世界语版《戒杀护生故事集》(17)
时间:2024-01-20 08:04 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
La dio diris al li: "Wang Dalin, nun estas la tempo antaŭe destinita por via morto. Sed vi savis tiel multajn vivojn, ke vi savis ankaŭ vin mem. Vi ne mortos je la nuna tempo." Wang malfermis la okulojn eksteratende. "Mi ankoraŭ vivas!" li diris al la familianoj. Poste, li ellitiĝis kaj tute resaniĝis. Li vivis ĝis la aĝo de 97 jaroj. Liaj filoj, nepoj, pranepoj kaj prapranepoj vivis kune kun li en granda feliĉo kaj profunda harmonio. Wang estis tiel fortuna pro tio, ke li havis bonan koron kaj opiniis ĉiujn vivojn same valoraj.
37. Malfeliĉa Rakonto
Nun mi rakontu al vi malfeliĉan historion. Antaŭ longa tempo estis kortega oficisto. Li plej ŝatis manĝi anserajn piedojn kaj kapran koron. Kiam li volis manĝi anserajn piedojn, li ordonis al kuiristo ligi anseron sur fera poto super brulanta fajro. Kiam la fajro varmigis la poton, la ansero baraktis kaj kriis, sed tio ne povis moligi la ŝtonan koron de la oficisto. La anseraj piedoj ŝvelis de la bruligo, kaj ĝia sango akumuliĝis en la piedojn kiam ĝi mortis de sufero. Kiel kruele la oficisto preparis sian manĝaĵon. Poste, la oficisto ordonis ligi kapron al arbo. Lia kuiristo senfeligis ĝin viva ĉe la ripoj, etendis la manon en ĝian korpon kaj eltiris ĝiajn koron kaj hepaton. Ili kuiris kaprajn koron kaj hepaton kaj alportis vinon. La mizera kapro blekis dolore ĝis la morto. La oficisto mortigis multajn anserojn kaj kaprojn en tiel bruta maniero. Iutage, klerulo admonis lin ŝanĝi la malbonan konduton kaj ne plu mortigi senkulpajn bestojn. Anstataŭ akcepti la admonon, la oficisto insultis lin kolere per diversaj fivortoj. "Vi mortos de gangreno," dirinte, la klerulo foriris. La oficisto blasfemis des pli furioze. Sed post nelonge, li suferis de gangreno tra la tuta korpo. Ĉiutage li suferis dolore. Multaj famaj kuracistoj provis laŭ sia kapablo, sed neniu povis lin resanigi. Li mortis post nelonge, kaj lia korpo odoris tiel haladze, ke neniu volis proksimiĝi.
38. Terura Morto
En 1732 viro nomata Wei (Ŭej) vivis en Wuxing-urbo (Uŝjin). Li havis pafilon kaj pafis centojn da birdoj por vendi aŭ manĝi kun vino. Wei ankaŭ ŝatis kapti angilojn, ranojn kaj testudojn. Iam li eĉ metis venenon en lagon por mortigi fiŝojn. Krom tio, li ankaŭ renversis nestojn kaj forprenis birdajn ovojn. Liaj amikoj admonis lin: "Maljuna Wei, vi devas ĉesigi la mortigadon. Vi povas terkulturi aŭ fari alian laboron." Maljuna Wei neniam akceptis ilian admonon. Anstataŭe, li kutime diris al ili, ke ili zorgu nur pri sia propra afero. Maljuna Wei sin ŝarĝis per granda sanga ŝuldo dum longaj jaroj. Poste, li suferis de furunkoj tra la tuta korpo. Iuj furunkoj estis tiel grandaj kiel pigaj ovoj, kaj ĉiu furunko havis malmolan peceton tiel grandan kiel kuglo en la centro. Lia tuta korpo estis plena de puso. Tio dolorigis lin tiel, ke li vekriiis kiel diablo torturata en la infero. Wei mortis de sufero finfine post kelkaj tagoj. Lia familio aĉetis ĉerkon por li. Kiam ili okupiĝis pri la funebro, ili aŭdis strangan sonon. Ili rigardis kaj vidis, ke centoj da bestoj entrudiĝis en ilian domon. Ili stuporiĝis de tio. Ili vidis mirigite, ke la birdoj, kaproj, testudoj, kaj ranoj svarmas en la ĉambron de lia kadavro. Antaŭ ilia reago ĉiuj bestoj sturmis al la korpo de Maljuna Wei kaj ĝin mordis, ŝiris, gratis, batis, ungis kaj bekis. Iuj el la bestoj eĉ tretis la kadavron per la piedoj, dum la aliaj frapis ĝin per la kapo. Vere timiga kaj nekredebla vidaĵo! Lia familio sciis, ke tio estas rezulto de liaj fiagoj. Momenton poste, nenio restis en la kadavro de Maljuna Wei krom la ostoj.
39. Terura Festeno
Iam estis oficisto. Li ĵuris neniam mortigi vivestaĵojn, sed lia edzino estis malica kaj frandema. Ĉiutage ŝi mortigis plurajn bestojn por bongusta plado. Ŝia edzo neniam manĝis viandon el mortigitaj bestoj. Iutage ŝi ordonis pretigi abundan festenon por celebri ŝian naskiĝtagon. Vekriis malĝoje ĉiuj porkoj, ŝafoj, kokinoj, kaj anasoj, ĉar ili sciis, ke venos ilia fino. Vidinte tion, la oficisto sentis grandan bedaŭron. Li admonis sian edzinon: "Morgaŭ estos via naskiĝtago, sed ĉiuj ĉi bestoj mortos pro tio. Kompatu ilin kaj ne faru malbonan aferon." Tio flamigis ŝin. Ŝi insultis: "Ĉu vi volas, ke mi fariĝu stulta budhano kaj ĵuru ne plu mortigi bestojn? Se ĉiuj tion farus, post pluraj jaroj ĉie estus plene de bestoj. Mi ne agos laŭ via volaĉo. " Ŝi atendis la festenon ĝojplene en la sekva tago. Kiam oni eltiris la unuan porkon kaj pikis ĝin per tranĉilo, ŝia animo iris en ĝian korpon. Ŝi sentis sian korpon pikata kaj dispecigata. (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《百喻经故事》
- 下一篇:世界语版《佛陀及其弟子的故事》