世界语版《戒杀护生故事集》(35)
时间:2024-01-20 08:04 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
En la jaro 1756, Shen eksentis malfortecon. Iutage, li subite genuiĝis senforte, kaj oni tuj portis lin en lian liton. Eĉ kuracistoj ne sciis, pro kio li malsanas. Lia edzino prizorgis lin fidele, precipe kiam li eksuferis pro perioda sveno. En profunda nokto, Shen kutime turniĝadis pro la sufero, sed la edzino povis fari nenion kontraŭ tio. Subite ŝi aŭdis, ke li murmuras. Ŝi kliniĝis al li por aŭskulti atente, kaj ŝia sango preskaŭ fridiĝis kiam ŝi aŭdis la vortojn: "Alia nigra hundo! Vere feroca!" "Hundo kun makuloj atakas min!" "Hundoj, du, tri, kvar... mi ne povas kalkuli ilin ĉiujn. Forpelu ilin de mi. Bonvolu, bonvolu forpeli ilin!" Poste li kriegis tiel laŭte, ke li vekis ĉiujn en la domo: "Helpu! Helpu! Savu min!" Ĉiuj aŭdis lin, tamen ili neniel povis vidi la tiel nomatajn hundojn. Ili vidis nur, ke Shen baraktas kaj sin turnas en la lito kun terura esprimo en la okuloj. "Eble li freneziĝis," diris liaj parencoj malĝoje skuante la kapon. Ekde tiam, Shen rampis per la kvar membroj kaj bojis kiel hundo ĝis morto.
Antaŭ onia morto kutime estas signo, kie tiu renaskiĝos poste. Homo renaskiĝonta en la ĉielo mortas pace kaj eĉ feliĉe. Homo renaskiĝonta en la infero ankaŭ scias pri sia destino. la sufero de Shen la Dua komenciĝis tuj antaŭ la morto ege malfeliĉa. Li certe fariĝos hundo en sia sekvonta vivo. Eble ankaŭ li finos sian vivon kuirata en kaldrono.
75. Lerta Pafisto
Li Fucai (Li Fucai) en Baoshan (Baŭŝan), Jiangsu-provinco (Ĝjansu) estis malalta. Li havis larĝan frunton, hokan nazon, grandajn okulojn kaj maldensajn harojn. La okuloj neniam rigardis rekte antaŭen kaj la malsupren kurbiĝinta buŝo neniam kovris la malebenajn dentojn. Li estis ne nur voluptema kaj malica, sed ankaŭ la plej kruela viro en la regiono. Li havis riĉan familion kaj vivis apud rivero. Por sin protekti kontraŭ inundoj kaj humideco el la rivero, oni plantis dikajn bambuojn ĉirkaŭ sia domo. Birdoj estis allogitaj de la bambuoj kaj faris siajn nestojn inter la folioj. Tiam oni jam enkondukis pafilojn en Ĉinion el la Okcidento. Kiam li estis ankoraŭ knabeto, li jam lertis en pafado. Li tre ŝatis la bambuan boskon ĉirkaŭ la domo, ĉar tio provizis lin per tre multaj celoj por pafi. "Mi trafis alian!" li kriis ĝojplene. Apenaŭ alia nesto falis, li kriegis frapante la manojn. Kiam li plenkreskiĝis, pafado estis lia preferata aktivado. En la aĝo de 50 jaroj, li ankoraŭ dronis en amuziĝo de pafado. Sennombraj birdoj mortis mizere antaŭ lia paftubo. Iumatene liaj familianoj trovis lin saltanta antaŭ la fenestro, kvazaŭ laŭ stilo de stranga danco, senĉese movante ambaŭ manojn ĉe la kapo. Li kriis plorante: "Ne beku min! Ne plu beku min!" Li provis protekti jen la kolon, jen la ŝultrojn, jen la mandorsojn, jen la krurojn, jen la dorson, kaj li eĉ malleviĝis por protekti la maleolojn. La tutan tempon li saltadis kvazaŭ formiko en varma kaldrono. "Ne beku min! Ne beku min!" Li senĉese vekriis. Sed neniu povis vidi, kio bekas lin. Poste li komencis krii: "Birdoj! Birdoj! Birdoj!" Lia mieno esprimis timon kiel tiun de muso antaŭ kato. Sed neniu el lia familio povis vidi la birdojn. "Mi mortos!" li kriegis. Liaj brakoj kaj kruroj spasmis malgraŭ la klopodado de liaj filoj por rektigi ilin. Li senĉese movis la kolon kvazaŭ birdego fluganta tra la ĉielo. Liaj familianoj kapablis fari nenion ol ploregi, rigardante la spertan pafiston ruliĝantan kaj tordiĝantan pro la turmentiĝo. 76. Kvar Ĝemelaj Hundidoj
Iam estis maljunulo nomata Zhu Ping (Ĝu Pin). Li estis ĉiam bonkora, kaj precipe ŝatis bestojn. Iutage, li eliris por viziti parencon. Kiam li alvenis tien, li vidis, ke la parenco eltrenis kvar hundidojn. "Kion vi faras kontraŭ ili?" demandis Zhu Ping. "Mi enterigos ilin. Nia hundino samtempe naskis kvar idojn. Laŭ onidiro, hundida kvarĝemeleco kaǔzos fatalaĵon. Mi do mortigos ilin." "Ĉu vi bonvolas doni ilin al mi?" "Forportu ilin, se vi volas." Tiel Zhu Ping fariĝis la mastro de la kvar hundidoj viglaj kaj amindaj. Li prizorgis ilin atenteme kaj ofte ludis kun ili. Post nelonge, ili jam fariĝis hundoj sanaj kaj fortaj. Iun vesperon, kiam Zhu Ping sidis en ĉambro, li aŭdis siblon el herboj ekstere. La sono pli kaj pli laŭtiĝis kaj ankaŭ pli kaj pli proksimiĝis. Komence ĝi similis flustron, sed poste ventegon hurlantan tra la valo. Elirinte, Zhu Ping vidis grandan serpenton ĉe la pordo. Ĝia korpo estis tiel dika kiel rado de ĉaro. Ĝi rigardis ĉirkaŭen sovaĝe per grandaj kaj timigaj okuloj. Ĝia brile ruĝa lango etendiĝis kaj tordiĝis. (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《百喻经故事》
- 下一篇:世界语版《佛陀及其弟子的故事》