乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 佛学世界语读物

世界语版《戒杀护生故事集》(10)

Post la ekzameno, la oficistoj kontrolis ĉiujn paperojn, kaj sendis la rezulton al la reĝo. Song Qi gajnis la plej multajn poentojn en la tuta regno. Song Jiao gajnis la dekan, kiu estis ankaŭ sufiĉe alta loko. La reĝo legis la nomliston de tiuj kun plej multaj poentoj.

La reĝo diris: "Song Qi gajnis la unuan lokon, pli alta ol tiu de sia pliaĝa frato Song Jiao. Ne decas, ke la malpliaĝa frato okupas la lokon pli altan ol la pliaĝa. Song Jiao estu la unua kaj Song Qi, la deka."

Oni sekvis la ordonon de la reĝo. Informiĝinte pri tio, ambaŭ fratoj rememoris la profetaĵon de la bonzo, kaj ekridis. Dum ili vojaĝis hejmen por informi la feliĉan novaĵon al la gepatroj, ili speciale faris viziton al la bonzo por esprimi sian dankon al li.

Nelonge poste, la rakonto cirkulis en la tuta lando. Ĉiuj sciis, ke Song Jiao gajnis la unuan lokon pro savo de formikoj.

21. Entombigo Farita de Birdoj

En malgranda kabano vivis soleca homo.

Li nomiĝis Sun Liangsi (Ljansi). Li estis malriĉa, sed tre honesta kaj bonkora. Li faris diversajn laborojn por sin vivteni, sed lia enspezo estis tre malmulta. Kiam ajn li vidis vivestaĵon en kaptilo, li ĉiam aĉetis kaj liberigis ĝin, nur se li havis monon.

Tiel li savis multajn vivestaĵojn, sed ŝparis al si neniom da mono. Li estis ankoraŭ tre malriĉa en la maljuneco.

Estante tro maljuna por labori, li sin vivtenis per almozpeto. Kiam li superis 70 jarojn, li estis tro malforta por ellitiĝi kaj forpasis post nelonge.

Sun Liangsi havis nek parencon nek amikon. Li estis tiel malriĉa, ke li eĉ ne havis ĉerkon. Laŭ la ĉinoj, se la mortinto ne estis entombigita, lin trafis la plej terura destino. Neniu prizorgis Sun Liangsi. La najbaroj estis same mizeraj kiel li. Ili ne sciis, ke li jam forpasis. Eĉ se ili informiĝus pri tio, ili havus neniom por aĉeti ĉerkon kaj entombigi lin.

Je la mateno post lia forpaso, la najbaroj surprizite trovis, ke la ĉielo estas plena de birdoj. Miloj da birdoj flugis en lian kabanon el diversaj direktoj. La najbaroj iris en la kabanon kaj trovis, ke li jam forlasis la mondon. Ili supozis, ke la birdoj alflugas nur por manĝi lian karnon.

Tiam ili vidis, ke ĉiu el la birdoj alportas peceton da tero en la beko, kaj metas ĝin sur la korpon de Sun Liangsi. Tiamaniere ili esprimis sian elkoran dankon al li.

Miloj da birdoj flugadis tien kaj reen, kaj antaŭ la tagmezo, ili jam enterigis la kabanon kaj faris ĝin tombo por la maljunulo.

La najbaroj estis ege kortuŝitaj de tio. Ekde tiam ili ne plu kaptis la vivestaĵojn.

22. Generalo Maŭ kaj la Testudo

Dum Jin-dinastio (Ĝin) antaŭ 1600 jaroj, estis bonkora konfuziana klerulo nomata Mao Bao (Maŭ Baŭ). Iam antaŭ ol trapasi la kortegan ekzamenon kaj fariĝi registara oficisto, li hazarde vidis fiŝiston iranta al bazaro por vendi testudon. Maŭ Bao aĉetis la testudon, sed anstataŭ manĝi, li ĝin portis al proksima lago kaj liberigis.

Poste, Mao Bao fariĝis potenca generalo. Sed eĉ la plej bonaj generaloj spertis siajn malvenkojn. Lia trupo estis venkita de Shi Jilong (Ŝi Ĝilun) en Zhucheng-urbo (Ĝuĉen), kaj devis forfuĝi por sin savi.

La malamikoj postkuris sufiĉe proksime. Generalo Mao kuregis laŭeble plej rapide kiel la aliaj soldatoj. Li atingis lagbordon, sed tie troviĝis nek boatoj, nek pontoj. Estis nenia rimedo por li transpasi la lagon. Li ne scipovis naĝi, kaj eĉ se li naĝus, liaj kirasoj premus lin al la fundo de la lago.

Rigardante malantaŭen, li trovis, ke la malamikoj baldaŭ kuratingos lin. Li suspiris: "La sorto destinos morton al mi!"

Por ne kaptiĝi de la malamikoj, Generalo Mao decidis sin mortigi. Apenaŭ li pretis tion fari, li rimarkis ion malmergiĝinta kaj naĝanta al li.

Li ne havis tempon por esplori, kio flosas en la lago. La malamikoj pli kaj pli proksimiĝis. Subite en lia kapo eklumis nova ideo: "Se mi mortos ĉi tie, la malamikoj havos mian kadavron. Tio estos granda humiligo al miaj reĝo kaj regno. Estas pli bone por mi dronigi min en la lago, tiel ili ne povos trovi mian korpon." Pensante, li sin ĵetis en la lagon.

Strange, li falis sur ion malmolan, kiu ekmovis al la kontraŭa bordo. Li ekmiris pri tio.

La malamikoj atingis la bordon, ili hurlis, insultis, kaj pafadis sagojn al li, sed li jam troviĝis ekster la atingebla distanco de la sagoj. Ĉiuj sagoj falis en la akvon kaj neniu trafis lin.

Li mallevis la kapon kaj trovis, ke li staras sur granda testudo. La testudo portis lin al la transa bordo. Generalo Mao forlasis la testudon kaj surbordiĝis. La testudo naĝis sur la akvon kaj kapsignis al li. Poste, ĝi mergiĝis kaj fornaĝis. (责任编辑:admin)