世界语版《佛陀及其弟子的故事》(38)
时间:2024-01-20 08:09 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
| demandis lin: “Ĉu vi kredas la instruon de la Budho, ke estas eble atingi la meditan staton, kie ĉiuj pensoj ĉesas?” Ĉito respondis: “La Budho instruas tion, sed mi ne kredas.” Surprizite kaj ĝojinte, ke Ĉito diris, ke li dubas pri iuj el la instruoj de la Budho, Nataputo ĉirkaŭrigardis siajn disĉiplojn kaj diris: “Rigardu, kiel honesta kaj sperta homo estas Ĉito. Iu ajn, kiu kredas, ke en medita stato, kie ĉiuj pensoj ĉesas, similas al kredo, ke la menso povas esti kaptita per reto aŭ la fluo de Gango povas esti haltigita per mano.” Kiam li finis, Ĉito demandis: “Kio estas pli bona, scio aŭ kredo?” “Scio estas multe pli bona ol kredo.” Respondis Nataputo. “Bone! Mi povas atingi tiun meditan staton, kie ĉiuj pensoj ĉesas. Do kial mi devas kredi, ke la diro de la Budho estas vera? Mi ja scias, ke tio estas vera.” afliktite ke lia eraro estis malkovrita, Nataputo denove ĉirkaŭrigardis siajn disĉiplojn kaj diris: “Rigardu kiel ruza, trompema, malhonesta persono estas tiu ĉi Ĉito!” Sin tenante trankvila kaj aplomba kontraŭ tiu eksplodo, Ĉito diris: “Se via unua deklaro estas vera, via sekva devas esti falsa. Kaj se via dua diro estas vera, via unua devas esti falsa.” Dirinte, li stariĝis kaj forlasis, lasante Nataputon barakti por respondo. 97. En la lasta periodo Ĉito malsaniĝis kaj estis evidente al lia familio, ke li ne povos vivi longe. Kiam li kuŝis sur la mortlito, ĉielanoj kolektiĝis ĉirkaŭ li kaj diris al li, ke li koncentru sian menson sur renaskiĝon en pozicio de riĉo kaj povo. Sciante, ke li estas nerevenanto destinita renaskiĝi en unu el la alta ĉielaj regnoj, li diris al la ĉielanoj: “Tio estas efemera kaj devas esti forlasita en la fino.” La familio kaj amikoj de Ĉito ne povis vidi la ĉielanojn, do ili opiniis, ke li deliras. Ĉito diris al ili, ke li parolas kun ĉielanoj. Poste li pace forpasis, urĝinte ĉiujn ĉirkaŭajn rifuĝi en la Tri Gemojn. 98. Alia eminenta laika disĉiplo de la Budho estis Hatako de Alavio, filo de reganto de Alavio. Hatako unuafoje renkontis la Budhon kiam li piediris en iu vintra vespero. Vidinte surprizite tiun solan asketon en nur maldika robo kaj dormanta sur la malmola tero, Hatako demandis la Budhon: “Ĉu vi estas feliĉa?” La Budho respondis: “Jes, mi estas feliĉa.” “Sed Sinjoro,” Hatako demendis: “La tero estas malmola kaj la vento estas malvarma, kiel vi povas esti feliĉa?” La Budho demandis: “Kvankam vivante en komforta kaj bone tegita domo, kun komforta lito kaj du edzinoj prizorgantaj lin, ĉu estas eble, ke la homo sentas malfeliĉon pro avido, kolero, timo kaj ambicio?” “Jes,” respondis Hatako, “tio estas ebla.” “Bone,” diris la Budho, “mi jam forigis ĉiujn avidon, koleron, timon kaj ambicion, do ĉu mi dormas ĉi tie aŭ en komforta domo, mi ĉiam estas feliĉa. Mi ĉiam estas tre feliĉa.” 99. Hatako ne tiel famiĝis nur pro sia malavereco aŭ scio de la darmo, sed pro sia kapablo altiri homojn en la darmon. Foje, li gvidis kvincent homojn, ĉiuj el kiuj evidente entuziasme praktikis la darmon, por vidi la Budhon. La Budho demandis lin: “Kiel vi povas interesigi tiel multe da homoj en la darmon?” Hatako respondis, “Sinjoro, Mi faras tion per uzado de kvar bazoj de kompato, kiun vi instruis al mi. Kiam mi scias, ke iu povas esti altirita per malavareco, mi estas malavara. Kiam mi scias, ke ili povas esti altirita per bonkoraj vortoj, mi parolas kun ili bonkore. Kiam mi scias, ke ili povas esti altiritaj per bonfaro al ili, mi faras bonfaron al ili. (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《戒杀护生故事集》
- 下一篇:世界语版《佛陀的一生》