世界语版《佛陀及其弟子的故事》(41)
时间:2024-01-20 08:09 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
| latenton por kompreni la darmon. Li ŝanĝis la parolon al la temo, pri kiu li scias, ke ŝi povos respondi. En la fino de la parolo ŝi fariĝis fluoenirinto. Kvankam ŝi ne sciis kio okazis al ŝi, ŝi eksentis bedaŭron pri la ŝtelo de mono de Samavatia. Reveninte, ŝi genuiĝis antaŭ la reĝino kaj konfesis sian eraran konduton. Ŝi ankaŭ informis ŝin pri la Budho kaj lia instruo. Samavatia miris pro la subita ŝanĝiĝo en Kuĝutara kaj pro kion ŝi aŭdis pri la instruo de la Budho. Post pardono al Kuĝutara, ŝi urĝis ŝin iri kaj trovi pli multe pri la darmo. Do ĉiutage, Kuĝutara iris aŭskulti la budhan predikadon kaj fidele ripetis ĉion aŭditan al Samavatia. Samavatia fine prenis la tri Rifuĝojn kaj poste influis ĉiujn aliajn virinojn en la reĝa palaco ke ankaŭ la lastaj faris la samon. Iutage, kiam Udeno estis precipe bonhumora kaj sentis plezuron kun Samavatia, li proponis doni ĉion ajn deziratan de ŝi. Jam dum sufiĉe longa tempo ŝi volis aŭdi la darmon de la Budho mem, do ŝi rekte petis, ke li invitu la Budhon al la palaco. La reĝo tuj ordonis sendon de la invito. La Budho rifuzis la inviton, sed ordonis Anandon iri anstataŭe. Anando donis parolon al la kunvenintaj nobeloj kaj je la fino, Samavatia fariĝis fluoenirinto. Pro kuraĝigo de Samavatia, multaj membroj de la reĝa palaco fariĝis entuziasmaj budhanoj. La obstina kaj eksplodema Udeno esprimis malgrandan intereson pri religio, precipe pri tio, kiu postulas bridi koleron, tamen li iom post iom komencis mediti pro la pacienca kaj ĝentila admondo de Samavatia kvankam malvolonte je la komenco. Fine li fariĝis pli bonhumora. 105. Samtempe Magandija, unu el aliaj edzinoj de Reĝo Udeno, pli kaj pli ĵaluzis Samavatian. Ŝi neniam preterlasis oportunecon por fari sarkasman komenton antaŭ la vizaĝo de Samavatia kaj post ŝia dorso, moki ŝian religion, mallaŭdi ŝian sinceran klopodon por praktiki ĝin kaj senvalorigi ŝin en la okuloj de la reĝo. Malgraŭ tio, Samavatia rufuzis kontraŭi ŝin kaj daŭre estis tiel ĝentila kaj bonnatura al Magandija kiel al ĉiuj aliaj. Tio nur igis Magandijan eĉ pli malamika. Sekve ŝi provis turni la reĝon for de Samavatian per tio, ke ŝajne Samavatia komplotas kontraŭ li, sed nek tio sukcesis. Fine ŝi decidis mortigi Samavatian. Helpe de siaj parencoj Magandija planis bruligi la virinajn kvartalojn en la palaco. Do plene de kolero, ŝi pretis riski la vivojn de aliaj virinoj, kiuj samtempe vivis tie, nur por mortigi ŝian rivalinon. La incendiistoj plenumis sian taskon kaj Samavatia estis mortigitaj en la fajro kune kun proksimume kvincent aliaj homoj. Reĝo Udeno estis detruigita pro la morto de Samavatia kaj dronis en longa morno. Kiam li pensis, kiel la tragedio povus okazi, li iom post iom komprenis, ke tio ne estis akcidento. Li suspektis Magandijan. Li sciis, ke li neniam povis premi ŝin konfesi, do li decidis uzi aliaj metodojn. Iutage dum ĉeesto de Mangadija, la reĝo diris al unu el siaj ministroj: “Mi ĉiam suspektis (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《戒杀护生故事集》
- 下一篇:世界语版《佛陀的一生》