世界语版《佛陀及其弟子的故事》(12)
时间:2024-01-20 08:09 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
| is, sed stimulis, ke oni faru pli grandan klopodon aŭ rekontrolu siajn agojn aŭ kredojn. 23. La taga rutino de la Budho estis plena. Li dormis nokte nur unu horon, vekiĝis kaj pasigis la fruan matenon en meditado. Li ofte praktikis amomeditadon. Je la tagiĝo li kutime iris tien kaj reen por ekzerco kaj poste parolis al homo, kiu venis viziti lin. Antaŭ la tegmezo li prenis siajn robon kaj bovlon, kaj iris en proksiman urbon, urbeton aŭ vilaĝon por peti almozon. Li kutime staris silente je ĉiu pordo kaj gracie ricevis per sia bovlo kion ajn donaĉitan. Kiam li havis sufiĉan, li revenis al la loko, kie li restis, aŭ eble iris al proksima arbara regiono por manĝi. Li kutime manĝis nur unu fojon ĉiutage. Post kiam li famiĝis, li ofte estis invitita al la domoj de homoj por manĝi. Kiel honora gasto, li kutime estis donita abundajn manĝaĵojn. Fojfoje aliaj asketoj kritikis lin pro tio. En tiu okazo li kutime manĝis, lavis siajn manojn kaj bovlon post la manĝo kaj poste donis koncizan parolon pri darmo. Post la manĝo li kutime kuŝis por ripozi aŭ fojfoje havis mallongan dormeton. En la nokto la Budho kutime kuŝis en leona pozo sur la dekstra flanko kun unu mano sub la kapo kaj la piedoj unu sur la alia. Posttagmeze li kutime parolis al homoj, kiuj venis vidi lin, doni instruon al monaĥoj aŭ se oportune, iris viziti homojn por paroli al ili pri darmo. Malfrue en la nokto kiam ĉiuj endormiĝis, la Budho kutime sidis kviete. Fojfoje ĉielanoj aperis kaj faris demandojn al li. Kiel aliaj monaĥoj, la Budho kutime iris de loko al loko por naŭ monatoj en ĉiu jaro. Tio donis al li multe da oportuneco por vidi homojn. Poste li restadis por tri monatoj de pluva sezono. Dum pluva sezono li kutime restis en unu el la kabanoj konstruitaj por li en diversaj lokoj kiel Vultura Montpinto, La Ĝetavano aŭ Bambuara Monaĥejo. Anando kutime diris al vizitantoj proksimiĝantaj al la budha loĝejo tusi aŭ frapi je la pordo, tiel ke la Budho povis malfermi la pordon. Fojfoje la Budho ordonis, ke Anando lasu neniun alian ĝeni lin. Ni legis pri iu homo. Kiam li informiĝis, ke la Budho neniun volas vidi, li sidiĝis antaŭ la loĝejo de la Budho kaj diris, “Mi ne foriros antaŭ ol vidi lin.” Kiam la Budho vagis, li kutime dormis ie sub arbo, en ĉevoja domo aŭ en la kabano de metiistoj. Foje Hatako vidis, ke la Budho dormas sub la ĉielo kaj demandis lin: “Ĉu vi estas feliĉa?” La Budho respondis, ke li estas feliĉa. Hatako diris: “Sed, Sinjoro, la vintra nokto estas malvarma, la malluma duonluno estas la tempo de frosteco. La tero estas malmola tretite per la bovaj hufoj. La tapiŝo de falintaj folioj estas maldika, estas malmulte da folioj sur la arboj. Viaj flavaj roboj estas maldikaj kaj la vento estas malvarma.” La Budho recertigis lin, ke li ankoraŭ estas feliĉa malgraŭ sia simpla kaj aŭstera vivstilo,” 24. Ĉar li havis tiel okupitan rutinon kaj ĉar li estis tiel ofte vizitita por proponoj pri diversaj aferoj, fojfoje li sentis bezonon por esti tute sola. Kelkfoje li diris al Anando, ke li estos en izoleco kaj nur tiu, kiu alportas lian manĝaĵon, rajtas veni kaj vidi lin. La kritikantoj proklamis, ke li tion faras nur pro tio, ke li trovis malfacila respondi demandojn de homoj kaj ĉar li volis eviti publikan debaton. La asketo Nigrodo diris pri li: “La saĝo de asketo Gotamo detruiĝis pro la izolita vivo, li ne kutimiĝis al kunveno de homoj, li ne lertis pri debato kaj li ne estas kontaktebla.” Sed pli ofte la Budho faris lin alirebla por ĉiuj, kiuj bezonas lin por konsolo, inspiro, kaj gvido pri paŝado sur la vojo. Fakte la plej altira kaj rimarkinda afero pri la personeco de la Budho estis la amo kaj kompato, kiun li montris al ĉiu ajn homo. Ŝajne, tiuj kvalitoj estis la motivo de ĉio farita de li. La Budho diris: “Nur se la Tatagato kaj la disĉiploj de la Tatagato vivas en la mondo, ili kondutas por la bono de ĉiuj, por la feliĉo de multaj kaj pro kompato al la mondo.” (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《戒杀护生故事集》
- 下一篇:世界语版《佛陀的一生》