世界语版《佛陀及其弟子的故事》(24)
时间:2024-01-20 08:09 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
| darmon kun ŝi kaj ŝi fariĝis fluoenirinto. Poste li kunvenigis ĉiujn aliajn monaĥojn, kiu akompanis lin, kaj demandis ilin, ĉu li kolerigis ilin dum lastaj kvardek jaroj kaj ĉu ili indulgos lin. Ili ĉiuj certigis al li, ke estas nenio indulginda. Nelonge post tio, Ŝariputo akiris finan nirvanon. 56. Nur du semajnojn poste, Mogalano mortis. Li longe asertis, ke li scias la destinon de tiuj, kiuj forpasis, kaj ke ĝainaj asketoj kutime renaskiĝas en malaltaj regnoj. Mogalano estis vaste respektita, liaj supernaturaj povoj estis famkonataj kaj oni kredis tion, kion li diris pri Ĝainanoj. Alarmite de sia malpliiĝinta influo, grupo da senskrupulaj ĝainanoj decidis murdi lin. Ili dungis kelkajn banditojn por tion fari. La banditoj ĉirkaŭis la domon, kie Mogalano restis. Sed kiam li konsciis pri ilia ĉeesto, li forkuris tra la ŝloŝila truo. Tio okazis kelkajn fojojn ĝis fine la banditoj kaptis lin, batis lin severe kaj lasis lin mortanta. Ankoraŭ vivanta, li iris al la Budho ŝanceliĝante, esprimis sian lastan respekton, kaj forpasis. Legendoj diras, ke Mogalano renkontis tiun morton ĉar en la antaŭa vivo li murdis siajn gepatrojn instigite de sia edzino, kiu estis ĵaluza pro lia prizorgo al la gepatroj.
Anando, viro plaĉa al ĉiuj
57. La Budho estis ĉiam akompanata de servanto, kies laboro estis transdoni mesaĝojn por li, prepari lian sidejon kaj servi laŭ lia persona bezono. En la unuaj dudek jaroj post la iluminiĝo, li havis kelkajn servantojn, Nagasamalo, Upavano, Nagito, Cundo, Radho kaj aliaj, sed neniu el ili pruvis esti taŭga. Iutage, kiam li decidis anstataŭigi sian estantan servanton, li kunvenigis ĉiujn monaĥojn kaj diris al ili: “Nun mi jam estas maljuna kaj deziras havi iun kiel ĉiaman servanton, kiu povas obei miajn dezirojn ĉiamaniere. Kiu el vi ŝatas esti mia servanto?” Ĉiuj monaĥoj entuziasme sin proponis por la servo krom Anando, kiu modeste sidis en la malantaŭo silente. Poste, kiam oni demandis, kial li ne voluntas tion fari, li respondis, ke la Budho scias, kiu estas la plej konvena. Kiam la Budho indikis, ke li volas Anandon fariĝi lia persona servanto, Anando diris, ke li akceptos la pozicion, sed nur je kelkaj kondiĉoj. La unua el la kvar kondiĉoj estis, ke la Budho neniam donu al li ajnan manĝaĵon ricevitan, ke la Budho ne donu al li ajnan robon, ke la Budho ne donu ajnan specialan loĝejon, kaj ke li ne akompanos la Budhon kiam tiu ĉi akceptos inviton al domoj de aliaj. Anando insistis pri tiuj kvar kondiĉoj ĉar li ne volis lasi homojn pensi, ke li servas al la Budho pro deziro al materia gajno. La lastaj kvar kondiĉoj rilatis al la deziro de Anando helpi en la disvatigo de darmo. Tiuj kondiĉoj estis: ke li rajtas transdoni la inviton al la Budho se li estos invitita al manĝo, ke li havas privilegion gvidi homojn se ili venos de eksteraj regionoj por vidi la Budhon, ke li rajtas paroli al la Budho pri tio ĉiam ajn se li havos iun ajn dubon pri la darmo kaj ke la Budho devas ripeti la predikon dum lia ĉeestose se la la Budho donos ĝin dum li ne ĉeestos. La Budho ridetante akceptis tiujn kondiĉojn kaj tiel komenciĝis la rilato inter la du viroj. Tio lastis por sekvaj dudek kvin jaroj. 58. Anando naskiĝis en Kapilavasto kaj estis kuzo de la Budho, filo de Amitodano, kiu estis la frato de Sudodano, la patro de la Budho. Dum la Budho unuafoje revenis al Kapilavasto post sia iluminiĝo, Anando fariĝis monaĥo kune kun siaj frato Anurudo kaj kuzo Devadato. Li pruvis ke li estas (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《戒杀护生故事集》
- 下一篇:世界语版《佛陀的一生》