乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 佛学世界语读物

世界语版《佛陀及其弟子的故事》(28)

68. Liaj gepatroj subite aŭdis, ke la murdisto priparolita de ĉiuj estis neniu alia ol ilia propra filo. Embarasite kaj hontigite, la maljuna bramano malagnoskis sian filon. Lia patrino ne toleris tiel agi kaj decidis iri en la arbaron, kie ŝia filo murdis, por prove deadmoni lin. Ĵus kiam ŝajne Angulimalo eĉ pretis mortigi sian propran patron, li renkontis la Budhon.

69. Kiam la Budho aŭdis pri Angulimalo, li kviete forlasis Ĝetavanon kaj ekiris al ĝalania arbaro ĉirkaŭ 40 kilometrojn malproksime. Kiam la Budho iris laŭ la vojo, grupo da vojaĝantoj preterpasis kaj atentigis lin ne plu daŭrigi la vojon sola pro danĝero. Li simple ridetis kaj daŭrigis sian vojon. Kiam Angulimalo vidis la Budhon, li ege surpriziĝis. “Vere mirinde! Kutime nur vojaĝantoj iras laŭ tiu vojo dudek-, tridek- aŭ kvardekope, sed ĉi tie estas asketo piediranta sola. Mi mortigos lin.”

Preninte siajn spadon kaj ŝildon, Angulimalo trudiĝis el la arbaro kaj ekpostkuris la Budhon. Sed kvankam li kuregis tiel rapide kiel li povis, li ne povis atingi la Budhon, kiu nur piediris. Li eksplodigis sian rapidecon, sed ankoraŭ ne povis proksimiĝi al la Budho. Tute perpleksigite, li kriis: “Staru senmove, asketo!” La Budho sin turnis kaj respondis rigardante lin. “Mi staras senmove. Kial vi ankoraŭ ne staras senmove?” Angulimalo des pli perpleksiĝis kaj demandis: “Kion vi signifas, asketo?” “Mi staras senmove ĉar mi ne damaĝas vivestaĵojn. Vi mortigas, do vi ne staras senmove.” Respondis la Budho.

70. La teruraj aferoj faritaj de li kaj la amareco de lia vivo sobrigis Angulimalon, kaj li ne plu povis sin deteni de plorego. Li ĵetis siajn armilojn, kliniĝis antaŭ la piedoj de la Budho kaj petis esti monaĥo. La Budho ordinis lin, kaj ili ekiris al Sravastio kune. Post kelkaj tagoj, kiam la Budho estis sidantaj en Ĝetavano kun Angulimalo, Reĝo Pasenadio kaj sekvantaro de plene armitaj militistoj venis viziti lin.

“Kien vi iros, Reĝo?” demandis la Budho. “Ĉu okazas disputo pri landlimo kun Magadho?”

“Ne, Estimato.” diris la Reĝo, “Estas terura murdisto fiaganta en la regno. Pro li, homoj en eksteraj regionoj kolektis siajn havaĵojn, forlasis siajn vilaĝojn kaj sin movis al sekura loko de la urbo. Nun regnanoj petis min forigi lin kaj mi ekiros por trovi lin.”

Kion vi faros, se vi aŭdos, ke tiu murdisto jam rezignis sian teruran vivon kaj fariĝis monaĥo, Reĝo?”

“Mi supozas, ke mi riverencos al li kaj traktos lin kiel aliajn monaĥojn. Sed ĉu tia afero okazus eble, Estimato?”

La Budho etendis sian brakon kaj diris: “Jen, Reĝo, estas Angulimalo.”

La reĝo retroiris pro teruriĝo, tamen la Budho certigis al li: “Ne timu, Reĝo. Ne necesas alarmi.” La reĝo proksimiĝis, atente pririgardis la monaĥon kaj demandis: “Ĉu tiu vere estas Angulimalo, Estimato?”

“Jes, Reĝo.”

Poste, li demandis Angulimalo: “Kio estas la nomo de via patro? Al kiu klano via patrino apartenas?”

“Mia patro estas Gago, kaj mia patrino estas Mantania.” “Do ili ĝojegos. Se vi bezonas ion ajn, mi laŭeble provizos ilin al vi.” La reĝo diris nervoze.

“Dankon, Sinjoro, sed mi havas sufiĉajn robojn.” respondis Angulimalo.

La reĝo Pasenadi proksimiĝis kaj sidiĝis ĉe la Budho kaj diris: “Sinjoro, estas vere mirinde, ke sen bastono aŭ spado vi povas pacigi tiun, kiun mi ne povas pacigi per bastonoj kaj spadoj.”

La Budho ridetis.
71. Angulimalo havis vivon simplan kaj izolan, kaj sub la gvido de la Budho li finfine atingis iluminiĝon. Sed eĉ tiel, lin kutime evitis multaj homoj memorantaj lian teruran pasintecon. Ofte li revenis de almozpeto kun neniom da manĝaĵo, kaj fojfoje oni ĵetis ŝtonojn al li. Foje li revenis de la almozpeto kun sango kaj vundoj sur la tuta korpo post atako de kolera homamaso. La Budho konsolis lin dirinte: “Vi devas elteni tion, Angulimalo. Vi devas silente enteni tion. Tio estas rezulto de la konduto, kiun vi faris antaŭe.” (责任编辑:admin)