世界语版《佛陀及其弟子的故事》(33)
时间:2024-01-20 08:09 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
| darmon, kaj komprenis ĝin tiel bone, ke ŝi fariĝis fluoenirinto. Reveninte al la haremo, ŝi rakontis al la reĝino pri la darmo. La reĝino ĝojis pro sia aŭdaĵo, do regule sendis ŝin tien por aŭdi la predikon de la Budho por ke ŝi ripetu kion ŝi aŭdis. En tiu ĉi maniero Kuĝutara fariĝis specialistino pri darmo. Fakte la Budho nomis ŝin la plej profunde klera el ĉiuj liaj laikaj disĉiplinoj. Ĉiuj instruoj en la Itivutako, unu el la plej gravaj libroj en Tripitako, estis konservitaj de Kuĝutara kaj instruitaj de ŝi al la monaĥoj. 82. Estis en Kosambio, kie la unua grava krizo okazis en la Samgo. Du monaĥoj vivis kune en la sama kabano. La unua el tiuj monaĥoj estis sperta en monaĥa disciplino. Li estis konscienca kaj sincera. Iutage, tiu monaĥo iris al necesejo kaj fininte la aferon, malsukcesis replenigi la akvujon. Lia samĉambrano kulpigis lin kaj akuzis lin pro rompo de regulo. Intensa argumento iom post iom leviĝis, la dua monaĥo insistis, ke la unua rompis regulon kaj la unua insistis, ke ne. Fine ĉiuj monaĥoj en Kosambio engaĝiĝis starante sur flanko de unu aŭ la alia, kaj la tuta komunumo fariĝis “argumentema, disputema kaj kverelema, vundante unu aliajn per armilo de lango.” La Budho klopodis foje-refoje por repacigi ilin, sed kiam la monaĥoj malĝentile diris al li atenti pri sia propra afero, li decidis montri sian malkonsenton pri ilia tumultema konduto per forlaso de ili. Li ordigis la ĉambron, kie li restis, prenis siajn robon kaj bovlon, kaj forlasis por pli agrabla ĉirkaŭaĵo, dirante kiam li forlasis: Li mistraktis min, li trafis min, Li opresis min, li rabis min. Tiuj, kiuj daŭre tenas tiajn pensojn, Neniam kvietigas sian malamon.
Li mistraktis min, li trafis min, Li opresis min, li rabis min. Tiuj, kiuj ne tenas tiajn pensojn, Tuj kvietigas sian malamon.
En tiu ĉi mondo Malamo neniam kvietiĝas per pli da malamo. Estas amo, kiu konkeras malamon. Tio estas eterna leĝo.
83. Ne malproksime de Kosambio estis parko nomata la Orienta Bambuaro, kie restadis grupo da monaĥoj gvidataj de Estimata Anurudo. La Budho decidis iri tien. Kiam li aliris tien, la gardisto de la parko ne konis, kiu li estas, kaj malpermesis lin eniri, dirante: “Ĉi tie estas monaĥoj, al kiuj plaĉas kvieteco. Bonvolu ne ĝeni ilin.” Anurudo vidis tion kaj diris al la parkogardisto ke li estu ne tre rigida, kaj bonvenigu la Budhon. Estis tuj klare al la Budho, ke tiuj monaĥoj vivis kune harmonie kaj praktikas diligente, akre kontraste kun la monaĥoj en Kosambio. La Budho demandis ilin kiel ili kapablas akiri tion, Anurudo respondis: “Koncerne tion mi pensas: ‘Vere estas profite por mi, vere estas bone por mi, ke mi vivas kun tiaj ĉi kunuloj en la sankta vivo.’ Mi praktikas korpan, buŝan kaj mensan kondutojn de amo al ili, kaj publike kaj private. Mi pensas: ‘Kial ne demeti mian proprajn dezirojn kaj konsenti pri (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《戒杀护生故事集》
- 下一篇:世界语版《佛陀的一生》