乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 佛学世界语读物

世界语版《佛陀及其弟子的故事》(18)

de tia esprimo: “La familia vivo havas sian limon kaj estas malpura, iri el ĝi estas liberige. Vivante en hejmo, estas malfacile havi sanktan vivon perfekte komplete, perfekte pure kaj glate kiel konka ŝelo. Mi devas razi miajn harojn kaj barbon, surhavi flavajn robojn kaj iri de hejmo en senhejmecon.” Post kiam la kandidato razis sian kapon kaj surmetis robon, li devis observi dek disciplinojn. La Budho permesis eĉ malgrandajn knabojn fariĝi novicoj. Post kiam la novico ricevis sufiĉe da trejnado kaj estis minimume 20-jara, li povis ricevi plenan ordinadon kaj fariĝi monaĥo. Por tio, li devis aliri al grupo de ne-malpli ol dek monaĥoj kun almenaŭ dekjara bikŝueco, respektataj pro siaj lernado kaj virto. Oni prezentis dek unu demandojn al la kandidato por decidi liajn taŭgecon, motivon kaj pretecon. 1) Ĉu vi estas senmalsana? 2) Ĉu vi estas homo? 3) Ĉu vi estas viro? 4) Ĉu vi estas liberulo? 5) Ĉu vi estas sen ŝuldo? 6) Ĉu vi havas ian respondecon al la reĝo? 7) Ĉu vi havas permeson de viaj gepatroj? 8) Ĉu vi havas almenaŭ 20 jarojn? 9) Ĉu vi havas bovlon kaj robojn? 10) Kio estas via nomo? 11) Kio estas la nomo de via instruisto? Se la kandidato respondis tiujn demandojn kontentige, li petis la plialtan ordinadon trifoje, kaj se neniu havas kontraŭan voĉon, li estis konsiderata monaĥo.

39. Budhismaj monaĥoj sin nomas la ŝakjaj filoj kaj estas tiel konataj de aliaj homoj. Monaĥo rajtas uzi havaĵon ĉefe apartenanta al monaĥeja komunumo, sed li mem nur rajtas havi ok bezonaĵojn. Ili estas 1) ekstera robo, 2) interna robo, 3) dika robo por vintro, 4) almozbovlo por kolekti sian manĝaĵon per ĝi, 5) razilo, 6) kudrilo kaj fadeno, 7) rimeno kaj 8) akvofiltrilo por purigi akvon kaj bari malgrandajn insektojn per ĝi. Monaĥo kutime portas ĉion posedatan de li kiam ajn li iras sur la vojo kiel birdo nur portas siajn flugilojn kiam ajn ĝi iras.

40. Se oni deziras oferi donacon al monaĥo, li nur rajtas akcepti manĝaĵon aŭ ion ajn el tiuj ok bezonaĵoj. La aliajn kiel landon, konstruaĵon, tukon, grenon, ktp. li povas akcetpi en la nomo de la samgo kiel posedaĵojn de la tuta komunumo, tiel ili fariĝis posedaĵoj de ĉiuj. Ordiniĝinte, monaĥo devas ebservi Patimokon, la ducent dudek sep regulojn, kiuj regis la disciplinojn kaj funkcion de la samgo. La reguloj estis dividitaj en ok kategoriojn laŭ la bezonata puno se iu rompas ilin. La plej gravaj reguloj estis la kvar Paraĝikoj. Se iu rompas ilin, li estos aŭtomate elpelita el la samgo kaj ne plu povas denove ordiniĝi en la estonteco. Ili estas 1) seksa konduto, 2) ŝtelado 3) mortigo kaj 4) mensogo, ke li havas supernaturan povon aŭ spiritan atingon. La vorto Paraĝiko litere signifas malvenkon, kiu signifas, ke tiu persono rompinta iun ajn el tiuj reguloj estas venkita de siaj avido, kolero kaj fiero. Aliaj gravaj reguloj estas la la dek tri Samgadisesoj, kies rompinto devas konfesi siajn kulpojn, kaj Nisagijapacitija, tridek reguloj rilataj al posedaĵoj. Se iu rompas ilin, li ricevas punon per konfisko de posedaĵoj. La aliaj reguloj regas etiketojn, administradon kaj solvon de disputadoj. Ĉar ĉiuj el tiuj reguloj estas notitaj en Vinaja pitako, ili estas metodoj por ten (责任编辑:admin)