世界语版《佛陀及其弟子的故事》(39)
时间:2024-01-20 08:09 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
| Kiam mi scias, ke ili povas esti altiritaj per egala traktado, mi traktas ilin per egaleco.” Evidente, kiam oni partoprenis en la darmaj paroloj organizitaj de Hatako, ili ĉiam ricevis lian varman personan bonvenon, kaj tio sentigis ilin pri ŝato kaj respekto, kaj tiel ili volontis veni denove kaj iom post iom interesiĝis pri la darmo. la Budho laŭdis Hatakon pro lia lerteco: “Bone farita, Hatako. Bone farita! Tio estas la metodo por altiri homojn.” Post la forlaso de Hatako, la Budho diris al la monaĥoj: “Pensu, ke Hatako vere posedas tiujn ok mirindajn kaj admirindajn kvalitojn. Li havas fidon, virton, konsciencon kaj timon de kulpigo. Li estas klera, malavara, saĝa kaj modesta.” 100. Modesteco estas aparte evidenta en la karaktero de Hatako. Dum iuj havis grandan fieron je sia riĉeco aŭ celis plialtigo de sia stato kiam ili konvertis aliajn homojn al la darmo, Hatako estis ĉiam kvieta kaj modesta. Li faris ĉion kion li povis por interesigi homojn pri la darmo nur pro zorgo pri ili anstataŭ por famigi sin mem. En alia okazo, kiam monaĥoj diris al Hatako, ke la Budho laŭdis lin pri liaj multaj bonaj kvalitoj, li diris: “Mi esperas, ke neniu laika homo ĉeestis kiam la Sinjoro tion faris.” La monaĥoj certigis al li, ke estis neniu laikaj homoj en la okazo. Poste kiam ili diris tion al la Budho, li diris: “Bone, Bone! Tiu viro estas vere modesta. Li ne ŝatas, ke oni scias pri liaj bonaj kvalitoj. Modesteco estas alia bona kvalito de Hatako.” Post kiam Hatako mortis, li renaskiĝis kiel ĉielano. Iunokte li venis viziti la Budhon. La Budho demandis lin, ĉu li havas ian bedaŭron. Li respondis, “Mi mortis nur bedaŭrante, ke mi ne sufiĉe vidis la Budhon, ne sufiĉe aŭdis la darmon kaj ne sufiĉe servis al la darmo.” 101. En la tempo de la Budho virinoj havis malgrandan rolon en la socio krom esti edzinoj kaj patrinoj. Sed kiam la samgo de monaĥinoj establiĝis, virinoj tuj trovis vojon por spirita disvolviĝo kaj oportunecon por pruvi sin mem kiel rolojn de religiaj adeptinoj kaj instruistinoj, kiujn ili ludis kun granda sukceso. La Budho laŭdis monaĥinon Kema pro ŝia granda saĝo, Patacaran pro ŝia lerteco en monaĥeja disciplino kaj Damadinan pro ŝiaj energio kaj lerteco en instruado de la darmo. Ne nur monaĥinoj fariĝis modelaj disciplinoj, sed ankaŭ laikaj virinoj tio fariĝis. Unu el la plej gravaj budhaj laikaj disĉiplinoj estis Samavatia, kies rakonto estas longa kaj interesa. 102. Iam viro kaj lia edzino vivis en speciala vilaĝo de Vamso kun sia eksterordinare bela filino nomata Samavatia. La familio estis feliĉa, sed en iu somero epidemio okazis en la vilaĝo, rabis vivon de multaj homoj kaj pelis la aliajn homjn forfuĝi. Samavatia kaj ŝiaj gepatroj kune kun multaj aliaj iris al Kosambio, la ĉefurbo de Vamso, kun espero trovi sekurecon. La urbo estis plena de rifuĝantoj kaj kompatemaj urbanoj estigis manĝejon por provizi manĝaĵon al ili. Kiam la manĝaĵo estis distribuata ĉiu tagmeze, puŝoj kaj baraktoj okazis ĉar la malesperaj rifuĝantoj klopodis havigi al si tiel multe kiel ili povis pro timo, ke en la sekva tago tie estos neniom da manĝaĵo. Kiam Samavatia unue iris por manĝaĵo, li petis sufiĉe da manĝaĵo por tri homoj, baldaŭ ŝi petis sufiĉe por du kaj fine nur sufiĉe por unu. Mitao, la viro distribuanta la manĝaĵon en la loko, kie Samavatia vizitis, rimarkis tion kaj iutage diris al ŝi sarkasme: “Nun vi jam trovis, kiom via stomako povas teni, ĉu ne?” “Ne,” eksplikis Samavatia, “Komence mi devas akiri sufiĉan por mi mem kaj miaj gepatroj. Poste mia patro mortis, do mi nur bezonis sufiĉan por du. (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《戒杀护生故事集》
- 下一篇:世界语版《佛陀的一生》