世界语版《戒杀护生故事集》(34)
时间:2024-01-20 08:04 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
Liaj subuloj sciis bone, ke ilia superulo ŝatas hundaĵon, ili do aĉetis plurajn hundojn por la vespermanĝo. En la sekva tago, ili iris viziti belan taŭisman templon. Kiam ili atingis la templon, taŭisto Cai Yuanying (Caj Jŭanjin) volis haltigi ilin, sed aŭdacis diri nenion al tiel potenca kortega oficisto kiel Zhang Zhendao. Apenaŭ paŝinte en la templon, Zhang ekvidis okulpikan oran lumon. Tio estis ekster lia tolero, kaj tuj svenigis lin. Kiam liaj subuloj suprenlevis lin, li ne nur perdis la parolan kapablon, sed ankaŭ paraliziĝis. Lia tuta korpo estis tiel mola, kvazaŭ sen osto. Kiam ili palpis lian frunton, ili trovis, ke li jam perdis la vivon. La subuloj teruriĝis de tio. Ili demandis la taŭiston pri la kaŭzo. La taŭisto respondis: "La dio adorata ĉi tie estas tre potenca. Li ŝatas hundojn, tial la frandemuloj de hundaĵo tute ne aŭdacas veni. Ili ne aŭdacas kontraŭstari tiel potencan dion aŭ profani la templon." "Mi volis haltigi Lian Honoran Moŝton, sed li estis tiel potenca kaj altranga, ke mi aŭdacis diri neniom. Lia alveno ja signifas, ke li estis destinita al morto." Ektimis la subuloj de Zhang. Ili demandis: "Sed pro kio lia korpo fariĝis tiel mola?" La taŭisto respondis: "Tia afero kutime okazas. Ĉiuj ostoj en lia korpo estis dispecigitaj pro la skurĝado de la Dio."
73. Venĝo de Mortinta Hundo
Ĉinaj kamparanoj plugas kampojn per bovoj, do plejparto de ĉinoj ne manĝas bovaĵon pro dankemo al la fidelaj brutoj. Sed multaj ĉinoj rigardas hundojn kiel porkojn. Do iuj ĉinaj buĉistoj speciale buĉas hundojn. Iu buĉisto de hundoj vivis en Nanxiang-vilaĝo (Nanŝjan) de Jiaxing-gubernio (Jiaŝjin), proksima al Ŝanhajo. Li nomiĝis Cai Liu (Caj Liŭ). Hundaĵo estis precipe populara en vintro, ĉar oni opiniis, ke hundaĵo varmigas homan korpon. Je la alproksimiĝo de la novjara festo, Cai ridis kiam li akrigis siajn tranĉilojn kaj pripensis, kiom li povos enspezi. Cai buĉis hundojn de longaj jaroj, do li havis lertan rutinon. Li tranĉis hundon je la gorĝo kaj tuj ĵetis ĝin en urnon de varma akvo. Kiam ĝi estis tute trempita, li senhaŭtigis ĝin tre facile. Li ĉiam tiel agis. Lerteco donis efikon. Sed la aferoj iris malsame ĉifoje. Tuj kiam li metis la hundon en la urnon, liaj okuloj ekŝvelis, dum liaj oreloj zumis kaj lia koro bategis. Li antaŭsentis misfortunon. Ĝuste tiam, la hundo reviviĝis. Per sia tuta forto, ĝi sin ĵetis el la urno, rekte al Cai! La antaŭsento de Cai pruviĝis. Apenaŭ li vidis la hundon kaj sin tiris malantaŭen, la hundo jam kaptis lin per la dentoj. Li provis forpuŝi ĝin per ambaŭ manoj, sed ĝi jam firme tenis lian brakon per akraj dentoj. Cai vekriis pro doloro. Liaj najbaroj alvenis por helpi lin. Ili provis malfermigi la hundan faŭkon per diversaj metodoj, sed malsukcesis. "Kiu imagis, ke hundo kun gorĝo tranĉita ankoraŭ havas tiel grandan forton!" iu el la najbaroj diris mirigite. "Ne estas tempo por diskuti. Trenu ĝin for de mi, mi petas!" Cai sin rulis tien kaj reen sur la planko, klopodante sin liberigi de la hundo, sed ĝi tenis lin firme kvazaŭ gluita al lia brako. Li larmis kaj liaj pantalonoj malsekiĝis pro la doloro, sed la hundo ankoraŭ ne forlasis lin. La doloro des pli fortiĝis, kaj li ne plu kapablis elteni la suferon. La najbaroj vidis senhelpe, ke lia vizaĝo pli kaj pli paliĝas. "Ka!" ili aŭdis klakon el lia gorĝo. Li perdis sian vivon. Samtempe la hundo forlasis lin kaj ankaŭ mortis. Ekde tiam, neniu en la regiono aŭdacis manĝi hundaĵon plue.
74. Hundiĝo
Fengjing (Fenĝin) estis vilaĝo malgranda sed tre bela. Tie plejparte de la homoj estis simplaj kamparanoj. Kun honesteco kaj diligenteco, ili vivis harmonie kaj ĝuis la pacan vivon. Tamen estis malica viro en la vilaĝo. Oni nomis lin Shen (Ŝen) la Dua, ĉar li estis la dua filo de sia familio. Li havis malgrandan vendejon, kaj la komerco iris tiel bone, ke li akumulis grandan sumon iom post iom. Shen ŝatis drinki alkoholaĵon kaj manĝi hundaĵon. Kiam ajn li trovis ŝancon, li ĉiam aĉetis alkoholaĵon kaj kuiris hundaĵon por ĝui. Li kutime diris al aliaj: "Hundaĵo odoras bone kaj gustas spice! Nenio estas pli bona ol ĝuo de alkoholaĵo kaj hundaĵo!" Li ofte invitis amikojn al festenoj, do dum kelkaj jaroj, li buĉis multajn hundojn. (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《百喻经故事》
- 下一篇:世界语版《佛陀及其弟子的故事》