世界语版《戒杀护生故事集》(45)
时间:2024-01-20 08:04 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
"Ni atingis grandan monaĥejon. Ĝi estas tre majesta! Mi neniam vidis tiel majestan monaĥejon. Mi tute ne kapablas trovi taŭgajn vortojn por priskribi ĝian majestecon. Kiam ni eniris, jam estis multaj homoj aŭskultantaj sutrojn. En la antaŭa halo oni predikis La Diamantan Sutron, kaj en la posta halo oni predikis La Dankeman Sutron." "Ni iris aŭskulti la Dankeman Sutron. Kiam la majstro finis la predikadon, li atentigis, ke ni neniam mortigu vivestaĵojn, precipe por manĝi. Tiel ni povos gajni grandan meriton al niaj gepatroj kaj ankaŭ povos kompensi nian propran malbonan karmon." "Li ankaŭ diris, ke vegetaranoj povas koncentri sian menson multe pli facile, kaj povas sin teni al sia principo pli bone ol tiuj, kiuj manĝas viandon." "Poste, Majstro Daguang kondukis min al alia loko. Vere timige! La unua objekto, kiun mi vidis, estis lageto de sango." "Tiam mi vidis, ke ploras kaj ĝemas virino kuŝanta en la sanga lageto. Ŝia korpo estis kovrita de helikoj kaj lumbrikoj. Mi opiniis, ke ili manĝas ŝian karnon." "'Kio estas tio?' mi demandis." "Majstro Daguang eksplikis: 'Vi estas vegetarano kaj faris multajn bonojn, do via nuna patrino estis jam savita. Sed tiu ĉi estis via patrino de unu el viaj antaŭaj vivoj. Ŝi kutime manĝis anasojn. Jen la rezulto de tio. Vi povas savi ankaŭ ŝin. Ĉantu La Grandan Kompateman Mantron kaj La Purlandan Mantron, kaj poste ŝi estos savita el la suferego." "Fine, Majstro Daguang kondukis min hejmen. Mi tute ne imagis, ke mi dormis tiel longe." Gu komencis reciti la Grandan Kompateman Mantron de Bodisatvo Avalokiteŝvaro kaj La Purlandan Mantron de Budho Amitabo. Se vi volas lerni ilin, petu budhisman monaĥon aŭ monaĥinon por instrui vin. La Granda Kompatema Mantro estas sufiĉe longa, sed La Purlanda Mantro estas multe pli mallonga. Se ambaŭ mantroj estas ankoraŭ tro longaj por vi, aŭ se vi trovas neniun por instrui vin, nur recitu la nomon de Avalokiteŝvaro aŭ Amitabo. Tio estas same bona kaj efika. Estos des pli bone, se vi povos fariĝi pura vegetarano same kiel sinjoro Gu.
94. Reviviĝo el Morto
En malhela lamplumo, malsanulo tordiĝis kaj turniĝis en pura lito. Li ĝemis kaj ambaŭmane premis la maldekstran parton de sia ventro: "Dolore! Dolorege!" Liaj familianoj aŭdis lian ĝemon kaj murmuron, tamen ili ne povis distingi klare, kion li diras. La malsanulo subite trovis, ke li forlasis la liton. Anstataŭ piediri, li kvazaŭ ŝvebis alten en la ĉielon. Li ne sciis, kio levas lin, tamen li leviĝis tiel alten ke li eĉ sentis teruron. Post nelonge li atingis palacon malluman kaj humidan. La palacaj gardistoj aspektis kiel demonoj. Kiam ili vidis lian alvenon, ili alpaŝis kaj puŝis lin en la palacon. Nur tiam li eksciis, ke li estas en la juĝejo de la alia mondo. Li vidis potenculon kun krono sur la kapo. La majesteco de la potenculo povis veki timon de ĉiuj homoj. Ĉe la potenculo sidis juĝisto. La potenculo ekparolis. Lia voĉo sonis kiel tondro ruliĝanta de la montdeklivo: "Ĉu vi scias, ke jam venis la tempo por via fino? Vi ankaŭ scias, ke via avo mortis pro la sama liena malsano, ĉu ne?" La malsanulo ne povis vorti pro timo. "Meng Zhaoxiang (Men Ĝaŭŝjan)!" Aŭdinte sian nomon, la malsanulo ektremis. "Kiam via avo vivis, li mortigis multajn vivestaĵojn kaj pro tio li havigis al si malbonan destinon. Vi iam faris iom da bonfaro, do ni kredas, ke vi povos fari kompenson kontraǔ viaj antaŭaj malbonaj agoj. Ni donu al vi ŝancon por tio." "Ni plilongigos vian vivon je kelkaj jaroj por vidi, kiel vi kondutos. Memoru miajn vortojn. Mortigu neniom plue, por ke vi ne estu mortigita. Lasu la vivestaĵojn liberaj, kiel ni lasos vin libera hodiaŭ." "Diru al aliaj, kion vi vidas ĉi tie, por ke ili sciu pri la kosto de krimo, kiun kaŭzis ilia mortigado, kaj ankaŭ por ke ili kompensu sian krimon. Tiel vi povos likvidi la antaŭan malbonan destinon. Ĉu vi komprenas bone?" Meng povis fari nenion alian ol kapjesi senpense. Li kvazaŭ denove ŝvebis en la nubon, kaj iom post iom sin trovis en la lito kun siaj familianoj ĉirkaŭe. Lia lieno ne plu doloris al li. Liaj familianoj surpriziĝis kiam ili vidis, ke li ellitiĝas kaj iras rekte al la statuo de Budho. Tie li ĵuris, ke li ne plu mortigos vivestaĵojn. Li kondutis vere bone laŭ sia promeso. Li verkis pri la okazaĵo, presis broŝurojn kaj donacis al ĉiuj por legi. Lia vivo ne finiĝis tiam. Li vivis pli longe. En maljuna aĝo, li eĉ fariĝis fama oficisto.
(责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《百喻经故事》
- 下一篇:世界语版《佛陀及其弟子的故事》