La monaĥo surpriziĝis kiam li vidis la ĉielulon esprimantan sian respekton al li, la mortulo. Li do demandis pri la kaŭzo. Kiam li trovis, ke tiu iam estis lia malgranda aŭskultanto, li ĝojis pro tio. Li donis al sia aŭskultanto donacon plej bonan — donacon de saĝo. Li instruis la ĉielulon pri la vero de la universo, alivorte, pri tio, kion ni nomas Budha Darmo. La ĉielulo ĝojegis pro tiel bona donaco. Pro la nova saĝo, li progresis rapide kaj reiris al la ĉielo por daŭrigi sian lernadon. Postskribo Ni esperas, ke vi jam ĝuis la rakontojn en la libro. Iuj el ili estas vere antikvaj — Cheng Tang (Ĉen Tan) en la tria rakonto vivis pli ol trimil jarojn antaŭe. Vi jam legis pri la lokoj, kiujn vi neniam aŭdis, kaj pri la ideoj, kiujn vi neniam havis antaŭe. Eble vi pensis: "Ĉu vere troviĝas Draka Imperiestro en la mondo?" Multaj el tiaj rakontoj estas konataj al ĉinoj, sed ŝajnas tre fremdaj al vi. Eble vi iam savis birdon falintan el sia nesto. Leginte la libron, vi pensus: "Pro kio mi ankoraŭ ne ricevas la rekompencon?" Sciu, ke la rekompencoj gajnitaj de la bonkoraj homoj en la libro estis gravaj aferoj en la homa vivo: saĝo, scio, bonfarto kaj feliĉo. Estas ne eble por vi trovi oran minejon pro la insekto, kiun vi ne piedpremis. Vi devas pensi laŭ la maniero pri kiu temas sube. La rakontoj legitaj de vi ankoraŭ ne estis rakontitaj en Esperanto antaŭe. La okcidentanoj tute ne havas tian ideon. Legi tiun ĉi libron estas rara bonŝanco por vi, unu el miliardoj da homoj en la mondo. Tio estas bonega ŝanco, kaj eble estas la rekompenco por via bona konduto. Do bone ĝuu la raran bonŝancon! Eble vi neniam savis vivestaĵojn el danĝero. Do vi volus scii: "Kion mi faru por savi vivestaĵojn?" Unue, vi devas scii, ke vi ne rajtas mortigi vivestaĵojn. Fiŝado kaj ĉasado estas teruraj hobioj, kaj tio kaŭzas katastrofojn al vi kaj viaj karuloj. Ne mortigu vivestaĵojn por amuziĝi. Ankaŭ ne mortigu vivestaĵojn por manĝi. Nature la homoj estas vegetaraj manĝuloj. La plej terura mortiganto al homoj en Usono estas kora malsano. La usona Instituto de Koro, Sango kaj Pulmo trovis, ke en 1989 usonanoj elspezis 151 miliardojn da dolaroj por kuraci korajn malsanojn. Oni jam pruvis la medicinan fakton, ke manĝi viandon kaŭzas korajn malsanojn. La Usona Ĝenerala Kirurgo raportis, ke 68% de malsanoj en la lando rekte rilatas al la dietoj. El ĉiu sep dolaroj elspezitaj en Usono, oni elspezis unu dolaron por kuracado. Ho! Tio estas granda sumo. Mi diru al vi pli klare. Multaj malsanoj en Usono hodiaŭ venas de viandaj manĝaĵoj. Vian sanon difektas la manĝado de viando, fiŝo, ovo, lakto, butero kaj fromaĝo. Se vi estas malsana, vi devas elspezi multe da mono por kuracado. Se vi ne estas malsana, vi tute ne bezonas konsumi monon por tio, vi do ŝparas la monon kaj... Jen! Tio signifas: * Se vi diris NE al bovaĵo kaj savis vivon de bovo; * Se vi diris NE al porkaĵo kaj savis vivon de porko; * Se vi diris NE al kokaĵo kaj savis vivon de koko, vi jam gajnis rekompencon en kontanta mono! Vi ŝparas la monon, kiun la viandmanĝuloj devas pagi al kuracistoj. Ĉu oni pagas multe al la kuracistoj? Pri tio demandu viajn gepatrojn. Bone. Vi volas faktojn kaj ciferojn. Laŭ la statistiko de ekonomiistoj, ordinara tri-membra familio povas ŝpari 4000 dolarojn ĉiujare per vegetara manĝado, kaj ili ŝparos pli multe en longa tempo poste. Ni akumulu la tutan sumon, jaron post jaro... Tio estos granda riĉaĵo! Nun ni ne nur parolu pri (责任编辑:admin) |