乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 佛学世界语读物

世界语版《戒杀护生故事集》(43)

Malfeliĉe, Lu estis avarulo. Li ne povis vivi harmonie kun la aliaj. Li estis ankaŭ malica kaj kruela. Se liaj servantoj faris ion ne plaĉan al li, li kutime venigis kaj bategis ilin. Li eĉ tiel kondutis al homoj, do vi povas imagi, kiel li kondutis al bestoj.

Iutage li rimarkis abelujon en arbo en la korto. Li estis tiel avara, ke li tute ne volis abelojn vivi en la korto. Li ordonis al servantoj forigi la abelujon. La abeloj zume flugis ĉe la abelujo, do la servantoj aŭdacis fari nenion kontraŭ ili.

Tio ege kolerigis la mastron. Li ordonis al la servantoj verŝi sitelon da boligita akvo sur la abelujon, kaj mortigis centojn da senkulpaj abeloj.

Estis varme en majo. Foje Lu ripozis en sia dormoĉambro kaj dronis en profunda dormo. Subite, li eksaltis de la lito kun vekrio, masaĝante al si la buŝon. Io dolorigis lin.

Granda abelo flugis en la ĉambron kaj pikis lin je la buŝo. Lia buŝo ŝveliĝis, kaj la doloro estis tiel ne eltenebla, ke li vekriis kaj ĝemis senĉese.

Servantoj venis por rigardi la okazaĵon. Vidinte tion, ili tuj alvenigis kuraciston. La kuracisto metis medikamenton sur lian buŝon, sed tio ne efikis. Lia buŝo ŝvelis pli kaj pli serioze. Kvankam la kuracisto provis multajn metodojn, tamen li neniam sukcesis kuraci lin. Lu ne plu povis malfermi sian ŝveliĝintan buŝon por manĝi.

Vidinte tion, la kuracisto skuis la kapon kaj diris: "La veneno probable jam eniris en lian koron."

Lu Xiaozheng fariĝis pli kaj pli malsata, kaj ankaŭ pli kaj pli malforta. Li pripensis longe kaj rememoris la abelujon kiun li ruinigis. Eble la sufero estis la rezulto de lia krueleco. Sed tiam estis jam tro malfrue por li savi sian vivon.

90. Morto de Jiu la Kvardek-sesa

Ni jam legis antaŭe, ke iuj ĉinoj nomiĝis per numeroj. Iuj el tiuj estis nur kromnomoj, sed iuj estis veraj nomoj. Antaŭe ni legis pri la obstina porko-buĉisto Xuan (Ŝjŭan) la Kvara. Eble li estis la kvara filo de sia familio.

Nun ni rakontos al vi pri ĝardenisto nomata Jiu (Ĝju) la Kvardek-sesa. Kio? La kvardek-sesa filo? Eble. Aŭ eble lia patro nur ŝatis tiun numeron.

La Kvardek-sesa estis ĝardenisto atentema kaj sperta. Li ne estis bone edukita, tamen li havis multajn spertojn pri ĝardenado. Kvankam ĉiuj laŭdis lin pri lia sperto, tamen li havis grandan mankon. Li estis malbonkora. Kompreneble, la ĝardenistoj kutime ne kapablis eviti al insektoj morton de tempo al tempo, tamen la Kvardek-sesa precipe emis mortigi insektojn senpripense, ĉu ili vere minacas liajn kreskaĵojn.

Foje, kiam li laboris por flegi florojn, li hazarde vidis formikejon. La formikejo estis profunda, kaj ĉe la enirejo estis sennombraj okupitaj formikoj.

"Jen la ĝusta tempo!" diris la Kvardek-sesa al si mem. Li ĵus boligis kruĉon da akvo en la kuirejo por infuzi teon. Do malica ideo venis en lian kapon. Li tuj kuris en la kuirejon, elprenis la kruĉon kaj verŝis la bolantan akvon en la formikejon. Preskaŭ ĉiuj formikoj en la kaverno mortis de tio. La Kvardek-sesa opiniis tion vere amuza.

Boligi akvon kaj labori ja estis ŝvitige precipe en tiel varmega somero. La Kvardek-sesa demetis sian veston kaj reiris al la laboro, kantetante ĝojplene.

Vere bela tago! La vetero estis bona, kaj li ĵus mortigis multegajn formikojn. Li prizorgis sian ĝardenon tiel bone, ke li havos pli multajn legomojn kaj florojn por vendi en bazaro. Li jam ŝparis sufiĉan monon por preni edzinon. Jen estis la ĝusta tempo. Lia aĝo jam superis tridek jarojn kaj multaj el liaj amikoj eĉ havis infanojn.

"Fraŭlino Zhang (Ĝan) estas taŭga por mi. Ŝi havas ĉarman vizaĝon kaj delikatajn blankajn manetojn, kiujn mi iam vidis. Se mi edziĝos al ŝi, mi havos grupon da infanoj. Ĉu tio ne estas feliĉo?"

"Ŝia patro estas la plej bona amiko de la mia, kaj nun mi jam havas sufiĉan monon por vivteni la familion. Do mi petu mian patron trovi taŭgan svatistinon por nia geedziĝo."

Ju pli pensis la Kvardek-sesa, des pli li ĝojis. Ĉio estis perfekta en la perfekta tago krom tio, ke jukega ruĝa makuleto aperis sur lia ŝultro. Ju pli li gratis, des pli ĝi jukis al li.

Daŭre laborante, li sentis pli da juko. La juko pli kaj pli intensiĝis. Malgrandaj ruĝaj makuletoj senĉese aperis kaj kovris lian tutan torson. Li povis fari nenion alian ol demeti sian laborilon kaj okupiĝi pri la gratado.

Ju pli li grategis, des pli jukis al li la korpo, kaj des pli da ruĝaj makuletoj aperis. Li do frotis sian dorson sur arbo dum li gratis la bruston kaj brakojn per la manoj kaj la krurojn per la piedoj.

Lia tuta korpo des pli jukis. Lia haŭto vundiĝis de la gratado, kaj eĉ el ĉiu ruĝa makuleto rampis formiko.

Kiam tio okazis, la Kvardek-sesa jam duone freneziĝis. Li mortis mizere pro la sufero post kelkaj tagoj.

(责任编辑:admin)