世界语版《戒杀护生故事集》(23)
时间:2024-01-20 08:04 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
"Mi volus aĉeti la angilojn kaj meti ilin en grandan riveron, kie ili havos pli da spaco por naĝi. Tiu rivero fluas al Yangzi-rivero, do ili havos tiom da spaco, kiom ili bezonas. Ili estos liberaj dum la resta tempo en sia vivo. Kiel vi opinias pri tio?" proponis Tao Shiliang. Zhang Zhiting respondis: "Bona ideo! Mi vin helpu." "Sed mi ne havas multan monon. Ni klopodu, ke pli da homoj partoprenu en la aktivado, tiel ni povos liberigi pli multe da angiloj." "Bonege! Mi agos laŭeble," respondis Zhang. Zhang havis unu taelon da arĝento. Do li donacis ĉiom. Poste, li iris al la bonkoraj konatuloj por ties helpo. Ili entute kolektis ok taelojn da arĝento por la aktivado. Tao kaj Zhang estis tre ĝojaj. Ili dungis laborantojn kaj faris aranĝon kun la bonzoj en la templo. Ili portis milojn da angiloj el la lageto al la rivero kaj liberigis ilin. Poste, ili forgesis ĉion pri la angiloj, sed iunokte en aŭtuno, Tao havis strangan sonĝon. Li sonĝis, ke dio alvenis kaj informis lin serioze: "Ambaŭ vi fariĝos kleruloj. Sed antaŭe vi destinis malsukcesi en la kortega ekzameno. Sciu, ke vi gajnis grandan meriton ĉar vi liberigis milojn da fiŝoj kaj helpis ilin reveni en la naturan liberecon. Vi jam havas sufiĉan meriton por trapasi la kortegan ekzamenon. Mi venas speciale gratuli vin pro via estonta fortuno." Vekiĝinte, Tao iris al Zhang kaj informis lin pri la sonĝo. "Strange!" respondis Zhang, "Ankaŭ mi havis la saman sonĝon en la pasinta nokto." Vere, kiam Tao Shiliang kaj Zhang Zhiting partoprenis en la kortega ekzameno tiujare, ambaŭ sukcesis. Ili fariĝis gravaj kortegaj oficistoj. Ili ĉiam memoris, ke ilia fortuno venis de ilia favoro al la fiŝoj.
53. Sinjorino Kun
La historio okazis dum la lasta regperiodo de Imperiestro Qianlong (Ĉjanlun), je la fino de la dek-oka jarcento. La homoj en la regiono Runzhou (Runĝoŭ) estis tre malicaj. Ili nature ŝatis mortigi bestojn. Kruelaj estis ne nur la viroj kaj knaboj, sed ankaŭ la maljunuloj, virinoj kaj eĉ knabinoj. Tie ne estis multaj knabinoj, ĉar oni preferis knabojn. Naskinte knabinon, ili tuj dronigis ŝin por havi knabon. Ili eĉ ne skrupulis mortigi siajn proprajn bebojn, do vi povas imagi, kiel ili kondutis kontraŭ la bestoj. Ili kutime instruis siajn infanojn kolekti helikojn por vendi aŭ manĝi. La infanoj kolektadis helikojn, pektenojn kaj ranojn. Ili eĉ scipovis mortigi bestojn per tranĉilo. Se la gepatroj trovis, ke ilia infano torturas bestojn, ili kutime ridis kaj laŭdis fiere: "Kian inteligentan infanon ni havas!" La infanoj estis edukataj tiamaniere, do ili opiniis nature, ke estas bona konduto mortigi bestojn. Kiam ili elkreskis, ili mortigis ĉiujn kaptitajn bestojn. Sed vi ne rajtas aserti, ke ĉiuj en Runzhou estis ĝisoste malbonaj. Tie estis bonkora maljunulino nomata Kun. Ŝi estis la ununura, kiu sciis bonon kaj evitis mortigon. Fakte, ŝi kutime savis la helikojn, kiuj rampis malproksimen forlasinte akvon. Ŝi ankaŭ savis multajn formikojn el danĝero de ies piedpremo. Ĉiuj najbaroj ridis je ŝia konduto kaj diris, ke ŝi estas freneza. Iun nokton, fiŝisto sonĝis, ke du viroj en nigra oficista kostumo alprenis libron de la riverbordo. "Kia libro ĝi estas?" demandis la fiŝisto. "Registroj pri ĉies kondutoj bonaj kaj malbonaj. Estas multaj vortoj pri viaj fikondutoj, kaŭzitaj de via mortigado. Do estu singarda kontraŭ tio." La fiŝisto ne multe pensis pri la sonĝo, ĉar ili kutimis mortigi vivestaĵojn. Post kvin tagoj, la tuta urbo de Runzhou dronis en subita inundo. Plejparte da homoj perdis sian vivon antaŭ ol ekkrii por helpo. Sinjorinon Kun ne trafis la katastrofo. En la tago antaŭ la inundo, ŝia plej juna nepo suferis de malario. Ŝi kondukis lin en la montaran templon por oferi incenson kaj preĝi al la bodisatvoj resanigi lin. Plurajn tagojn poste, post la resaniĝo de la nepo, ili forlasis la templon. Kiam ili atingis la hejmon, ili vidis, ke jam detruiĝis la tuta regiono. Mortis ĉiuj homoj.
54. Semado kaj Rikolto
Wu Lin (U Lin) estis la plej riĉa ĉirkaŭe. Li havis sufiĉan monon por elspezi, do li vivis malŝpareme. Ankaǔ lia filo estis tre ĝuema. Kia patro, tia filo! La filo speciale ŝatis manĝi novajn kaj eksterordinarajn manĝaĵojn. Iam, kiam la familio Wu okazigis festenon, kuiristo aĉetis grandan testudon en la bazaro. (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《百喻经故事》
- 下一篇:世界语版《佛陀及其弟子的故事》