世界语版《佛陀及其弟子的故事》(35)
时间:2024-01-20 08:09 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
| eskapi el tio, kio fariĝis por li ora kaĝo. En la vespero kiam la Budho fine dicedis forlasi, li fiksrigardis en la palacan litĉambron por lastafoje vidi siajn dormantajn edzinon kaj infanon, sed la brako de la patrino ŝirmis la vizaĝon de la infano. 87. Sep jarojn post lia forlaso, la Budho revenis al Kapilavasto. Jasodara kondukis la malgrandan Rahulon al la Budho por aŭskulti lian predikon. Kiam ili atingis, ŝi diris al li: “Jen via patro, Rahulo. Iru kaj petu de li vian heredaĵon.” La infano iris tra la homamaso kaj staris antaŭ la Budho dirante: “Kiel plaĉa estas via ombro, Monaĥo.” Kiam la parolo finiĝis kaj la Budho forlasis, Rahulo sekvis lin. Dum ili iris antaŭen, Rahulo diris, “Donu al mi mian heredaĵon, Monaĥo.” Certe, la Budho ne plu havis oron aŭ havaĵon, sed li havis ion multe pli valoran, la darmo, do li sin turnis al Ŝariputo kaj diris: “Ŝariputo, ordinu lin.” Poste Sudodano, la patro de la Budho, kaj Jasodara plendis, ke la knabo estis forkondukita sen ilia permeso. Kiel rezulto de tio, la Budho faris regulon, ke la gepatra konsento estas necesa antaŭ ol iu estas ordinita. 88. Ŝajne por kompensi la sep jarojn, dum kiuj Rahulo estis sen patro, la Budho tre interesiĝis pri liaj morala kaj spirita edukadoj, persone instruante lin multfoje, faris Ŝariputon lia preceptisto kaj Mogalanon lia instruisto. Rahulo respondis la eksterordinaran prizorgon per avida kaj atentema lernado. Oni diras, ke ĉiumatene kiam li vekiĝis, li prenis manplenon da sablo kaj diris: “Mi lernu tiom da konsilaj vortoj de mia instruanto kiom sableroj.” Kiel rezulto de lia entuziasmo, la Budho diris, ke lia filo plej deziras esti trejnata el ĉiuj liaj disĉiploj. Kiam Rahulo estis ankoraŭ knabo, la Budho diskutis kun li pri aspektoj de la darmo, kiu estis taŭga por infanoj kaj tiamaniere li povis kompreni kaj memori facile. 89. Foje La Budho prenis poton da akvo, venigis Rahulon, kaj diris al li: “Rahulo, ĉu vi povas vidi la malmultan akvon en tiu poto?” “Jes, Sinjoro.” “Eĉ tiel, malmulta estas la trejnado de tiuj, kiuj ne hontas intence mensogi.” La Budho forŝutis la akvon kaj diris: “Ĉu vi vidis la malmultan akvon, kiun mi forŝutis?” “Jes, sinjoro.” “Eĉ tiel, forŝutiĝis la trejnado de tiuj, kiuj ne hontas intence mensogi .” La Budho renversis la poton kaj diris: “Ĉu vi povas vidi la poton, kiu estis renversita?” “Jes, Sinjoro.” “Eĉ tiel, renversiĝis la trejnado de tiuj, kiuj ne hontas intence mensogi.” La Budho denove retroturnis la poton kaj diris: “Ĉu vi povas vidi tiun poton malplena kaj vaka?” “Jes, Sinjoro.” “Eĉ tiel, malplena kaj vaka estas la trejnado de tiuj, kiuj ne hontas intence mensoi.” La Budho tiel impresis sian filon pri la graveco de parolo de la vero. “Rahulo, por tiuj, kiu ne hontas intence mensogi, estas neniu malbono, kiun ili ne povas fari. Do vi devas tiel trejni vin: Mi ne mensogu eĉ en ŝerco. Eksplikinte, kion li devas fari, la Budho plie eksplikis, kiel li povas agi tiele. “Kion vi pensas pri tio, Rahulo? Kio estas la celo de spegulo?” “La celo de spegulo estas, ke oni rigardu sin mem.” “Eĉ tiel, Rahulo, oni devas konduti per korpo, parolo kaj menso nur post la unua retrorigardo je si mem. Antaŭ ol agi per korpo, parolo aŭ menso, oni devas pensi: ‘Kion mi faros kaj ĉu tio damaĝos min aŭ aliajn?’ (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《戒杀护生故事集》
- 下一篇:世界语版《佛陀的一生》