世界语版《戒杀护生故事集》(13)
时间:2024-01-20 08:04 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
Iutage ili grupe piediris preter tombejo kaj Pan ekvidis kapron inter la tomboj. Eble kapristo forgesis ĝin. La kapro absorbiĝis en manĝado de herbo. Pan kaj liaj amikoj ĉirkaŭis ĝin kaj volis fortiri ĝin. Survoje la kapro komencis blekadi. Ili timis, ke la kapristo aŭdos la mekadon kaj trovos la kapron. Pan do detranĉis ĝian langon. Li opiniis, ke li estas granda saĝulo. Reveninte hejmen, ili mortigis la kapron kaj rostis ĝin. Ili formanĝis la viandon kun multe da vino, kaj ege plezuris de tio. En la sekva jaro, Pan trovis terurite, ke lia lango mallongiĝas. Ĝi fariĝis pli kaj pli mallonga, kaj ĝisfine li perdis parolan kapablon. Ne plu povante plenumi sian ordinaran taskon, li petis eksiĝon. Li povis fari nenion alian ol serĉadi diversajn metodojn por renormaligi sian langon. Lia superulo Zheng Yuqing (Ĝen Juĉin) suspektis, ke Pan ĉesigis sian laboron pro maldiligenteco. Li do ordonis al Pan malfermi la buŝon por kontroli, ĉu li vere malsanas. Li trovis timigite, ke nur langa radiko restas en la buŝo de Pan. Li demandis pri la kaŭzo, kaj Pan levis penikon kaj skribis: "Tio okazis eble pro tio, ke ni kelkaj ŝtelis kapron en la pasinta jaro. Kiam la kapro blekis, mi deigis ĝian langon el la buŝo." Zheng Yuqing konsciis, ke la lango de Pan perdiĝis nur por kompenso al la kapro. Li do ordonis al siaj subuloj okazigi budhisman ceremonion kiel rekompencon al la kapro. Li ordonis al Pan kopii la Lotusan Sutron (Saddharmapundarika-sutra). Pan pentegis pri sia peko. Li ĵuris ne plu manĝi viandon, sed laŭeble favori kaprojn per bonaj agoj, budhismaj ceremonioj kaj preĝoj. Lia lango revenis post unu jaro. Kiam li trovis, ke lia lango reaperis en la antaŭa formo, li tremis de surprizo. Li hastis al la oficejo kaj raportis tion al Zheng. Zheng laŭdis lin pri la firma volo kompensi kulpon. Kiam Pan kapablis paroli normale, Zheng promociis lin. Zheng estis tiel honesta kaj prudenta, ke ĉiuj laŭdis lin. Informiĝinte pri tio, Imperiestro Taizong (Li Shimin, 599 - 649), unu el la plej saĝaj regantoj en la ĉina historio, promociis lin al posteno de revizoro, unu el la plej altaj postenoj en la kortego. Zheng Yuqing raportis al la imperiestro, ke li promociiĝis ĝuste pro la meritoj favoraj al la kapro.
28. Puno pro Krueleco
En Tang-dinastio (Tan) estis tre kruela kamparano. Iutagmeze li iris al sia kampo por rigardi la plantaĵojn, kaj en la kampo li trovis bovon, kiun la najbaro uzis por plugi teron. La bovo manĝis kaj tretis la plantaĵojn. La kamparano furioziĝis."Mi plantis la plantaĵojn kun granda peno, kaj nun vi aŭdacas ŝteli kaj eĉ treti. Ĉu vi jam enuas pri via vivo?" Li do elprenis tranĉilon kaj kriegis: "Mi ne mortigos vin, sed vi manĝas miajn plantaĵojn, mi do detranĉos vian langon. Ĉu vi aŭdacos ŝteli plue?" Eble la bovo komprenis, ke ĝi estas kulpa, ĉar ĝi mallevis la kapon kaj aspektis pentoplena. La malica kamparano kaptis ĝin je la korno kaj detranĉis ĝian langon. La bovo sin detenis de bleko kvankam ĝi suferis de granda doloro. Poste, la senkora kamparano prenis edzinon kaj generis tri infanojn. Ĉiuj liaj infanoj perdis parolan kapablon ekde tiam, kiam ili komencis paroli duonjaron. Li ne sciis, pro kio la infanoj mutiĝis. Li portis la infanojn al famaj kuracistoj, sed ili havis nenian metodon kuraci la strangan malsanon. Tiam la kamparano rememoris pri la bova lango, kiun li detranĉis antaŭ dek jaroj. Li konsciis, kio okazis al liaj infanoj. Li eksuferis punon pro sia propra krueleco.
29. Kuracisto Testudo
Subite aŭdiĝis bruo kaj tumulto el la kuirejo: "Kaptu ĝin! Ĵetu ĝin en la kaldronon!" Kiam Huang Dehuan (Hŭan Dehŭan) aŭdis la bruon, li pensis, ke io okazas, kaj tuj alkuris rigardi. Li vidis testudon rampanta sur la planko. Ĝi aspektis vere kompatinda. Huang demandis al la kuiristoj, kial ili bruas pro la malgranda testudo. "Ni estis kuirantaj ĝin por vi, Sinjoro. Mi levis la kovrilon de la kaldrono por vidi, ĉu ĝi estas bone kuirita, sed ĝi kaptis la kovrilon kaj elrampis. Ĝia dorso jam vundiĝis, sed ĝi ankoraŭ kapablas movi la kapon kaj krurojn. Tio timigis nin.". Huang Dehuan do ordonis la kuiristojn, ke ili portu la testudon al rivero kaj forliberigu ĝin. Li decidis ne plu turmenti bestojn por manĝi. Li estis vegetarano ekde tiam. Iam post pluraj jaroj, Huang suferis de serioza febro. Liaj familianoj portis lin al riverbordo por ke la malvarmeta brizo komfortigu lin. Iunokte li trovis ion grimpi sur lian korpon, kaj tuj eksentis komfortecon. (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《百喻经故事》
- 下一篇:世界语版《佛陀及其弟子的故事》