世界语版《戒杀护生故事集》(47)
时间:2024-01-20 08:04 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
"Ili respondis: 'Bone, sed la akvo ĉi tie estas malprofunda. Se vi liberigos la ranidojn ĉi tie, oni povos kapti ilin refoje. Estas lageto tie en la arbaro. Ni liberigu ilin en sekura loko.'" "Sed ni tute ne atendis, ke du rabistoj jam vidis min kolekti monon kaj sekvis min. Antaŭ ol ni atingis la lageton, ili subite atakis nin per hakiloj. Mi nur scias tiom, Via Honoro." Zhang diris: "Eble ili mortigis ambaŭ virojn por eviti atestantojn. Kiam okazis la akcidento?" "Antaŭ nelonge, Via Honoro." "Do la rabistoj estas ankoraŭ ne malproksimaj!" Zhang dissendis siajn subulojn, kaj ili baldaŭ kaptis la rabistojn. Zhang redonis la monon al la komercisto, kaj kondamnis la rabistojn pro la prirabado kaj murdo. Zhang neniam forgesis, ke ankaŭ ranidoj amas sian vivon, kaj eĉ scipovas esprimi sian dankon al la savinto!
97. Savinto de Maljuna Kokino
Dum feliĉa intervidiĝo, la gastiganto diris al Lian Yucheng (Ljan Juĉen), "Mi vere ĝojas, ke vi nin vizitas irinte tiel longan vojon. Mi preparos specialan festenon por nia kuniĝo!" Lian (Ljan) respondis: "Vi ne bezonas tiel agi por parenco kiel mi. Mi ja ne estas reĝa oficisto aŭ iu simila." Alia parenco diris: "Ni havas kokinon grandan kaj dikan. Ni mortigu ĝin morgaŭ." Lian tute ne deziris la abundan festenon. Kaj krome, li sentis bedaŭron por la kokino, do li elpensis pretekston: "Mi manĝas nur vegetarajn manĝaĵojn je certaj datoj, kaj morgaŭ estos la dato por mia fasto. Mi petas, ke vi ne mortigu la kokinon por mi. Via sincereco en mia koro estas multe pli kara ol la kokino en mia ventro." "Bone. Se vi insistas, ni ĉiuj manĝu vegetarajn manĝaĵojn morgaŭ," konsentis lia parenco. Post la intervidiĝo, estis tempo por Lian Yucheng adiaŭi kaj reveni hejmen. Sur la vojo al la hejmo, li atingis riveregon kaj devis transpasi ĝin per boato. Li tute ne atendis, ke apenaŭ li enboatiĝis, maljunulo kun longa blanka barbo fingre montris lin kaj kriis sur la bordo: "Estas mensogulo en la boato! Li diris, ke li estas vegetarano, tamen li tute ne estas tia! Ne portu lin trans la riveron per via boato!" Aŭdinte tion, la homoj en la boato komencis demandi, kiu estas la mensogulo. Fine, Lian konfesis: "Mi faris mensogon ne malican, kaj al neniu alia mi intencis damaĝi." Sed oni nek zorgis pri lia motivo, nek volis lasi lin resti en la boato pli longe. Do per puŝo kaj treno, ili elboatigis lin, kaj ĵetis lian pakaĵon sur la bordon. Post tio, ili ekveturis. Lian koleris pro tio. Li decidis retrovi la maljunulon por demandi, pro kio li intervenis en lian aferon. Sed estis kurioze, ke li neniel trovis la maljunulon. Li do povis fari nenion alian ol sidi ĉe la pakaĵo sur la bordo vane rigardante la boaton malproksimiĝantan.
Post nelonge subite okazis forta ŝtormo. La boato sinkis anstataǔ atingi la transan bordon, kaj ĉiuj pasaĝeroj dronis. Lian neniam supozis, ke li savos sian propran vivon pro la maljuna kokino.
98. Mesaĝo Sendita de Testudo
Dum la kvina jardeko de la deknaŭa jarcento okazis tumulto en Taiwan (Tajŭan). La imperiestro ordonis Xu Shuren (Ŝju Ŝuĵen) gvidi armeon por kvietigi la tumulton. Tang Yi'an (Tan Ji'an) estis sendita kune kun li. Tang maltrankviliĝis pri sia frato, kiu gvidis armeon en Xiamen (Ŝjamen) sur la ĉeflando, trans Taiwan-markolo. Sed la komunikado estis tre malfacila, precipe dum la milita periodo, do estis preskaŭ neeble komuniki per leteroj. Iutage, kvar fiŝistoj alportis grandan testudon por vendi. Ĝi estis tre granda kaj la prezo estis sufiĉe alta. La subuloj de Tang volis aĉeti ĝin, sed ne kapablis pagi tiom, kiom postulis la fiŝistoj. La fiŝistoj petis sinjorinon Tang aĉeti, sed ŝi opiniis, ke la prezo estas tro alta. Apenaŭ la fiŝistoj pretis forporti la testudon, sinjorino Tang rimarkis, ke ĝi rigardas ŝin kun malĝoja esprimo. Ĝi eĉ ploris. Ŝi sentis bedaŭron por ĝi, kaj tuj aĉetis ĝin malgraŭ la alta prezo. Ŝi informis sian edzon pri tio kaj li decidis liberigi ĝin en la maron en la sekva tago. La testudo estis tiel granda, ke necesis kvar viroj por porti ĝin, sed kiam Tang hazarde movis ĝin en la sekva mateno, li trovis, ke ĝi estas tiel malpeza, ke li povas porti ĝin per si mem. "Ĝi estas neordinara testudo," li pensis. Li mense diris al la testudo: "Mi kredas, ke vi estas supernatura testudo. Ĉu vi estas tia aŭ ne, mi liberigos vin en la maron hodiaŭ, en la oka de la naǔa monato. Mi dankas vin, se vi havas magian povon kaj povas fari mian fraton gvidantan armeon en Xiamen skribi leteron al mi. Ĉu vi komprenas?" (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《百喻经故事》
- 下一篇:世界语版《佛陀及其弟子的故事》