世界语版《戒杀护生故事集》(25)
时间:2024-01-20 08:04 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
Sovaĝa ansero vekriis malĝoje super boato. Ĝi jam sekvis la boaton kvindek kilometrojn kaj ne volis forlasi, ĉar unu el la soldatoj kaptis kaj malliberigis ĝian kunulinon en la boato. Tiel, unu el la ansera paro malliberiĝis en la kaĝo dum la alia povis fari nenion krom sekvi kaj vekrii. La senkora kaptinto de la ansero tute ne zorgis tion, malgraŭ ke pluraj bonkoraj soldatoj petegis lin forlasi la kompatindan birdon. "Ne. Ĝi estos mia viandsupo post nia albordiĝo ĉi-vespere." Kiam la boatoj proksimiĝis al kajo, la sovaĝa ansero en la kaĝo rigardis supren kaj vokis plilaŭte. La birdo en la aero plonĝis kaj haltis ĉe la kaĝo de sia karulino. La sovaĝa ansero en la kaĝo etendis la kapon, kaj ambaŭ birdoj ĉirkaŭpremis la kolojn reciproke, kiel la geedzoj rekuniĝis post longa disiĝo. "Ha, kiel amindaj ili estas!" diris maljuna soldato rigardante. "Amindaj? Se ni ne tuj agus, ni perdus la manĝaĵon donacitan de la ĉielo," dirante, malica soldato eltiris sian glavon kaj tuj dehakis la kapojn de ambaŭ birdoj. Generalo Qian aŭdis bruon kaj eliris inspekti pri la okazaĵo, sed jam estis tro malfrue por li haltigi la mortigon. Li do eksplodis de kolero. "Arestu la aĉulon! Kiu kaptis la anseron unue? Vi? Ankaŭ vi estu arestita!" tondris la generalo furioze, "Gardistoj! Mi ne toleras tiajn kruelaĵojn inter miaj soldatoj. Donu al tiuj sovaĝuloj po tridek batoj per bambua stango, ke ili memoru la lecionon!" Tiel punate, la du soldatoj eksciis, ke neniu ŝatas suferi, sed kion ili faras, tion ili ricevas. Nelonge poste, ambaŭ senkoraj soldatoj suferis de stranga malsano, kiun kuracistoj neniel kapablis kuraci. Ili mortis kaj enteriĝis antaŭ la migrado de sovaĝaj anseroj en la sekva jaro.
57. Perlo Donacita de Serpento
"Kio estas tio?" demandis gardostaranto. "Serpento. Ni mortigu ĝin!" proponis lia kamarado. Ili elprenis lancojn por mortigi la serpenton malgrandan kaj koloran. "Haltu!" aŭdiĝis ordono. Ambaŭ soldatoj stuporiĝis kiam ili vidis, ke la ordonanto estas la duko de Sui-regno (Sŭi). "Ĉu vi ne vidis, ke ĝi jam vundiĝis? Kompatinda etulo!" Vere, ili vidis, ke la serpento havas vundon sur la kapo. La duko zorgeme alprenis la serpenton per sia irbastono kaj portis ĝin al riverbordo. Li ordonis, ke la soldatoj lasu ĝin sola. Momenton poste, la gardostaranto diris al la alia: "Jen, rigardu! La serpento revenas denove!" "Jes ĝi eĉ portas ion en la buŝo." "Rigardu, ĉu vi povas vidi? Ĝi portas perlon!" Aliaj soldatoj alkuris, kiam ili aŭdis pri la serpento. La malgranda serpento rampis antaŭen. "Rigardu! Kien ĝi iras?" iu kriis. Ili cedis la vojon. La malgranda serpento rampis rekte en la tendon de la duko, kaj metis la perlon ĉe lia piedo. "Dankon por via favoro," diris la duko afable, "sed mi estas kortega oficisto. Mi neniam akceptas donacon, vi scias." La serpento persistis, ĝis la duko alprenis la perlon kaj metis ĝin en sian poŝon. La duko sonĝis tiunokte, ke li tretis serpenton senatente. Li estis tiel timigita, ke li vekiĝis kaj rigardis siajn piedojn por kontroli, ĉu li estas mordita... Estis nur sonĝo. Sed kio? Li trovis alian perlon ĉe sia piedo, kaj tio ne estis sonĝo. Du belaj perloj! La duko estis bonkora kaj honesta. Li tute ne volis akcepti rekompencon de la serpento, sed li povis fari nenion alian ol ricevi la ambaŭ perlojn, kiujn al neniu li povis redoni. Li prenis la perlojn kiel memoraĵojn pri bonkoreco al ĉiuj vivestaĵoj. La rakonto diskoniĝis vaste kaj malproksime. Multaj homoj konsciis, ke eĉ malgranda besto rampanta surtere domaĝas sian vivon. La rakonto eĉ pensigis la maliculojn, kaj ili tute ŝanĝis sian antaŭan konduton. Poste, pli kaj pli da homoj eklernis protekti vivestaĵojn kaj ĉesis mortigi aŭ turmenti ilin. (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《百喻经故事》
- 下一篇:世界语版《佛陀及其弟子的故事》