乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 佛学世界语读物

世界语版《佛陀及其弟子的故事》(34)

iliaj deziroj?’ kaj tiam mi kondutas tiele. Vere, ni estas malsamaj korpe, sed samaj mense. Jen kiel ni povas vivi kune amike kaj harmonie kiel lakto miksita en akvo, rigardante unu alian per rigardo de amemo. Poste li daŭrigis la priskribon pri la prizorgo, kiun ili montris unu alian en sia ĉiutaga vivo.Tiu, kiu ajn revenas el la vilaĝo por almozi manĝaĵon, pretigas sidilojn kaj akvon por trinki kaj lavi, kaj metas la bovlegon por teni manĝaĵojn. Tiu, kiu ajn revenas el la vilaĝo laste, manĝas la restaĵon de manĝaĵo, aŭ se li ne volas ĝin, li ĵetas ĝin tien, kie ne estas plantoj en akvon, kie ne estas vivaĵoj. Li metas la sidilojn en siaj lokoj, akvan bovlon, kaj bovlegon por manĝaĵoj, kaj purigas la manĝejon. Kiu ajn vidas la bovlon por trinkebla akvo, la bovlon por lavebla akvo aŭ la akvan bovlon en necesejo malplena, li plenigas ĝin. Se li ne povas tion fari per si mem, li mansigne invitas siajn kunulojn por helpi lin, sed ni ne bezonas paroli pro tiel bagatela afero. Kaj, en ĉiu kvina nokto, ni sidas kune kaj parolas pri la darmo.”

84. Post kiam li restis en la Orienta Bambuaro, la Budho sentis bezonon por periodo de plena soleco, do li iris al la arbaro ĉe la vilaĝo de Parilejo. La arbaro estis famkonata kiel frekventata loko por sovaĝaj bestoj, kaj malmulte da homoj iris tie. La Budho estis preta iri tien sen manĝaĵo por esti komplete izola dum iom da tempo. Li sidiĝis ĉe la piedo de bela salarbo, kaj pasigis sian tempon meditante. Post iom da tempo giganta vira elefanto aperis kaj metis akvon tenantan per la rostro en la bovlon de la Budho. Simio ankaŭ prenis fruktojn kaj ĉiutage portis ilin al la Budho. Per helpo de tiuj bestoj, li pasigis tempon sen kontakto kun homoj. Kiel multaj homoj, la Budho sentis, ke la beleco de la arbaro kaj akompano de bestoj estas agrabla malŝtreĉiĝo for de la bruo kaj socia tumulto.

85. Post kiam la Budho restis en Parilejo dum iom da tempo, li forlasis tie. Li ne volis reveni al Kosambio, do li iris al Sravastio. Samtempe en Kosambio la laikaj homoj decidis ĉesigi sian subtenon al la monaĥoj. La monaĥoj komencis reveni de la almozpetado kun malplenaj bovloj. Iom post iom ili trovis, ke estas malmulta kaŭzo por daŭrigi sian disputon, kaj kiam ilia temperamento malvarmiĝis, ili eksentis sin hontaj. Fine delegacio de monaĥoj iris al Sravastio por vidi la Budhon kaj petis de li pardonon. La Budho pardonis ilin kaj tiel finiĝis la disputo de Kosambio.

La filo de la Iluminiĝinto

86. Ĵus antaŭ ol Princo Sidarto rezignis la laikan vivon, lia edzino Jasodara naskis filon. Laŭ legendo, kiam la princo informiĝis pri la naskiĝo de lia filo, li diris: “Kateno jam naskiĝis! Servuto jam naskiĝis!” kaj tiel la knabo havis sian nomon. Estas pli verŝajne, ke li tiel nomiĝis pro la luna eklipso, kiu okazis ĉirkaŭ la tempo de lia naskiĝo. Ajnaokaze, la naskiĝo de la infano nur malfaciligi la deziron de Princo Sidarto (责任编辑:admin)