世界语版《佛陀及其弟子的故事》(4)
时间:2024-01-20 08:09 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
| Federacio apartigita de la Ganga Rivero. La Vaĝiana Federacio konsistis el kelkaj triboj. Du el ili estis nomataj Leĉavieso kaj Videhaso, kiuj unuiĝis por sin protekti kontraŭ la potenca najbaro en la sudo. Liĉavieso estis la plej grava tribo en la konfederacio kaj ilia ĉefurbo Vesalio estis la efektiva ĉefurbo de la Konfederacio. Ĉe la okcidenta limo de la Vaĝiana Federecio kuŝis Malao, malgranda respublika tribo dividita en du partoj. La ĉefurbo de unu estis Kusinaro kaj tiu de la alia estis Pavao. Norde de Malao kuŝis du malgrandaj duonsendependaj respublikoj de la ŝakjanoj kaj kolijanoj. Iliaj ĉefurboj estis en Kapilavasto kaj Devadaho respektive. Tiuj kaj la aliaj ŝtatoj estis regataj tute ne de reĝoj, sed de konsilioj konsistitaj el gvidantaj civitanoj, ne malsimile al tiuj regitaj de antikvaj grekaj urbŝtatoj. La konsilianoj kunvenis regule kaj ĉiuj estis liberaj por paroli pri sia ideo. Nordokcidente de Magadho troviĝis Kosalo, la dua plej granda kaj plej potenca lando de tiu tempo. Dum plejparto da vivperiodo de la Budho, Kosalo estis regata de Reĝo Pasenadio en ties ĉefurbo Savatio. Kosalo aplikis grandan influon super ŝakjanoj. Sudoriente de Kosalo estis Vamso kun ĝia ĉefurbo Kosambio ĉe Rivero Yamuna. Dum grandparto de vivo de la Budho, Vamso estis regata de Reĝo Udeno. 4. La kvina jarcento a. K. estis periodo de transformiĝo. Malnovaj tribaj respublikoj disiĝis sub la premo de rabemaj kaj aŭtokrataj regnoj kiel Kosalo kaj Magado. Urboj pli kaj pli grandiĝis kaj disvolviĝis. Forlasinte siajn vilaĝojn kaj kampojn, homoj svarmis al Kosambio, Savatio, Raĝagaho kaj aliaj urbaj centroj. 5. La kasta sistemo (catuvana) klare dividis la hindian socion. La kasto, en kiu la popoloj naskiĝis, decidis iliajn statojn en socio, kian laboron ili faru, kun kiuj ili geedziĝu, kie ili loĝu kaj kun kiuj ili manĝu, fakte preskaŭ ĉiujn aspektojn de iliaj vivoj. La plej alta kasto estas bramano, kiu konsistis el heredaj pastroj de bramanismo, edukistoj kaj kleruloj. Sub ĝi estis kŝatrio, la kasto de militistoj. Ĝi konsistis el regantoj, administrantoj kaj militistoj. La sekva kasto estis vaiŝjo el la komercistoj, vendantoj kaj artistoj. En la fundo de la kasta sistemo estis tiu de ŝudro. Ŝudroj laboris kiel farmistoj, laboristoj kaj servistoj. Ekster la kasta sistemo estis pario de mizeruloj, kiujn oni opiniis ekster la rondo de disvolviĝinta socio kaj kun kiuj kontaktiĝi estis malpurige. La mizeruloj vivis ekster la urboj kaj vilaĝoj, kaj oni pelis ilin fari malhonorajn laborojn kolekti rubaĵon, forporti kadavrojn, tani felojn kaj purigi stratojn. La kasta sistemo donis multe da stabileco, sed ĝi malebligis la sociajn modifiĝon kaj ŝanĝiĝon, kaj tio ankaŭ kaŭzis grandan krulelecon kontaŭ malaltaj kastoj kaj parioj. Origine la kasta sistemo nur estis socia institucio, sed poste ĝi kunfandiĝis kun bramanismo kaj ricevis religian agnoskon. Multaj bramanaj kaj hindiaj literaturoj akceptis la kastan sistemon kiel ordonon de Dio. 6. Kvankam skribo estis konata en la tempo de la Budho, tamen oni ne vaste uzis ĝin. La kialo kuŝis en tio, ke Hindio antaŭ longe havis perfektan metodon teni literaturon en memoro kaj pasigi ĝin kun tiel granda akureco, ke skribado est (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《戒杀护生故事集》
- 下一篇:世界语版《佛陀的一生》