世界语版《佛陀及其弟子的故事》(9)
时间:2024-01-20 08:09 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
| , kial ŝi tion faras, kaj ŝi informis lin pri la tuta okazaĵo. Kiam Vidudabo aŭdis la veron, ke lia patrino estis ordinara servistino anstataŭ nobelulino, liaj humileco kaj kolero eksplodis senlime. Li ĵuris, ke li punos la ŝakjanojn iutage pro ilia malestimo al li. “Lasu ilin ŝuti lakton sur mian sidejon por purigi ĝin. Kiam mi estos reĝo, mi lavos la palacon per la sango el iliaj koroj.” 17. En la fino de la budha vivo, Vidudabo fariĝis reĝo kaj kelkfoje marŝis al Kapilavasto kun sia armeo sed ĉiufoje la Budho persvadis lin reiri. Tamen fine Kapilavasto kaj kelkaj aliaj urboj de ŝakjanoj estis atakitaj kaj Vidudabo ege kontentiĝis pri la masakro al tiel multaj ŝakjanoj. Li gvidis la armeon al Kosalo kun rabaĵoj post la masakro. Sur la hejmrevena vojo, la armeo restis sur riverbordo por tranokti iunokte, sed dum la nokto fortan ŝtormo levis fortan torenton, kaj dronigis plejparton de la soldatoj. La ŝakjanoj travivintaj la masakron rekonstruis kelkajn malgrandajn urbetojn kaj provis daŭrigi sian ekziston, sed la tribo kun ono de sia anaro perdis sendependecon, malkreskis kaj restas en la memoro de homoj hodiaŭ nur pro unu el siaj familianoj, la Budho.
Kia estas la Budho?
18. La Budho estis tiel eksterordinara, tiel senmanke bonkora kaj saĝa, ke renkontiĝo kun li sendube povis ŝanĝi homajn vivojn kaj ke eĉ dum lia vivo cirkulis la legentoj pri li. En jarcentoj post lia fina nirvano evidentiĝis, ke la legendoj kaj mitoj de tempo al tempo obskuris lian veran homecon kaj oni ekprenis lin por dio. Fakte la Budho estis homo, ne “nur homo” kiel oni iam diris, sed speciala speco de homo nomata perfektulo. Tiaj perfektuloj naskiĝis ne malsame de la aliaj, kaj fakte ili estis tute ordinaraj fizike. Sed per siaj propraj klopodoj ili perfektigis ĉiun sian homan latenton. Iliaj mensaj pureco kaj kompreno disvolviĝis al la grado ege supera al tiu de ordinaraj homoj. La Budho, perfekta persono, estas eĉ pli supera ol dio ĉar li estas libera de ĵaluzo, kolero kaj favorismo. Oni diras, ke dio ankoraŭ estas katenita de karnaj sentoj. 19. Do kia estis la Budho? Kia estis vizito al li? La Budho estis alta je ĉirkaŭ ses futoj kun karbe nigraj haroj kaj ore bruna kompleksio. Kiam li ankoraŭ estis en laika vivo, li havis harojn kaj longan barbon, sed rezigninte la mondon, li razis ilin kiel ĉiuj aliaj monaĥoj. Ĉiuj originoj konsentas, ke la Budho estis impone bela. La bramano Sonadando priskribis lin kiel “homon belaspektan, belan, kaj plaĉan al okuloj kun plej bela aspekto (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《戒杀护生故事集》
- 下一篇:世界语版《佛陀的一生》