世界语版《佛陀及其弟子的故事》(27)
时间:2024-01-20 08:09 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
| religioj aŭ iliaj lernantoj veni kaj vidi min. Anando havas kvar rimarkindajn kaj mirindajn kvalitojn. Kiuj kvar? Se grupo da monaĥoj venas por vidi Anandon, ili plezuras je la vido al li, kiam li instruas darmon al ili, ili estas plezuraj, kaj kiam li finis la instruadon, ili estis malĝojaj, kaj tio estas sama por monaĥinoj, laikaj viroj kaj laikaj virinoj. 65. Oni ne scias, kiam kaj kie Anando forpasis, sed laŭ tradicio, li vivis ĝis matura aĝo. Kiam fama ĉina pilgrimanto Fa Xian vizitis Hindion en la kvina jarcento, li raportis, ke li vidis la pagodon, en kiu estas cindro de Anando, kaj ke monaĥinoj aparte havas favoran memoron pri li.
La murdisto kiu fariĝis sanktulo
66. La religia instruisto de Reĝo Pasenado estis erudicia sed superstiĉa bramano nomata Bagavo Gago. Lia laboro estas fari horoskopojn, doni konsilon pri komenciĝo de diversaj projektoj kaj evitigi malbonajn influojn per sorĉvortoj kaj mantroj. Li pleniĝis de ĝojo kiam lia edzino naskis al li knabon, sed kiam li skribis la horoskopon de la infano, lia ĝojo fariĝis timego. La horoskopo indikis, ke la knabo plenkreskos kun krimaj tendencoj. Plene de superstiĉa timo, la gepatroj decidis nomi la knabon Ahimsako, kiu signifas “sen damaĝo”, kun espero, ke tio kontraŭos la influon de la steloj. La knabo kreskis kiel junulo, kiu lernis bone kaj estis obeema al siaj gepatroj. Sed por certigi al si, ke la knabo neniam fariĝos malbona, la gepatroj konstante emfazis al li la gravecon de obeemo al ili kaj de la konduto, kion ili ordonis. Fine li forlasis hejmon al Taksilo por sia pliapaŝa lernado. En tiu tempo junaj bramanoj kutime iris al Taksilo kaj vivis en hejmo de klerita bramano por lerni tradiciajn sciojn kaj rekompence laboris en lia hejmo. La rilato similis al tiu inter la patro kaj filo. Ahimsako estis speciale obeema lernanto, kaj tio vekis specialan atenton de la instruisto al li, sed ankaŭ kaŭzis ĵaluzon de aliaj lernantoj. Ili decidis laŭeble kaŭzi kontraŭon de ilia instruisto al Ahimsako. Ili iris unu post alia al la instruisto laŭ plano kaj frustris al li, ke lia favorata lernanto klopodas uzurpi lian pozicion. Komence la instruisto ignoris tion kiel sensencaĵon, sed iom post iom la semoj de dubo estis dissemitaj kaj ili fine ĝermis kaj fariĝis suspektoj. Fine la instruisto konvinkiĝis pri la malamo de Ahimsako kontraŭ li. “Tiu ĉi junulo estas forta korpe kaj tute kapablas fari damaĝon al mi. Mi devas forigi lin kaj certiĝi, ke li neniam revenu.” Li pensis. Iutage, la instruisto venigis Ahimsakon kaj diris: “Vi jam sukcese finis viajn lernadon. Nun vi devas doni al mi rekompencon.” “Certe,” diris Ahimsako. “Kion vi postulos kiel vian kotizon?” “Vi devas doni al mi mil dikfingrojn de homaj manoj.” “Certe vi ne postulas tion de mi?” respondis la timigita Ahimsako. “Vi jam havas gajnon de mi kaj devas fari laŭ mia ordono rekompence. Iru por doni al mi mil dikfingrojn.” Certe, la deziro de la instruisto estis, ke dum la plenumado de la tasko, Ahimsako estos mortigita kaj li neniam plu revenos por vidi lin. 67. La malfeliĉa lernanto revenis al Kosalo kaj loĝis en arbaron de Ĝalanio, kaj malvolonte unue, sed poste senskrupule li ekembuskis solajn vojaĝantojn, mortigis ilin, hakis unu el la dikfingroj kaj vivis per la ŝtelitaj posedaĵoj. Unue li pendigis la dikfingrojn sur arbo, sed birdoj kutime prenis la viandon, kaj post tio la ostoj falis dise al la grundo. Do post nelonge, Ahimsako ligis la dikfingrojn per ŝnureto kaj pendigis ilin ĉirkaŭ sia kolo. Tio donis al li teruran aspekton, kaj ekde tiam oni nomis la teruran murdiston kiel Angulimalon (kolringo de fingroj). Fine per la murdo kaj eble per tranĉitaj fingroj de kadavroj, kiuj en antikva Hindio ne estis enterigitaj, sed ĵetitaj en kadavrejon, Angulimalo akumulis 999 dikfingrojn. (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《戒杀护生故事集》
- 下一篇:世界语版《佛陀的一生》