乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 佛学世界语读物

世界语版《佛陀及其弟子的故事》(8)

neco kaj fiereco de ŝakjanoj fine kaŭzis ilian dekadencon. Kvankam ŝakjanoj estis liberaj pri siaj propraj aferoj, tamen iagrade ili estis regitaj de Kosalo, sia potenca najbaro en la okcidento. En la tempo de la Budho, Kosalo ofte intervenis en la aferojn de ŝakjanoj, ke foje la Budho priskribis sian hejmlandon kiel parton de Kosalo. “Nun ŝakjanoj estas subuloj de la reĝo de Kosalo. Ili servas al li, salutas lin, subtenas lin, honoras lin kaj obeas lin.” Eble la amo de la Budho al personaj libereco kaj sendependeco estis influita de ŝakja edukado, kaj sendube li kompatis la malgrandajn tribojn en ties bataloj por teni ilian sendependecon kontraŭ la aŭtoritataj monarkoj emeriĝintaj en tiu tempo. Kiam li aŭdis, ke Reĝo Aĝatasato pretiĝis invadi Vaĝianan respuklikon, li demandis Anandon: “Ĉu vi aŭdis, ke vaĝiananoj regule kaj ofte havas konvenon; ke ili intervidiĝas harmonie, faras komercon harmonie, ĵurpetas harmonie; ke ili obeas la decidojn faritajn laŭ tradicio; ke ili honoras, respektas, estimas kaj salutas siajn pliaĝulojn kaj aŭdas iliajn konsilojn; ke ili ne logas edzinojn kaj filinojn de aliaj kaj perforte igas ilin loĝi kun ili; ke ili honoras, respektas, estimas kaj salutas vaĝianajn saktejojn hejme kaj eksterlande, ne malpliigas la subtenon al ili kaj donas konvenajn protektojn kaj vivbezonaĵojn al la sanktuloj, por ke tiuj vivu tie komforte kaj pli da sanktuloj venu en la estonteco?” Anando respondis, ke vaĝiananoj ja tiel kondutas, kaj la Budho diris: “Nur se vaĝiananoj faras tiujn aferojn, ili espereble prosperiĝos kaj ne malprosperiĝos.”

16. Ŝajnas, ke Reĝo Pasenadio volis pliigi sian influon inter la ŝakjanoj elektitaj de li per postulo, ke ŝakja nobela fraŭlino edziniĝu al lia filo. Neniu el la ŝakjanoj volis edzinigi sian filinon ekster la tribon, sed tamen ili ne povis ignori la postulon de sia potenca najbaro. Solvon trovis Mahanamo, unu el la kuzoj de la Budho. Li adoptis filinon nomatan Vasabakatija de unu el siaj servistinoj, kaj edzinigis ŝin al la filo de Pasenadio kiel ŝakjan noblulinon. La trompo funkciis bone. Vasabakatija venis al Kosalo, edziniĝis kaj estis akceptita en kosala reĝa familio. Fine, ŝi naskis filon. La filo nomiĝis Vidudabo kaj fariĝis krona princo. Kiam Vidudabo kreskis, li volis iri al Kapilavasto por viziti la ŝakjajn parencojn, sed lia patrino persvadis lin ke li ne iru. Ŝi sciis, ke ŝakjanoj malestimos lin. Fine li iris kaj konfuziĝis pro la ricevita malvarma akceptado. Li ne volis ricevi pli da humiliĝo, do li baldaŭ forlasis. Apenaŭ kiam li forlasis Kapilavaston, unu el liaj servistoj reiris por preni la spadon forgesitan de li. Kiam la servisto iris en la halon, li vidis, ke servistino per lakto lavis la sidejon, sur kiu Vidudabo iam sidis. Tio estis komuna metodo por rite purigi ion malpurigitan. La servisto demadis la servistinon (责任编辑:admin)