世界语版《佛陀及其弟子的故事》(14)
时间:2024-01-20 08:09 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
| darmon, kiu estis unika al la iluminiĝintoj: sufero, ĝia kaŭzo, ĝia solvebleco kaj la metodo solvi ĝin. 28. La Budho ofte parolis al grupoj aŭ individuoj donante tiel nomatan predikon aŭ partoprenante en parolo per demandoj kaj respondoj. La homoj parolantaj kun li ĉiam trovis lin “bonvena, afabe parolanta, ĝentila, genia, klara kaj preta por paroli.” Li proponis diskuti pri la konsentitaj punktoj por eviti senfruktajn argumentojn kiam li renkontis homojn, kiuj forte akroĉiĝis al siaj vidpunktoj kaj estas malfacile ŝanĝeblaj laŭ lia scio. Tiam li kutime diris: “Ni ne havas konsenton pri tiuj aferoj, do ni forlasu ilin. Ni prenu la aferojn, kiuj ni ambaŭ konsentas, kaj parolu pri ili. De tempo al tempo anstataŭ paroli pri sia darmo, li invitis la oponantojn ekspliki siajn instruojn antaŭe. Foje, grupo da asketoj renkontis la Budhon kaj ilia gvidanto petis lin ekspliki sian darmon. La Budho diris: “Pli bone informu min pri viaj instruoj.” La asketoj miris kaj diris unu al aliaj: “Estas mirinde kaj eksterordinare, kiel granda estas la asketo Gotamo, ke li retenas sian proprajn vidpuntojn kaj inviti aliajn ekspliki la siajn.” Kiam oni prezentis speciale taŭgan aŭ koncernan demandon, li kutime laŭdis ilin, kuraĝigante diskuton, demandante kaj enketante. Kiam Bado prezentis tian demandon, la Budho repondis: “Bone dirite! Bene dirite, amiko Bado. Via kompreno estas bonvena. Via saĝo estas bonvena!” 29. Debatoj estas tre komuna aspekto de religia vivo en antikva Hindio. Grandaj homamasoj kutime kolektiĝis por aŭdi oratorojn defendi siajn proprajn doktrinojn kontraŭ la atakoj de siaj oponantoj aŭ kritikantoj. Fojfoje pasioj ardiĝis dum tiuj debatoj kaj unu partio klopodis krie subigi aŭ moki la aliajn. Ĉar fiero kaj reputacio de la oratoro estas je risko, la partoprenantoj de tiuj debatoj fojfoje preparis fari trompon por gajni aŭ almenaŭ doni impreson de gajno. Monaĥo nomata Hatako kutime ŝatis debati sed fine li suferis kelkajn malvenkojn. Post tio li kutime aranĝis renkontiĝi kun siaj oponantoj en speciala tempo, sin montris kelkajn horojn pli frue kaj poste fanfaroni al siaj admirantoj, ke liaj oponantoj estas tro timigitaj por alfronti lin. Eble pro tiu kaŭzo la Budho evitis tiajn debatojn dum la frua periodo. Sed iom post iom lia darmo pli kaj pli populariĝis kaj komencis ricevi defion aŭ esti misprezentita de asketoj el aliaj sektoj, li komencis frekventi debatojn. Fakte oni baldaŭ rekonis lin kiel la plej persvademan disputanton en tiu tempo. Certaj reguloj regis la konduton de debatoj kaj la Budho ĉiam observis tiujn regulojn kaj esperis, ke la aliaj ankaŭ sekvu ilin. Kiam junulo nomata Cankio senĉese intervenis dum la Budho disputis kun kelkaj kleritaj bramanoj, li sin turnis kaj diris firme: “Estu kvieta, Cankio! Ne rompu nin dum ni parolas.” Se demando estis prezentita trifoje kaj oni ne povis respondi, la Budho insistis, ke ili agnosku la malvenkon laŭ la regulo. Foje li demandis asketon, ĉu li firme kredas la vidpunkton, kiun li havas. La asketo respondis montrante la aŭskultantojn, “Mi kredas ĝin kaj ankaŭ ĉiuj tiuj homoj.” La Budho diris, “Ne gravas kion ili kredas. Ĉu tio estas via vidpunkto?” Sed kompreneble, anstataŭ venki siajn oponantojn, la celo de la Budho estis gvidi ilin al klara kompreno. Por tia celo li ofte uzis la tiel-nomatan Sokratan metodon, tiel nomata pro tio ke en la okcidento ĝi esti (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《戒杀护生故事集》
- 下一篇:世界语版《佛陀的一生》