乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 佛学世界语读物

世界语版《佛陀及其弟子的故事》(7)

ksimaj kuzinoj. Tia aranĝo estis kuraĝigita ĉar la ŝakjanoj estis tre fieraj, kaj sentis, ke edziĝi al neŝakjanoj kontraŭas ilian dignon. Kaj ilia konduto ankaŭ helpas al ili reteni la havaĵon en la familio.

13. La Budho ne kroĉiĝis al sia tribo, sed li havis atentemon al ĝi. Foje, juna bramano Ambato riproĉis la ŝakjanojn je ĉeesto de la Budho. Kiam la Budho demandis lin, kial li koleras kontraŭ la ŝakjanoj, li respondis: “Foje, mi iris al Kapilavasto por afero de mia instruisto, la bramano Pakharasatio. Kiam mi iris en la konvenejon de ŝakjanoj, grupo da ŝakjanoj sidis sur altaj sidejoj en la konvenejo, tuŝis unu alian per fingroj, ridis kaj sin amuzis kune. Mi certas, ke ili ŝercis pri mi. Eĉ neniu el ili donis sidejon al mi. Estas ne dece, ke ili ne respektas bramanojn.” La Budho defendis la ŝakjanojn dirante: “Sed, Ambato, eĉ koturno, la malgranda birdo, en sia nesto povas diri tion, kio plaĉas al ĝi.”

Kapilavasto estis la hejmlloko de ŝakjanoj. Ili ne estis riproĉinda pro tia malgranda afero. Multaj membroj de la budha familio kaj aliaj ŝakjanoj fariĝis eminentaj en la samgo, kaj tio ŝajnas, ke iel la Budho favoris ilin kvankam fakte ne temante pri spiritaj aferoj. Li faris sian nutropatrinon Maha Paĝapatio Gotamia la estrino de samgo de monaĥinoj. El la naŭ akompanantoj, kiujn havis la Budho dum sia vivo, Anando estis lia kuzo kaj du aliaj, Nagasamalo and Meghijo, estis ŝakjanoj.

14. Sudodano havis nenian informon pri sia filo dum proksimume sep jaroj. Iutage li subite aŭdis, ke la filo restas en Raĝagaho kaj jam iluminiĝis laŭ sia deklaro. Li ege ĝojis, ke la filo ankoraŭ vivas. Li tuj sendis mesaĝon por ke li revenu hejmen. La sendito renkontis la Budhon en la monaĥejo Bambuaro en Raĝagaho kaj tiel entuziasmiĝis je la aŭdo de la darmo, ke li decidis rekte fariĝi monaĥo. Multaj mesaĝistoj estis senditaj, kaj okazis la tute sama afero. Fine, en granda malesperiĝo Sudodano ordonis Kaludajion sendi la mesaĝon kaj diris, ke li havos permeson monahiĝi nur se li pasigos la mesaĝon al la Budho. Tiel la Budho eksciis, ke lia patro deziras vidi lin. Li ekiris al Kapilavasto kun multaj monaĥoj iom poste. Kiam ili atingis la cellokon, ili restis en parko ekster la urbo kaj en la sekva mateno enurbiĝis por peti almozon. Nur tiam Sudodano informiĝis, ke la Budho jam revenis. Li surpriziĝis, ke lia filo dormis sub arbo anstataŭ en la palaco kaj petas manĝaĵon en la stratoj anstataŭ manĝi ĉe la festeno. “Vi malhonorigis nian familian dignon.” Sudodano diris, malfacile detenante sin de kolero. La Budho respondis: “Sudodano, iluminiĝinte, oni fariĝis membro de la nobluloj kaj iliaj dignoj ne dependas de eksteraj luksaĵoj, sed de saĝo kaj kompatemo.” La Budho donis multe da instruoj en Kapilavasto kaj aliaj urboj. Multaj ŝakjanoj monaĥiĝis dum aliaj fariĝis entuziasmaj sekvantoj de la darmo restante en la sekulara vivo. Post rezisto je la komenco, Sudodano aŭdis tion, kion lia filo diris, kaj fariĝis foje-revenanto.

15. La kla (责任编辑:admin)