世界语版《佛陀及其弟子的故事》(43)
时间:2024-01-20 08:09 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
| lia bonfarto. Sed la Budho bone sciis la intencon de Devadato kaj li ne estis influita de la opinio de plimulto da homoj. Li firme kaj severe rifuzis la ideon. “Mi eĉ ne donos la samgon al Ŝariputo aŭ Mogalano, se ne paroli pri vi, kiu devas esti elkraĉita kiel kraĉaĵo.” Devadato estis humiligita kaj li ĵuris venĝi en sia koro. Iutage post kiam Princo Aĝatasato plendis al li pri sia princeco, Devadato diris al li: “En la pasinteco homoj vivis ĝis matura aĝo. Nun ili ne povas. Eble vi mortos dum vi ankoraŭ restos princo. Mortigu vian patron kaj vi iĝu reĝo. Mi mortigos la Budhon kaj mi iĝu estro de la Samgo.” Komence Aĝatasato estis timigita pro la propono, sed tiel fortaj estis liaj ambicio kaj deziro por la trono, ke li ne pasigis longan tempon antaŭ ol vidi la avantaĝon de tiu plano. 109. Devadato tuj kovis planon mortigi la Budhon per la helpo de Aĝatasato. Ili sendis viron murdi la Budhon, kaj aranĝis murdi la murdiston poste por ke estu nenia atesto pri la krimo. Sed pro skrupulo la viro ne volis urĝe fari malbonan karmon murdi tiel sanktan homon. Kiam li efektive staris antaŭ la Budho, li trovis, ke estas neeble mortigi lin. La viro ekploris kaj konfesis al la Budho, kion li intencis fari. La Budho pardonis lin kaj li petis esti laika disĉiplo de la Budho. Kiam Devadato aŭdis tion, li furioziĝis kaj decidis, ke se la Budho ne estos mortigita, li devos persone tion fari. Kiam la Budho estis en Raĝagaho, li kutime restis en Gijakuto, malgranda roka monto iom post la orienta pordego de Raĝagaho. Devadato grimpis sur Gijakuto, kaj kiam li vidis, ke la Budho paŝas tien kaj reen ĉe la piedo de la monto, li ruligis grandan ŝtonon al li. Apenaŭ la ŝtono trafis la Budhon, ĝi trafis alian rokon kaj resendis ĝin en alian direkton, sed disigita ŝtonpeco trafis la Budhon kaj vundis lian piedon. Post iom da tempo, Devadato iris al la reĝa stalo, kie oni tenis gigantan kaj ferocan elefanton nomatan Nalagiro. Li iris al la trejnistoj kaj diris al ili: “Mi estas intima al la reĝo. Miaj vortoj al la reĝo povas levi iujn en malalta stato en altan pozicion kaj mallevi aliajn en alta pozicio en malaltan. Mi volas, ke vi liberigu tiun elefanton sur la pasejon de la Budho kiam li aliros laŭ la vojo. La trejnistoj volonte konsentis. En la sekva tago, la Budho iris tra Raĝagaho kun malgranda grupo da monaĥoj por kolekti almozon. Kiam ili turniĝis ĉe angulo en mallarĝan straton, ili trovis, ke furioza elefanto kontraŭas ilin. La monaĥoj vokis la Budhon retroiri, sed li daŭrigis sian aplomban iradon. Homoj rigardis el siaj fenestroj aŭ grimpis sur la pintoj de la domoj por vidi, kio okazos. Nalagiro sin ĵetis laŭ la strato. Homoj kuregis de la vojo dum aliaj anĥelis pro timego. La Budho tiel plenigis Nalagiron per pensoj de amo, ke ĝi kvietiĝis, permesis la Budhon proksimiĝi al ĝi kaj karesi ĝian kapon. La interfronto kaŭzis grandan sensacion en Raĝagaho kaj dum semajnoj homoj iris ĉirkaŭ la urbo kantante pri tio. Unu el la kantoj diris: Iuj estis mildigitaj per pikiloj kaj vipoj Sed la elefanto estis mildigita de la sanktulo Per amo, anstataŭ per spado aŭ bastono. (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《戒杀护生故事集》
- 下一篇:世界语版《佛陀的一生》