世界语版《佛陀及其弟子的故事》(3)
时间:2024-01-20 08:09 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
Lando de Semarango
1. Kvankam la darmo rekte venis el la propra kompreno de la Budho, tamen la formo de lia predikado al la mondo certe estis multe influita de la kulturo, en kiu li vivis. Do se ni iom scias la kulturon, ni povas plibone kompreni la darmon. 2. Hindio estas granda kojnoforma subkontinento kun Arabia Oceano en la okcidento, la Andaman Maro en la oriento kaj la neĝaj montpintoj de Himalajoj en la nordo. En antikveco oni konis ĝin kiel landon de Semarango (Syzygium samarangense). En la nordcentra Hindio la Budho naskiĝis kaj pasigis sian tutan vivon en la regiono tiam konata kiel la Meza Lando. Oni tiel nomis la regionon ĉar la lokanoj kredis, ke ĝi estas la centro de la tero. La tuta regiono konsistis el vasta, ebena kaj fekunda ebenaĵo, tra kiu fluis du longaj Riveroj, la Gango kaj la Yamuno, kaj ankaŭ multaj mallongaj riveroj. Tie estis tri sezonoj, somero, pluva sezono kaj vintro. En somero la temperaturo atingis eĉ 40 gradojn (Celsiajn), en pluva sezono la riveroj inundis kaj vojaĝo fariĝis malfacila, kaj en vintro, la tagoj estis agrablaj, sed la noktoj kutime estis malvarmaj. En la tempo de la Budho, vastaj regionoj de norda Hindio estis kovritaj de ĝangalo. La homoj vivis en multaj vilaĝoj ĉirkaŭitaj de ĝangaloj ofte renkontis leonojn, elefantojn, cervojn, rinocerojn kaj aliajn sovaĝajn bestojn. La loĝantoj de norda parto de Hindio estis multe malpli multaj ol en la nuna tempo. Tie troviĝis abunda plugebla tero por kulturi. Do multaj homoj havis pli ol sufiĉe por manĝi. Eĉ tre malriĉaj kamparanoj povis abundigi sian pladon aŭ enspezon ĉasante sovaĝajn bestojn kaj kolektante abundajn fruktojn provizitajn de la arbaroj. 3. La Hindio konata de la Budho ne estis unuopa politika unuo, sed kolekto de sendependaj landoj, kiuj kutime konkuris inter si por supereco. Magadho estis la plej larĝa kaj potenca el tiuj landoj. Ĝin regis Reĝo Bimbisaro en la tempo de la Budho. Reĝo Bimbisaro estis forta kaj efektiva. Li tre interesiĝanta pri religio. La ĉefurbo de Magadho estis Raĝagaho (La Reĝa Restadejo) kuŝanta inter krudaj montoj kaj protektata de gigantaj ŝtonmuroj. Oni ankoraŭ povas vidi la restaĵojn de la antikva urbo nun. Ne longe post la fina nirvano de la Budho, Magadho translokis sian ĉefurbon de Raĝagaho al Pataligamo. poste oni nomis la urbon Pataliputo kaj hodiaŭ oni nomas ĝin Patno. En la periodo de cent kvindek jaroj Magadho konkeris preskaŭ la tutan Hindion. Norde de Magadho estas la Vaĝiana (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《戒杀护生故事集》
- 下一篇:世界语版《佛陀的一生》