乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 佛学世界语读物

世界语版《戒杀护生故事集》(3)

Iutage lia amiko donacis al li plurajn vivajn fiŝojn. El ili oni povus fari bongustan manĝaĵon. Zi Chan akceptis la donacon ĝojplene kun granda dankemo. Poste li alvenigis la servistinon.

"Portu la fiŝojn kaj liberigu ilin en la fiŝ-lageton en la korto."

La servistino diris: "Honora Mastro, la fiŝoj estas vere raraj. Se vi metus ilin en la fiŝ-lageton, la fiŝviando fariĝos malmola kaj ankaŭ malpli bongusta, ĉar la lageto estas ne tiel klara kiel la rojo. Ni devus kuiri ilin senprokraste!"

Zi Chan ridetis kaj respondis: "Mi estas la mastro, do obeu min. Kiel mi povus mortigi la fiŝojn tiel kompatindajn kaj senkulpajn pro ilia bongusteco? Mi ne povas toleri tion."

La servistino do obeis la ordonon. Post kiam ŝi metis la fiŝojn en la lageton, ŝi diris al ili: "Vi estas vere bonsortaj. Se vi estus donacitaj al aliulo anstataŭ al mia mastro, nun vi jam estus kuirataj en la kaldrono."

5. Jadbastona Supo

En Wenzhou-urbo (Ŭenĝoŭ), Zhejiang-provinco (Ĝeĝjan) estis knabo nomata Xiao Zhen (Ŝjaŭ Ĝen). Iunokte li sonĝis, ke dio en ora kostumo venis al li kaj diris: "Vi nur povos vivi ĝis dek ok jaroj, knabeto." Li eksentis timon post vekiĝo. Li malĝojis, ke li devos morti tiel juna.

La patro de Xiao Zhen estis registara oficisto. Pro sia honesteco, li estis promociita kaj sendita al Sichuan-provinco (Siĉuan) malproksime de sia hejmloko. Xiao Zhen ne volis forlasi la hejmon, ĉar li sciis bone, ke li ne povos vivi longe. La patro sciis nenion pri lia sonĝo kaj insistis, ke li iru kune.

Je la tago post kiam la patro venis al sia posteno, la lokaj oficistoj festenis por bonvenigi lin, kaj ankaŭ Xiao Zhen estis invitita. Kiel kutime, en la speciala festeno post tri pladoj sekvis la ĉefa manĝaĵo nomata "jadbastona supo".

La metodo por fari la jadbastonan supon estis tre kruela. Oni ĝisruĝe ardigis feran bastonon kaj penetrigis ĝin en mamon de bovino por ke la lakto koaguliĝu al ĝi. Kiam oni eltiris la bastonon, ĝi vidiĝis kiel blanka jado. Iuj opiniis, ke la supo el la koaguliĝinta lakto estas tre bongusta.

Dum Xiao Zhen atendis la festenon, li hazarde iris en la kuirejon. Tie li vidis bovinon ŝnure ligitan al kolono kaj feran bastonon ardigatan en brulanta forno. Li demandis pri tio al kuiristo, kaj la kuiristo respondis, kion ili faros. Informiĝinte pri tio, Xiao Zhen hastis al sia patro kaj petis, ke li haltigu ilin. Li diris: "Oni penetrigos ruĝe ardigitan bastonon en mamon de bovino por fari bongustan manĝaĵon, tamen, kiel dolore suferos la bovino. Paĉjo, bonvolu haltigi ilin. Ne lasu ilin fari tiel teruran manĝaĵon!"

Lia patro estis bonkorulo, do li senprokraste ordonis ilin ŝanĝi la menuon kaj liberigi la bovinon. Post pluraj noktoj la dio en ora kostumo denove venis en la sonĝon de Xiao Zhen. Ĉifoje li diris kun ĝojo: "Knabeto, vi faris bonan aferon kaj ne plu mortos juna. Kaj krome, vi sukcesos en la kortega ekzameno kaj fariĝos unu el la plej altaj oficistoj en Ĉinio. Tio estos la rezulto de via bona konduto."

Xiao Zhen plenkreskiĝis kaj vere gajnis altegan pozicion en la kortego, kaj krome li vivis ĝis pli ol naŭdek jaroj.

6. Dankema Cervo

Klara rojo fluis preter la domo sidanta inter belaj floroj en verda arbaro.

La suno brilis en la blua ĉielo. Malgranda knabo sin amuzis en la korto de la domo. Subite cervo entrudiĝis en la korton. Ĝi hokis la knabeton je la vestaĵo per korno kaj portis lin eksteren. La timigita knabeto ekploregis plengorĝe. Aŭdinte tion, lia patrino elkuris kaj vidis, ke cervo kuras al la montaro portante ŝian infanon.

La terurita patrino tuj postkuris la cervon per sia tuta forto. Baldaŭ ŝi trovis, ke la knabeto sidas sekure en la herbejo. Kiam li vidis la patrinon, li ekridis kaj etendis la brakojn al ŝi. La patrino ĉirkaŭprenis lin en la sinon kaj eklarmis de ĝojo.

Ŝi hastis hejmen kun sia karuleto. Sed atinginte la domon, ŝi haltis stupore antaŭ la vidaĵo. Apenaŭ ŝi elkuris por atingi la cervon kaj infanon, falis arbego malantaŭ la domo kaj detruis ĝin. Ĉiuj muroj kaj tegoloj de la domo dispeciĝis pro la arbego. La hundo kaj kokinoj en la domo mortis pro la katastrofo. Se ŝi restus en la domo kune kun sia infano, ili certe...

Tiam la patrino ekmemoris okazaĵon de la pasinta jaro. Iutage cervo subite entrudiĝis en ŝian domon por sin savi de ĉasisto. Ŝi sentis kompaton al la kompatinda animalo, kaj tuj kaŝis ĝin per eluzitaj kostumoj. Kiam la ĉasisto enkuris, li ne sukcesis trovi la cervon, kaj opiniis, ke ĝi jam elkuris tra la posta pordo. Do li hastis eksteren por daŭrigi la serĉadon. Kiam la ĉasisto estis malproksima de la domo, ŝi ellasis la cervon, por ke ĝi reiru en la arbaron. (责任编辑:admin)