世界语版《佛陀及其弟子的故事》(42)
时间:2024-01-20 08:09 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
| , ke Samavatia komplotas kontraŭ mi. Nun ŝi forpasis, kaj mi povas dormi pace. Kiu ajn forigis ŝin, tiu faris grandan favoron al mi. Se mi scius, kiu li estas, mi donos al ili rekompencon.” Estante ĉiam preta gajni favoron de la Reĝo, Magandija tuj iris antaŭen kaj diris al la reĝo, ke ŝi bruligis la kvartalojn de la virinoj per la helpo de siaj parencoj. Udeno ŝajnigis sin ĝojplena kaj ordonis ŝin kunvenigi siajn parencojn por ke ili ricevu premion. Poste kiam Magandija gvidis siajn konspirantojn al la reĝo, ŝi tuj elvidis per la esprimo sur lia vizaĝo, ke ŝi estas trompita kaj faris teruran eraron. En nedetenebla furioziĝo, Udeno ordonis aresti Magandijan kaj la aliajn, treni ilin eksteren kaj bruligi ilin vivaj. Homoj hororis je la ago de la reĝo, sed plejmulto de homoj kredis, ke Magandija akiris tion, kion ŝi indas suferi.
Aĝatasato kaj Devadato
106. Ekde la juneco Devadato ĵaluzis pri la Budho, kaj eĉ kvankam li fariĝis monaĥo, lia ĵaluzo persistis. Li konstante indigniĝis estante en la ombro de la Budho, sed li diris nenion. Li esperis, ke se la Budho mortos, aŭ estos tro maljuna por daŭre gvidi la samgon, li havos bonan ŝancon por transpreni ĝin, ĉar li estis intima rilate al la Budho. Devadato ne estis sen kapablo malgraŭ sia malplaĉa naturo. Li disvolvis supernaturajn povojn, kiuj certe allogis multaj admirantojn. Malfeliĉe liaj povoj kaj ricevita atento nur servis igis lin pli fiera kaj ambicia. 107. En tiu tempo okazis, ke Princo Aĝatasato pli kaj pli malpacienciĝis atendante surtroniĝon. Lia patro Reĝo Bimbisaro regis la landon multajn jarojn kaj ŝajne li povus daŭre regi dum pli da jaroj. Tio signifis, ke Aĝatasato maljuniĝos antaŭ ol fariĝi reĝo. Devadato sciis la embarasiĝon de Princo Aĝatasato kaj vidis, ke li havas ion komunan kun li. Li pensis, ke ili devas labori kune. Li uzis sian supernaturajn povojn por impresi la princon. Iutage, kiam Aĝatasato sidis sola, knabo kovrita de serpentoj subite aperis kaj sidis en lia sino. Tute terurite, Aĝatasato forpuŝis la knabon kaj demandis kun tremanta voĉo: “Kiu vi estas?” “Mi estas Devadato, Princo.” La princo respondis kun tremanta voĉo: “Se vi vere estas Devadato, bonvolu reaperi en via vera formo.” Devadato obeis kaj staris ridetante antaŭ la mirigita princo. La Princo diris: “Mi estis impresita, estimata Sinjoro. Vi vere estas monaĥo kun alta atingo.” 108. Ekde tiam Devadato povis libere viziti la reĝan palacon kaj Princo Aĝatasato ofte servis lin per luksaj manĝaĵoj kaj valoraj donacoj. Nun ke Devadato havis fortan aliancon, lia sekva paŝo estis konvinki la Budhon cedi por favori lin. Iutage, kiam la Budho sidis kun granda grupo da monaĥoj, Devadato iris antaŭen, riverencis kaj diris: “Sinjoro, gvidi la samgon en via aĝo estas granda ŝarĝo. Retiriĝu kaj mi gvidos la samgon por vi. Mi transprenos la respondecon, por ke vi vivu komforte.” Li antaŭvidis, ke la aliaj monaĥoj ĝojos pri lia ideo kaj urĝos la Budhon retiriĝi zorgante pri (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《戒杀护生故事集》
- 下一篇:世界语版《佛陀的一生》