世界语版《佛陀及其弟子的故事》(16)
时间:2024-01-20 08:09 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
| samkiel ĉarpentisto elpuŝas kejlon el la truo per alia kejlo. Li ankaŭ estis lerta uzi, kion li havas, por klarigi ian sencon aŭ emfazi aŭ klarigi sian signifon. Princo Abajo foje demandis la Budhon, ĉu li iam diris ion, kio malĝojigas homojn. Tiam la princo portis sian beban filon sur siaj genuoj. La Budho rigardis la infanon kaj diris: “Se via filo metus ŝtonon en sian buŝon, kion vi farus?” Princo Abajo respondis: “Mi rekte elprenus ĝin eĉ se mi devus vundi la infanon.” “Kial?” “Ĉar la ŝtono estas danĝera por mia infano kaj mi kompatas lin.” Tiam la Budho klarigis, ke fojfoje li eble diras ion, pri kio oni bezonas esti informita, tamen ne ŝatas aŭdi. Sed lia motivo ĉiam estas kompato al tiu homo. 32. Alia karaktero de la budha lerta metodo de instruado estis lia kapablo doni novan aŭ praktikan signifon al malnovaj ideoj kaj praktikoj, kaj reinterpreti aferojn por fari ilin koncernaj. Kiam iu demandis lin, kio estas la plej potenca beno, anstataŭ mencii diversajn sorĉvortojn aŭ mantrojn kiel oni atendis, la Budho diris, ke konduti kun honesteco, bonkoro kaj integreco estas beno,. Kiam oni kulpigis lin instrui neniigon, li agnoskis, ke li tion instruas, sed tiam li kvalifikis sian jesan respondon per ekspliko, ke li instruas neniigon de avido, kolero kaj iluzio. La Budho uzis terminojn kiel bramanon kaj parion ne en la maneiro de la subtenantoj de kasta sistemo, sed por indiki posedon de virto kaj mankon de virto ĉe iu homo. 33. En iuj religioj, estas necese kredi por saviĝi, dum en budhismo, oni povas atingi nirvanon nur per kompreno. Do tiuj, kiuj venis por aŭdi la Budhon instrui kaj kiuj fariĝis liaj disĉiploj, emis esti pli bone edukitaj laikaj viroj kaj virinoj, kaj kleruloj en tiu tempo. La Budho diris, “La darmo devas esti komprenita de la saĝaj homoj per si mem.” Sed tio ne signifas, ke la Budho havis nenion por diri al la senkleritaj. Kontraŭe, per siaj sperto kaj kreebleco li povis fari sian mesaĝon komprenebla por homoj de ĉiuj komprenaj niveloj, eĉ por infanoj, kaj rezulte de tio ĉiuspecaj homoj fariĝis liaj disĉipoj. Fakte li estis tiel sukcesa, ke iuj aliaj instruistoj en tiu tempo kulpigis lin forlogi iliajn disĉiplojn per sia magio. 34. Ĉar la budha motivo instrui la darmon estis kompato kaj ĉar lia kompato estis senfina, li neniam laciĝis en sia klopodo proklami ĝin aŭ ekspliki ĝin al aliaj. Nur kelkajn monatojn antaŭ lia fina nirvano li diris: “Ekzistaj iuj homoj, kiuj diris, ke se oni estas juna, li posedas lucidecon de saĝo, sed kiam li pliaĝiĝas, lia saĝo ekvelkiĝas, sed tio estas tute ne vera. Mi estas elĉerpita, maljuna, grandaĝa. Mi jam vivis mian vivon kaj nun iras al la fino de mia vivo. Mi estas okdek (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《戒杀护生故事集》
- 下一篇:世界语版《佛陀的一生》