乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 佛学世界语读物

世界语版《佛陀及其弟子的故事》(23)

supernaturajn povojn. Se vi prenos la bovlon, ĝi estos la via.” Do Pindolo leviĝis en la aeron kaj prenis la bovlon. Je la granda admireco, granda amaso da homoj kolektiĝis por rigardi. Poste la riĉulo invitis Pindolon al sia hejmo kaj plenigis la santalan bovlon per luksa manĝaĵo. Poste, kie ajn Pindolo iris, bruanta homamaso kaj ekscitaj homoj ĉiam sekvis lin. Kiam la Budho aŭdis pri tio, li venigis Pindolon al si kaj kulpigis lin:

“Estas netaŭge, ne konvene, ne prave, ne merite por monaĥo, ne permesate, ne devas esti farite. Kiel vi povis montri unu el la kondiĉoj de disvolviĝinta homo por tiuj laikaj homoj por mizera ligna bovlo! Tio similas, ke malĉasta virino montris sian subveston por kelkaj mizeraj moneroj.”

Pro tiu ĉi evento la Budho faris regulon, ke estas kulpo por monaĥoj montri siajn supernaturajn povojn sennecese.

Tamen li sciis, ke iam supernaturaj povoj havas bonan utilecon. En alia okazo, kelkaj ŝtelistoj atakis domon kaj forkaptis du infanojn. Kiam monaĥo Pilindavaĉo aŭdis tion, li reprenis la infanojn per siaj supernaturaj povoj. Kiam aliaj monaĥoj akuzis lin pri rompo de la regulo, la Budho deklaris, ke li estas senkulpa kontraŭ la reguloj ĉar li uzis siajn povojn pro kompato.

54. Mogalano same kutime uzis siajn supernaturajn povojn nur por helpi homojn. Foje, kiam li restis kun la Budho sur la supera etaĝo de la restadejo de Migaramato, grupo da monaĥoj sur la tera etaĝo babiladis kaj estigis grandan bruon. La Budho priskribis ilin kiel “frivolaj, kapvakaj, agititaj, kun kruda kaj senutila parolo, mankantaj koncentriĝo, ne firmaj, ne trankvilaj, kun facilanima menso kaj kun neregataj sensoj” kaj li urĝigis Mogalanon doni al ili bonan agiton. Do uzante sian unuan piedfingron, Mogalano igis la tutan domon skuegi kaj tremegi. Pensante, ke la domo estos disfalonta, la monaĥoj kuris eksteren kriante timigite. La Budho iris al ili poste kaj diris al ili, ke laŭ lia postulo Mogalano skuis la domon per la supernaturaj povoj disvolvitaj en sia diligenta meditado, kaj ili devas same pasigi tempon meditante anstataŭ dronante en sensencaj babiladoj. Sed kiel la Budho, Mogalano pli kutime helpis homojn per instruado de darmo al ili, kaj la Tripitako konservis multe da predikoj faritaj de li al monaĥoj, monaĥinoj, laikaj viroj kaj laikaj virinoj.

55. Ŝariputo kaj Mogalano ambaŭ mortis antaŭ ol sia instruisto, la Budho. Kiam Ŝariputo konsciis, ke lia fino estas proksima, li forlasis la Budhon kaj iris al la vilaĝo, kie li naskiĝis. Kvankam ŝia patrino havis spirite disvolviĝintan filon, tamen ŝi havis nenian kredon je la darmo. Ŝariputo deziris rekompenci sian patrinon vartintan lin per helpo al ŝi kompreni la budhajn instruojn. Li sendis monaĥon antaŭ li por informi lian patrinon, ke li estas iranta hejmen. Lia patrino ĝojegis, opiniante, ke ŝia filo finfine demetis robon kaj revenis al sekulara vivo. Kiam li atingis, ŝi trovis, ke li ankoraŭ estas monaĥo. Ŝi do sin ŝlosis en la ĉambro, deprimita. La sanstato de Ŝariputo baldaŭ graviĝis, kaj dum li kuŝis en sia ĉambro, sennombraj ĉielanoj venis por esprimi sian estimon al li. Kiam la patrino de Ŝariputo vidis ĉiujn tiujn ĉielanojn, ŝi ekkonsciis, kiel virta kaj sankta ŝia filo estas, kaj iris vidi lin dum li kuŝis mortanta. Ŝariputo diskutis la (责任编辑:admin)