世界语版《戒杀护生故事集》(15)
时间:2024-01-20 08:04 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
Dirinte, la bonzo fermis siajn okulojn kaj daŭrigis sian kontempladon. Wang Cheng revenis hejmen kaj instruis al ĉiuj, ke neniu el tiuj, kiuj mortigas vivestaĵojn, povas ĝui pacon, ĉar mortigo kaŭzas mortigon. Se vi manĝas viandon, vi certe respondecas pri mortigado. Tiel, eĉ se vi faras bonajn aferojn, vi ne povas ĝui la veran pacon. Por ĝui pacon, vi devas klopodi por krei pacon anstataŭ kaǔzi suferon. La plej bona metodo por tio estas respekti ĉian vivestaĵon kaj manĝi nur vegetaran manĝaĵon.
32. Ideala Festeno por Naskiĝtago
Avino Xu estis patrino de Imperia-akademiano Xu en la kortego. Ili vivis en Kunshan-gubernio (Kunŝan) dum Ming-dinastio (Min). Avino Xu estis vegetaranino dum sia tuta vivo. Ŝi emis fari bonajn aferojn, kaj helpadis malriĉulojn per sia tuta kapablo. Ŝi faris budhisman praktikon matene kaj vespere, kaj ne forgesis tion eĉ en unu tago. Ŝi estis afabla al siaj infanoj, kaj ĉiuj infanoj estis fidelaj al ŝi. Ili vivis feliĉe kaj harmonie. En 1637, Avino Xu celebris sian sesdekan naskiĝtagon. La sesdeka naskiĝtago estis grava por ĉinoj, sed ŝi ne celebris la feston per kukoj kaj kandeloj. Tri tagojn antaŭ la naskiĝtago, ŝi ordonis siajn infanojn pretigi manĝaĵojn kaj monon por ĉiuj malriĉuloj en la regiono. La malriĉuloj kolektiĝis en ŝian domon je la naskiĝtago, kaj ili ĉiuj estis feliĉaj. La bongusta festeno estis preparita per vegetaraj manĝaĵoj. Ĉiuj manĝis ĝissate. La amikoj kaj parencoj de Avino Xu alvenis celebri la feston. Ĉinoj kutime donis nur monon anstataŭ alian donacon je la naskiĝtago, do Avino Xu ricevis multe da mono pro tio. Ŝi alvenigis sian nepon kaj diris: "Per la mono presu La Lotusan Sutron por ĉiuj amikoj kaj parencoj." En tiu epoko, la libropresado estis tre malfacila, kaj libroj estis rare haveblaj. Por presi libron oni devis gravuri ideogramojn sur lignotabulo, unu sub alia kaj paĝon post paĝo. La Lotusan Sutron oni elpresis post tri jaroj. La sutro estis preta ĵus antaŭ ŝia 63-a naskiĝtago. Ŝi invitis ĉiujn siajn amikojn kaj parencojn al sia naskiĝtaga festeno, kaj ĉi-foje, ŝi donacis La Lotusan Sutron po unu ekzemplero al ili. Avino Xu ĝuis longan vivon. Ŝi restis sana kaj vigloplena je la aĝo de okdek jaroj, kaj ŝi ĉiam havis bonan apetiton. Ĉiuj diris, ke ŝi aspektas ne pli ol sesdek-jara. Ŝiaj gefiloj kaj genepoj diris, ke ili estas tre feliĉaj kaj prosperaj, ĉar ĉiuj el ili estas vegetaranoj, kaj krome, Avino Xu faris tiel multajn bonajn agojn. Ŝi vivis ĝis pli ol naŭdek jaroj kaj forpasis plezure sen ajna malsano. 33. Sorto Ŝanĝebla
Yuan Liuzhuang (Jŭan Liŭĝŭan) estis sperta sorto-divenisto. Li kapablis aŭguri la sorton de homoj laŭ linioj sur la manplatoj kaj formo de la nazo. Iam supera oficisto portis sian fileton al Yuan por informiĝi pri lia futuro. Yuan sciis senprokraste, ke la malgranda knabo mortos post kelkaj jaroj. Li diris tion al la oficisto. La oficisto estis malĝojega. Survoje al la hejmo li renkontis bonzon. La bonzo demandis: "Pro kio vi aspektas tiel malĝoja?" La oficisto respondis, ke li havas malbonan informon pri sia filo. La bonzo pririgardis la knabeton kaj esploris lian sorton. Li proponis al la oficisto: "Nur per merito vi povas savi vian filon. Sed ne estas ĉiam bona ŝanco por tio. Se vi volas akumuli meritojn, la plej bona metodo estas liberigi bestojn. Per tio vi povas savi vian filon." La oficisto faris ĵuron senprokraste, ke li laŭeble liberigos bestojn el danĝero kaj ne plu mortigos ilin. Li laboris diligente dum pluraj jaroj, sed kiam li renkontis la bonzon, la bonzo diris: "Ne sufiĉas. Vi ankoraŭ ne akumulis sufiĉajn meritojn por savi vian filon." La patro laboris des pli diligente por savi pli da bestoj laŭeble. Kiam ajn estis bonŝanco por favori aliajn, ĉu homojn ĉu bestojn, li ĉiam estis la unua por donaci monon kaj tempon. Tiel li savis sennombrajn vivestaĵojn. Atinginte la aĝon destinitan al morto, lia filo vivis plu kaj elkreskis sane. Poste, Yuan Liuzhuang informiĝis pri tio. Ekde tiam, kiam ajn li vidis homon kun malbona sorto, li ĉiam instigis tiun fari bonajn aferojn kaj savi vivestaĵojn. Tiel, multaj homoj destinitaj al morto en mizero, ĝuis longan vivon, kaj tiuj destinitaj al malriĉo, fariĝis riĉuloj.
34. Plilongigi Vivon
Tu Qinwu (Tu Ĉin'u), la estro de Qiantang-gubernio (Ĉjantan) en Zhejiang-provinco (Ĝeĝjan) malsaniĝis. Kuracisto malatente donis al li eraran medicinaĵon, kaj pro tio li preskaŭ perdis sian vivon. Tu Qinwu ekkonsciis, kiel valora kaj efemera estas la homa vivo, li do faris ĵuron: "Mi ĵuras, ke mi dediĉos mian tutan vivon helpi aliajn kaj savi la mondon. La plej grava tasko por mi estas savi ĉiujn vivestaĵojn en la mondo kaj penti pri miaj estintaj pekoj. Krom tio mi pripensos nenion alian." (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《百喻经故事》
- 下一篇:世界语版《佛陀及其弟子的故事》