乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 佛学世界语读物

世界语版《戒杀护生故事集》(37)

"Mi sincere deziras, ke oni sendu la kaprojn al budhisma templo por ke ili vivu ĝis la natura fino."

Feng akceptis la ordonon sendi la kaprojn al la templo, sed li pensis, ke la reĝo de Khotan reiros al sia regno post nelonge, kaj pli ol naŭdek kaproj kostas grandan sumon! Do anstataŭ sekvi la ordonon, li vendis la kaprojn al buĉisto. Li vere ĝojis pro sia profito.

Poste li elspezis ĉion gajnitan per la kaproj, kaj eble forgesis tion iom post iom. Li estis kuiristo tiel lerta, ke kiam ajn potencaj oficistoj aŭ famaj riĉuloj en la ĉefurbo volis okazigi festenon, ili ĉiam dungis lin por tio. Li laboris diligente, kaj lia enspezo estis tre alta.

Somere de la jaro 661, Feng promenis ekster la pordego de Xuanyang-urbo (Ŝjŭanjan). Subite, ekblovis ŝtormo, kaj nigriĝis la ĉielo. Pluvego ekverŝiĝis kun fulmoj kaj tondroj.

Timiga tondrego eksonis ĉe la urbomuro, kaj stuporigis ĉiujn homojn ĉirkaŭajn. Poste ili vidis viron genuantan en la pluvo. Lia hararo distaŭziĝis, kaj liaj okuloj elstariĝis. Li tenis la mentonon sur la brusto kvazaŭ senkapigota kondamnito.

Oni rigardis atente, kaj trovis, ke lia kapo preskaŭ detranĉiĝis. Lia kapo dispeciĝis kaj la cerbo fluis el la verto. Li similis al tiu, kies kapo hakiĝis de ekzekutisto.

"Haj, ĉu ne Feng Yuan, la fama kuiristo?"

"Jes, prave," iu respondis, "eble tio estas la rezulto de mortigo al la liberigindaj kaproj."

Ni neniam povas eskapi de la prijuĝado kaŭzita de ni mem.

79. La Vizaĝo de Buĉisto

Qian Meixi (Ĉjan Mejŝji) iam notis la historion de Xue Qingguan (Ŝjŭe Ĉjin'gŭan), la buĉisto de kaproj. Xue havis vendejon por vendi kapran viandon kaj viandan supon. La bongusteco de lia vianda supo famis eĉ en malproksimo, kaj allogis multajn klientojn proksimajn kaj malproksimajn. Iuj eĉ vojaĝis kelkajn tagojn por gustumi lian supon, kaj poste foriris kontente.

Xue riĉiĝis post nelonge pro la prospera negoco.

Pluraj el liaj amikoj estis budhanoj. Ili ofte admonis lin ne plu mortigi kaprojn: "Vi jam gajnis sufiĉan monon. Ne estu tiel avida. Ni ja ne estas bestoj en la ĝangalo. Vi scias bone, ke mortigi bestojn estas terura peko kontraŭ la universo. Vi ne povos eskapi de la ŝuldo estonte. Frue aŭ malfrue vi devos pagi pro via malbona konduto, kaj tiam, kiom ajn riĉa vi estos, tio donos nenian helpon al vi."

"Rigardu, Xue, kial vi ne faru alian negocon per via mono? Vi povas gajni monon per tio, kaj samtempe, vi povas penti kaj fari bonajn aferojn por kvitigi ĉiujn viajn pekojn. Alie, malfeliĉo trafos vin kaj ankaŭ viajn infanojn kaj prainfanojn."

Neniu volas aŭskulti bonan admonon malplaĉan. Xue mokis: "Mi ne estas tiel malsaĝa por kredi la mitojn de maljunulinoj. Ĉu vi opinias, ke vi povus timigi min per la feaj rakontoj? Peko kontraŭ universo! Kia sensencaĵo!"

Kiam Xue estis ĉirkaŭ kvardek-jara, li eksuferis de stranga malsano. Lia buŝo etendiĝis, lia mentono longiĝis kaj liaj okuloj perdis la antaŭan brilon. Efektive, li aspektis pli kaj pli simila al kapro.

Post nelonge, ĉiuj lokanoj opiniis, ke la vizaĝo de Xue Qingguan similas tiun de kapro. Kvankam ili povis diri nenion al li, tamen ĉiutage aroj da homoj venis por rigardi lin. Kontentiĝinte pri la rigardo, ili sin turnis al siaj amikoj, flustris inter si kaj kapjesis. Xue laciĝis de tio. Neniu el la kuracistoj povis kuraci lin, kaj ankaŭ ili ĉiuj diris, ke li vere mienas kiel kapro.

Xue tiel afliktiĝis, ke li sin opiniis freneza, sed li estis tro obstina por konfesi, ke li eraris. Li rifuzis agnoski, ke li ne rajtis mortigi tiel multajn kaprojn.

Fine, li falis en riveron kaj dronis, okaze de komerca vojaĝo. Oni eĉ ne povis trovi lian kadavron.

La humiliĝo kaj subita morto ja estus eviteblaj por malfeliĉa Xue. Se li havus konsciencon kaj ne estus tiel avida, li povus ĝui longan kaj feliĉan vivon.

Sed malfeliĉe, mono, obstino kaj malsaĝo estis pli valoraj al li ol feliĉo, bonfarto kaj saĝo.

80. Tipa Akcidento en Ĉasado

Estis pitoreska montaro, tamen Wu Tang (U Tan) tute ne zorgis pri la ĉarma pejzaĝo. Li kaj lia filo elspezis multe da tempo por ĉasi en la montaro.

Wu Tang estis lerta arkopafisto. Li neniam maltrafis. Li estis tiel lerta en la pafado, ke li tute ne bezonis celi. Li bezonis nur tiri la pafarkon por trafi la celon. Neniam estis bestoj tiel rapidaj kaj lertaj por eskapi de liaj sagoj.

Jen aperis malgranda cervido. Malgrandaj cervidoj eble estas la plej amindaj bestoj en la naturo, sed Wu Tang tute ne pensis pri tio. Kiam li vidis ĝin, li tiris sagon el la sagujo. Zum! La cervido falis teren kaj mortis. (责任编辑:admin)