世界语版《戒杀护生故事集》(46)
时间:2024-01-20 08:04 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
95. Vortoj de Saĝulo
Banditoj denove atakis Fuyang-gubernion (Fujan). Ĉi-foje, ili prirabis dekojn da homoj, kaj dehakis iliajn kapon kaj manojn. Ĉiuj estis timigitaj de la sovaĝa konduto. Inundo okazis en Xiangyang-gubernio (Ŝjanjan). Centoj da homoj malaperis en la akvo dumnokte. La loĝantoj perdis ĉion kaj havis nenian lokon por iri. Sed ili estis feliĉaj, ke la inundo nek englutis nek forportis ilin. Kiel loka oficisto, Li Peide (Li Pejde) sentis, ke li devas ion fari kontraŭ la suferoj de la popolanoj. Kiel bonkorulo, li sentis bedaŭron por ĉiuj malfeliĉaj homoj. Kiel laika taŭisto, li volis eltrovi, kio estas la kaŭzo de ĉiuj malfeliĉaĵoj. "Neniu scias pri tio krom mia instruisto, la granda sorĉisto Lin." Kiam li havis ŝancon, li iris al Dufea-templo por viziti sian instruiston. Kiam li atingis la templon, la sorĉisto sidis meditante por ekzerce plialtigi siajn povojn. Kiam li eniris, la sorĉisto bonvenigis lin. Li demandis: "Instruisto, mi volas peti informon pri la kaŭzo de ĉiuj malfeliĉaĵoj, kiuj okazis en nia regiono. La banditoj venis kiel koleraj abeloj. Ili mortigis homojn kaj forbruligis ĉion. Inundoj detruis la fruktojn de nia longjara laborado. Diru al mi pri tio, Instruisto!" "Mi malofte forlasas la templon," diris la instruisto, "kaj mi ne scias multe pri la nunaj aferoj." "Sed pro kio ĉiuj suferas de tiel timigaj okazaĵoj?" La sorĉisto faris longan suspiron: "Ili rikoltas kion ili semis. Homoj estas avidaj kaj kruelaj. Ili pensas nur pri sia propra ventro. Ili mortigas kaj manĝas vivestaĵojn kiel manĝaĵon." "La mortigitaj vivestaĵoj estis kolerplenaj. Kiam multe da malamo akumuliĝis, tio perturbis la naturan pacon. Do la ĉielo rompiĝis kaj la akvo torentis al la tero. Krome, iuj vivestaĵoj renaskiĝis kiel homoj, kaj ili mortigis kaj prirabis venĝe por tio, kion oni iam faris kontraŭ ili." "Neniu povas fuĝi de la natura prijuĝado. Tiuj, kiuj faras malbonon, ricevos fatalaĵon al si mem kaj al sia familio. Tiuj, kiuj kondutas kontraŭ la natura leĝo, rikoltos malfeliĉan frukton." Kvankam la rakonto okazis centojn da jaroj antaŭe, tamen ĝi estas precipe grava por ni, kiuj vivas en la 21-a jarcento. Florido estis atakita de tajfunoj kaj tornadoj. Kalifornio estas frekventata de tertremoj kaj inundoj post la sekeco. En la regionoj de la tuta lando ŝtormoj damaĝis ĉies havaĵojn, kaj pro tio, miloj da homoj perdis sian hejmon. Ni devas obei la antikvajn saĝulojn kaj atenti, kion ni ne faru kontraŭ la naturo. Mortigo, volupto, perforto, drogo, samseksaĵo, fanatika muziko, drinkado kaj senbrida seksaĵo ja fariĝas amuzaĵoj por modernaj junuloj. Ĉu ni povas revi, ke la naturo tolerus nin?
96. Dankemo de Ranidoj
Zhang Zuozhi (Ĝan Zŭoĝi) estis guberniestro de Shaoxing (Ŝaŭŝjin), Zhejiang-provinco (Ĝeĝjan). Iutage li eliris por inspektado. Apenaŭ li trapasis rizkampon, miloj da ranidoj sturmis al la vojo. Ili tordiĝis kaj levis la kapon por rigardi lin. "Vere strange! Ŝajnas, ke ili havas ion por raporti," diris Zhang (Ĝan) al la sekretario. "Jes. Ŝajnas, ke ili ploras." Zhang decidis fari enketon. Li iris el sia portseĝo. Vidinte tion, la ranidoj ekscitiĝis, eknaĝis al iu direkto, kaj haltis je futoj por retrorigardi, kvazaŭ ili gvidus la vojon. "Ja des pli strange," pensis Zhang kiam li piediris tra la rizkampo sekvante la ranidojn. Subite li haltis surprizite. Tri viroj kuŝis en la akvo de la rizkampo! Zhang tuj eltiris sian spadon. Estis neniu alia en lia vidkampo. Li do ekpririgardis la kadavrojn atenteme. "Jen, Via Moŝto!" kriis la sekretario, "Unu el ili ankoraŭ vivas!" Zhang estis forta. Anstataŭ atendi alies helpon, li formovis du kadavrojn kaj portis la trian viron al la rando de la kampo. La viro ankoraŭ havis spiron, sed lia koro batis malforte. "Feliĉe, ni venis ĝustatempe. Alie, li perdos sian vivon." Zhang ordonis, ke oni alportu varman akvon. Post nelonge, la viro reviviĝis. Li dankis Zhang elkore, sed al Zhang pli interesis la okazaĵo. "Mi entreprenis malgrandan lombardejon," la viktimo diris al li. "Mi estis sur la vojo al mia hejmo kolektinte elpruntitan monon. Mi vidis du virojn antaŭ mi irantajn al bazaro. Ĝuste ili ambaŭ! Mi demandis, kion ili vendos, kaj ili respondis, ke ili havas freŝajn ranidojn por vendi. Iuj ŝatas manĝi ranidojn, Via Honoro scias bone." "Sed, mi estas budhano. Do mi ne toleras lasi bestojn mortigitaj por manĝi, kaj ĉiam ŝatas liberigi ilin. Mi havis iom da mono, mi do faris negocon kun ili. Mi petis ilin vendi siajn ranidojn al mi, por ke mi liberigu ilin." (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《百喻经故事》
- 下一篇:世界语版《佛陀及其弟子的故事》