世界语版《佛陀及其弟子的故事》(26)
时间:2024-01-20 08:09 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
63. La Budho iam diris, ke inter ĉiuj liaj disĉiploj, Anando estas la plej eminenta el tiuj, kiuj jam aŭdis multe da darmo, kiu havas bonan memoron, kiuj jam povscias la sinsekvan ordon de kio li memoras kaj kiuj estas energiplenaj. La Budho ne povis skribi. Kvankam oni sciis skribi en tiu tempo, ĝi estis malmulte uzita. Kaj dum lia vivo kaj kelkajn jarcentojn post lia nirvano, liaj vortoj estis tenitaj en memoro kaj trandonita de unu homo al alia. La alte disvolviĝinta memoro de Anando kaj la fakto, ke li restis ofte ĉe la Budho, signifas, ke li estis pli respondeca ol aliaj homoj por konservi kaj diskonigi la instruon de la Budho. Sed tio ne signifas, ke Anando memoris la vortojn de la Budho laŭvorte. Tio estis nek ebla nek necesa, ĉar kompreni la darmon ne dependas de aranĝo de vortoj kaj frazoj, sed de kompreno pri la signifoj de la vortoj. Anstataŭe, Anando memoris la esencon de tio, kion diris la Budho, al kiu li diris tion, precipe gravajn kaj elstarajn propoziciojn, komparfigurojn kaj parabolojn, kiuj estis uzitaj, kaj ankaŭ la sekvencon en kiu ĉiuj ideoj estis prezentitaj. Anando ripetis al aliaj homoj tion, kion li aŭdis kaj rememoris, kaj iom post iom granda korpo de buŝaj instruoj disvolviĝis. Tio signifas, ke homoj malproksime de la Budho povas aŭdi liajn instruojn sen helpo de libroj aŭ sen bezono vojaĝi longan distancon. 64. Post la fina nirvano de la Budho kvincent iluminiĝintaj monaĥoj okazigis konsilion en Raĝagaho por kolekti ĉiujn instruojn de la Budho kaj teni ilin en memoro por transdoni ilin al estontaj generacioj. Estas necese por Anando ĉeesti ĉar li sciis tiel multe da darmo, tamen li ankoraŭ ne iluminiĝis. Tiam li ne plu bezonis prizorgi la bezonojn de la Budho kaj havis pli da tempo por mediti. Li komencis praktiki meditadon kun eksterordinara diligenteco, esperante, ke li povos atingi iluminiĝon antaŭ la komenciĝo de la konsilio. Dum la tempo por la konsilio pli kaj pli proksimiĝis, li praktikis pli kaj pli diligente. En la vespero antaŭ la kunveno, li meditis sidante. Konsciinte, ke li neniel kapablos atingi iluminiĝon ĝis la sekva mateno, li rezignis kaj decidis kuŝiĝi kaj dormi. Apenaŭ lia kapo tuŝis la kapkusenon, li iluminiĝis. Anando ricevis varman bonvenon en la konsilio la sekvan tagon, kaj dum sekvaj monatoj li recitis milojn da predikoj aŭditaj, komencante ĉiun reciton per la vortoj: “Jen tiel mi aŭdis (Evam me sutam).” Pro liaj gigantaj kontribuoj en la konservado de la darmo, Anando estis konata kiel la tenanto de darma Tripitako. Pro liaj kvalitoj de bonkoreco, pacienco kaj helpemo, Anando ankaŭ estis unu el la raraj homoj, kiuj kapablis havi pacan interrilaton kun ĉiuj kaj ĉiuj ŝatis lin. Nur antaŭ sia fina nirvano, la Budho laŭdis Anandon al la grupo de monaĥoj per danko al li pro liaj jaroj da lojalaj kaj amemaj amikeco kaj servo. “Monaĥoj, ĉiuj komplete iluminiĝintaj budhoj en la pasinteco havis ĉefservanton lojalan kiel Anandon, same kiel ĉiuj komplete ilumiĝontaj budhoj en la estonteco. Anando estas saĝa. Li scias, kiam estas la ĝusta tampo por monaĥoj, monaĥinoj, laikaj viroj, laikaj virinoj, reĝoj, ministroj, la estroj de aliaj (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《戒杀护生故事集》
- 下一篇:世界语版《佛陀的一生》