乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 佛学世界语读物

世界语版《佛陀及其弟子的故事》(30)

kon per tiom da kotizo, ke vi kovru la parkon per oraj moneroj.” La princo miris, ke Anatapindiko entuziasme konsentis kaj tuj forlasis por preni monon. Post nelonge vagono plena de oraj moneroj atingis la parkon, kaj la servantoj ektegis la teron per moneroj. Kiam princo Ĝeto vidis tion, li konsciis, kiel firmvola estis Anatapindiko por havigi al si la parkon kaj fine decidis akcepti multe pli taŭgan prezon por tio. Anatapindiko poste elspezis grandan sumon por konstrui kvartalojn por vivi, kunvenajn halojn, tenejojn kaj pavilionojn, plilarĝigi ĝardenojn kaj fosi lagetojn dum Princo Ĝeto donace konstruigis imponan porddomon kondukantan al la parko kaj muron por privateco ĉirkaŭ la parko. Por agnoski la du virojn, kiuj fari tion ebla, la monaĥejo estis nomita Ĝeta Arbaro, Anatapindika Parko aŭ Ĝetavano (Ĝeta Arbaro) simple.

75. Ekde la aĝo de sekdek jaroj, la Budho pasigis ĉiun pluvan sezonon en Ĝetavano krom en sia last jaro kaj faris pli multe da predikoj tie ol en aliaj lokoj. La plej ŝatataj lokoj de la Budho en Ĝetavano estis du malgrandaj domoj, la Kosambakutio kaj la Gandakutio. La Gandakutio havis alian nomon Aroma Kabano ĉar la floroj konstante alportitaj por oferi al la Budho donis al la konstruaĵo plaĉan aromon. La Gandakutio havis sidĉambron, litĉambron, banejon kaj ŝtupareton kondukantan tien, kie la Budho kutime staris en la vespero kaj parolis al monaĥoj. Unu el la taskoj de Anando estis regule purigi kaj ordigi Gandakution, forpreni velkiĝintajn florojn kaj remeti la seĝojn kaj liton en siajn antaŭajn lokojn.

En 1863, oni malkovris la ruinojn de Ĝetavano kaj poste arkeologika enketo identigis la Gandahakution kaj la Kosambakution, kaj atestis, ke Ĝetavano estis budhisma centro de la budha tempo ĝis la dektria jarcento.

76. Kvankam Anatapindiko konstruis la Ĝetavanon, tio certe ne estis la limo de lia malavareco. Dum jaroj li elspezis grandan monsumon por provizi la kvin necesaĵojn por monaĥoj, konstruigi kaj prizorgi monaĥejojn, kaj fari almozdonon en la nomo de budhismo. Li komprenis, ke riĉaĵo, se uzita malavare kaj kompate, povas esti vera rimedo por spirita evoluo.

77. Sed Anatapindiko estis malavara ne nur je sia riĉaĵo, sed ankaŭ je la spirito. Kiam li estis juna, li havis amikon nomatan Kalakanio, kiu signifas malfeliĉon. La du knaboj kutime faris kotajn kukojn kune en ludo. Kiam ili plenkreskis, Anatapindiko fariĝis riĉulo dum Kalakanio ŝajnis trafita de misfortunoj unu post alia, kaj restis malriĉa. Esperante, ke lia malnova amiko povos helpi lin, Kalakanio iris iutage hezitante kaj honteme por vidi Anatapindikon kaj demandis, ĉu tiu povus doni al li laboron. Anatapindiko ĝojis helpi lin kaj donis li laboron prizorgi la havaĵon en unu el liaj domoj. La familio de Anatapindiko ne estis feliĉa havi Kalakanion en la domon. “Kiel vi povas dungi tiun viron? Li estas nenio krom senhejmulo. Ni estas honora familio dum li estas ne pli respektinta ol almozulo. Krome, aŭdo de la nomo Kalakanio uzata en la domo tutan tagon destinos al ni malbonan sorton.” Anatapindiko respondis: “Homo ne estas farita el sia nomo. La superstiĉaj homoj juĝas homojn per iliaj nomoj dum saĝulo juĝas ilin per la boneco de iliaj koroj. Mi ne rifuzos Kalakanion nur simple pro lia malriĉeco aŭ nomo. Ni estas bonaj amikoj ekde nia infaneco.” La familio de Anatapindiko silentis, sed ili ankoraŭ estis malĝoja (责任编辑:admin)