乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 佛学世界语读物

世界语版《佛陀及其弟子的故事》(37)

n laŭdon al Ĉito de Maĉikasando kaj Hatako de Alavio, ĉar ili kaj estis spertaj kaj diligentaj doni ion multe pli valoran ol materialaj aferoj, la darmo.

93. Ĉito estis modela laika budhano, kies lernadon kaj kondukton la Budho urĝigis al la aliaj imiti. Foje la Budho diris al la monaĥoj: “Se sindonema patrino deziras kuraĝigi sian amatan solfilon en taŭga maniero, ŝi diros: ‘Klopodu kiel la disĉiplo Ĉito kaj la disĉiplo Hatako de Alavio.’” Ĉito estis riĉa komercisto kaj farmisto en la urbo Maĉikasando, ne malproksime de Sravastio. Li aŭdis la darmon unuafoje de monaĥo Mahanamo. Poste, li oferis al la samgo parkon poseditan de si mem kaj konstruigis vastan monaĥejon en ĝi. Do ĉiu ajn monaĥo kaj monaĥino veninta al Maĉikasando ĉiam estis garantiita je varma bonvenigo kaj taŭga subteno. La Budho konsideris Ĉiton kiel la plej kleran kaj kompreneman el ĉiuj laikaj darmaj instruistoj. Akceptinte la darmon, li eksplikis ĝin al aliaj anoj de la urbo, konvertis kvincent el ili, kaj je iu okazo, gvidis ĉiujn novajn konvertintojn al Sravastio por vidi la Budhon. La predikoj en la Tripitako instruitaj al li aŭ per li indikis lian profundan komprenon de la plej subtilaj aspektoj de la darmo, kaj fakte poste li fariĝis nerevenanto.

94. Foje grupo da monaĥoj diskutis darmon sidante en la paviliono en la monaĥejo konstruigita de Ĉito. Iuj diris, ke estas la sensobjektoj, kiuj katenis la menson dum aliaj opiniis, ke estas la sensorganoj kiuj kaŭzis la problemojn. Ĉito atingis la monaĥejon kaj kiam li vidis la monaĥojn, li demandis, pri kio ili diskutas. Kiam ili respondis lin pri siaj argumentoj, Ĉito diris: “Tiuj ambaŭ aferoj, senobjektoj kaj sensorganoj, estas diferencaj. Mi uzos komparfiguron, por ke vi komprenu mian diron. Se nigra bovo kaj blanka bovo ligiĝis kune per jugo aŭ ŝnuro. Ĉu estas prave diri, ke la blanka bovo ligis la blankan aŭ ke la blanka bovo katenis la nigran?”

“ Certe ne.” Respondis la monaĥoj. “La nigra bovo ne estas la kateno de la blanka, nek la blanka bovo estas la kateno de la nigra. Ili ambaŭ estis katenita per la jugo kaj ŝnuro.” Ĉito konsentis kaj diris poste: “Bone, Sinjoroj. Simile, la okuloj ne estas la kateno de videblaj objektoj, nek la videblaj objektoj estas la kateno de la okulo. Sed deziro aperinta de la renkontiĝo de ambaŭ estas la kateno. Kaj estas samaj la aliaj sensorganoj kaj iliaj objektoj.” La monaĥoj ĝojis pro la klara eksplikado kaj la respondo de Ĉito al la demando.

95. En alia okazo, monaĥo Kamabo konfuziĝis pri la vortoj de la Budho kaj demandis Ĉiton, ĉu li povus ekspliki, kion ĝi signifas. La diroj estas:

Kun pura timono, blanka baldakeno kaj unu rado,

La ĉaro moviĝas.

Rigardu lin, kiu venas,

Li estas senmanka flurompinto, li estas senlima.

Ĉito eksplikis la versaĵon per granda originaleco kaj percepto. Li diris: “‘Pura timono’ signifas virton. ‘Blanka baldakeno’ signifas liberecon. ‘Unu rado’ signifas atentemon. ‘Moviĝo’ signifas veni kaj iri. ‘Ĉaro’ signifas la korpon. ‘Li, kiu venas’ signifas la iluminiĝinton. ‘Fluo’ signifas deziron. ‘senmankeco, flurompinto kaj senlima’ ĉiuj signifas iun, kiu detruis la ĉagrenojn.” La kapablo de Ĉito doni spiritan interpretadon al nur bela verso surprizis kaj ĝojigis Kamabon.

96. Ĉito ne nur povas instrui la darmon, sed ankaŭ povas montri sian superecon super aliaj doktrinoj. Foje Naganto Nataputo, la fondinto de ĝainismo kaj unu el la plej famaj religiaj instruistoj de tiu tempo, atingis Macikasandon kun granda amaso de liaj disĉiploj. Ĉito iris vidi Nataputon.  Nataputo sciis, ke li estas disĉiplo de la Budho, kaj (责任编辑:admin)