世界语版《戒杀护生故事集》(30)
时间:2024-01-20 08:04 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
La juĝisto bategis la tablon per la pugno: "SILENTU! Unu mortigis kaj la alia manĝis. Vi ambaŭ havas saman kulpon! Ĉu vi ne havas koron? Bovoj plugadas kampon por kreskigi grenon al vi. Vi sentas nenian dankemon, kaj eĉ manĝas la senkulpajn bestojn. Se vi manĝas pli da bovaĵo, pli da bovoj mortas de tio. Se vi manĝas malpli da bovaĵo, malpli da bovoj mortas de tio. Se vi manĝas neniom da bovaĵo, neniu bovo mortas de tio. Ĉu vi ambaŭ komprenas tion?" Ili kapjesis obeeme. "Li Pi! Pro viaj kulpoj kontraŭ la vivestaĵoj kaj ankaŭ via konscienco, vi estas kondamnita al malliberiĝo en la infero, kie vi suferos turmentojn ĝis vi ĉerpos la lecionon sufiĉe bone. Fortrenu lin!" La demonoj ĝoje fortrenis la vekriantan buĉiston, piedbatante lin senĉese. "Kuracisto Yin! Vi manĝis bovaĵon tro multe. Ĉiufoje, kiam malsanulo invitis vin al festeno, vi ĉiam insistis manĝi bovaĵon. Ĉu vi scias, kiom da bovoj vi jam formanĝis? Ĉu vi konfesas vian kulpon?" Kuracisto Yin mallevis la kapon kaj jesis. "Krom tio, dek unu malsanuloj mortis pro viaj malsaĝo kaj senatento. Por viaj kulpoj, mi kondamnas vin esti bovo por dek unu vivodaŭroj. Vi pagos viajn ŝuldojn al la viktimoj de via misago. Vi finos ĉiun vivon sub la buĉista tranĉilo, kiel kompenso pro via suferigo al la senkulpaj vivestaĵoj. Fortrenu lin!" Kuracisto Yin vekriis kiam la demonoj trenis lin eksteren. "Kaj vi," la juĝisto sin turnis al Du, parolis en milda tono, "vi estas fidela al viaj gepatroj kaj lojala al via lando. Estas ankoraŭ ne via fino, do vi povas reiri. Sed memoru, ke vi informu ĉiujn pri ĉi-tiea vidaĵo, por ke ili ne mortu pro io simila al ilia kazo.” Je tio, Du Silin reviviĝis.
65. Plugadi kiel Bovo
Oni nomas Bodisatvon Ksitigarbo Dizang (Dizan) en la ĉina lingvo. Li estas tiel bonkora, ke li iris en la inferon por savi la suferantojn. En iu templo sur Naŭ-flora Montaro en Anhui-provinco (Anhŭi) vi povas vidi lian korpon de unu el liaj rekarniĝoj. En 1840 grupo da pilgrimantoj iris omaĝi al li, kaj inter la pilgrimantoj estis malica viro nomata Diao Zuan (Diao Zŭan). Diao Zuan tre ŝatis manĝi viandon, kaj precipe bovaĵon. Bovoj estas grandaj obeemaj bestoj. La ĉinaj kamparanoj kutime plugas per bovoj, do bovaĵo estas tabuo por plejparto de ĉinoj. En la templo, kiun ili vizitis, ili vidis bildserion instruantan homojn kompati al la bovoj. Diao Zuan opiniis malsame. Li diris: "Mi ne obeu tion! Mi sciigu al vi, ke mi ne povas manĝi sen bovaĵo." Apenaŭ li finis la vortojn, li subite falis teren kaj ekspasmis kun ŝaŭmo en la buŝo. "Li profanis la bodisatvon!" La tuta grupo genuiĝis por peti Ksitigarbon indulgi Diao. Ĉesis la konvulsio de Diao, sed ŝajnis, ke li tute ne scias, kiu kaj kie li estas. Liaj amikoj metis lin sur brankardon kaj portis lin al la domo de lia parenco, kiu loĝis proksime. "Ni ne havas liberan litĉambron por li, lasu lin loĝi en la legoĉambro," diris la parenco. Timante, ke li denove svenos de spasmo, oni ligis lin al la kuŝlito por porti lin hejmen en la sekva tago. La sekvan matenon, oni malfermis la pordon kaj trovis mirigite, ke la legoĉambro aspektas kiel blovita de tajfuno. Ĉiuj mebloj renversiĝis; la libroj kaj paperoj kovris la plankon. La litkovrilo, kiun oni metis sur la korpon de Diao, dispeciĝis. Diao jam sin liberigis de la ŝnuro. Li estis rampanta sur la planko per kvar membroj anhelante kaj stamfante kiel bovo. Oni portis lin al lia propra domo. Lia edzino svenis apenaŭ vidinte la edzon. Vekiĝinte, ŝi ploregis, kaj demandis, kio okazis al li. Post kiam oni informis ŝin pri la okazaĵo, la tuta familio faris ĵuron senprokraste, ke ili ne plu manĝos bovaĵon. Ili ankaŭ faris promeson, ke ili pilgrimos al Naŭ-flora Montaro ĉiusomere. Ili preĝis senĉese, sed Diao ankoraŭ senhalte rampadis per la kvar membroj tien kaj reen sur la planko en la ĉambro. Neniu povis haltigi lin, eĉ se ili ligis lin. Liaj familianoj konstante petadis favoran helpon de Bodisatvo Ksitigarbo. En la deka tago, Diao subite falis teren kaj perdis la konscion. Poste, malferminte la okulojn, li aspektis normala. "Kio okazis al vi?" demandis liaj familianoj kaj amikoj ĉirkaŭ li. "Ne plu menciu tion! Mi plugadis kampojn por dek tagoj." Diao respondis tremante. Ekde tiam, Diao ne plu manĝis bovaĵon. Kiam ajn li vidis bovon, li ĉiam speciale aliris, frapetis ĝin kaj diris plurajn favorajn vortojn al ĝi. Li jam sciis bone, kiom suferas la bovoj.
66. Viro kun Bova Kapo (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《百喻经故事》
- 下一篇:世界语版《佛陀及其弟子的故事》