世界语版《戒杀护生故事集》(19)
时间:2024-01-20 08:04 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
43. Veneno Wang
Lia nomo estis Wang (Ŭan), kaj oni nomis lin Veneno. Li loĝis en Hengling (Henlin) ekster Changzhou-urbo (Ĉangĝou), Jiangsu-provinco (Ĝjansu). Ĉe Hengling estis akreoj da fragmitoj, kaj tie vivis multaj paseroj. Veneno Wang bredis ferocan aglon kaj trejnis ĝin zorgeme. Poste, li faris grandan reton kaj starigis ĝin en la fragmitejo. Li ellasis la aglon, por ke ĝi flugu tien kaj reen super la reto. Kiam la paseroj vidis sian naturan malamikon, ili disflugis ĉien panike, kaj multaj el ili sin entrudis en la reton de Veneno Wang. Oni ne povis teni la kaptitajn paserojn longe. Ili preferis sin mortigi demordinte la langon ol vivi longe en kaĝo. Kaj siaflanke Veneno Wang ne volis bredi ilin en kaĝo, tial, ilin kaptinte, li frakasis iliajn kapojn per granda ŝtono kaj portis iliajn korpojn al bazaro por vendi kiel viandon. Tio estis lia vivrimedo, kaj li fieris pri sia artifiko. Pro kio oni nomis lin Veneno? Li kondutis malice kaj kruele. Li ĉiam volis agi laŭ sia propra plaĉo, spite al ies admono. Se iu senatente tuŝis lian paseran reton, li blasfemadis lin per plej timigaj kaj malbonaj vortoj, kiujn li kapablis elpensi. Li povis senĉese insultadi tutan tagon. Pro tio, ĉiuj en la regiono lin konis kaj malestimis. Finfine, li eksuferis de stranga malsano, kiun neniu el kuracistoj vidis antaŭe. La tuta korpo tiom doloris lin, kie li sin rulis tien kaj reen en lito. Li ĝemis, ploris, kaj petadis kuracistojn, sed neniu sciis, kiel kuraci lin. Li tute perdis la arogantecon, kaj lia vizaĝo distordiĝis pro doloro. Kiu ajn venis, li ĉiam petegis murmure: "Estu bonkora al mi, kaj bonvolu savi min!" Sed neniu sciis kion fari kontraŭ tio. Liaj najbaroj diris, ke liaj voĉo kaj aspekto similas tiujn de la rete malliberigitaj paseroj. Plurajn tagojn poste, la doloro tiom suferigis lin, ke li demordis sian langon kaj mortis. Li mortis en terura maniero, ĉar li havis teruran vivon.
44. Favoro al Helikoj
En 1576, Han Shineng (Han Ŝinen) de Changzhou-urbo (Ĉanĝou), Jiangsu-provinco (Ĝjansu) sonĝis, ke dio en brile ora kostumo diras al li: "Gratulon! Mi alportas ĝojigan novaĵon al vi. Vi promociiĝos al la plej alta posteno en la kortego." Han ne aŭdacis kredi tion eĉ en la sonĝo. "Pro kio?" li demandis la dion. La dio respondis: "Via Honora Avo, Han Yongchun (Han Jungĉun), estis malriĉa. Kvankam li ne estis sufiĉe bonhava por vivteni la familion, tamen li ŝatis liberigi bestojn. Ĉiumatene, tuj kiam la suno leviĝis, li iris al la rojo ĉe sia domo kun balailo. Vi scias, ke helikoj kutime vagas el la rojo nokte. Via avo balais kaj remetis ilin en la rojon, por ke la homoj ne piedpremu ilin pro malatento. Iam li estis tre malriĉa kaj havis neniom por manĝi, li do balais laŭ la rojo kilometrojn por forgesi la malsaton. Tiel li savis sennombrajn helikojn. "Iuj kutime mokridis lin: 'Ĉu vi ne povas doni vian tempon por fari ion pli bonan?' Aliaj demandis: 'Se vi estas tiel malsata, kial vi ne manĝu helikojn? Vi ja scias bone, ke ili estas tre bongustaj.' Ili senĉese mokis kaj nomis lin malsaĝulo, sed li tute ne zorgis pri tio. Li daŭrigis la bonfaron, kio estas prava laŭ li. Li tute ne pensis, ke necesas atenti kion oni diras pri li. Tiel ĉiufoje kiam li remetis helikojn sekure en la akvon, li ĉiam ĝuis mirindajn kontentecon kaj feliĉon. Tian ĝuon oni ne povas aĉeti per mono. "Via avo persiste faris tion en pli ol kvardek jaroj. Li savis tiel multajn vivojn, ke li ne nur rikoltis grandan fortunon al si mem, sed ankaŭ al siaj posteuloj dum multaj generacioj. Ankaŭ vi profitas de lia bonkoreco." Tiam la sonĝo finiĝis. Han Shineng ekokupiĝis pri sia laboro. Poste, li vere promociiĝis pli kaj pli alten, ĝis fine li ricevis la postenon plej altan en ĉiuj ĉinaj kortegoj. La imperiestro sendis lin al Koreio kiel specialan misiulon. Li estis grava kaj potenca, kaj dank' al lia bonkoreco, lia familio prosperis dum multaj generacioj.
45. Prezo por Kontraŭleĝo
En 1836 juĝisto de Jiangyin-gubernio (Ĝjanjin) faris novan leĝon malpermesi mortigon de ranoj, ĉar la ranoj manĝis fiinsektojn por protekti plantojn. Do oni ne plu rajtis mortigi ranojn por manĝi. Kiam la leĝo publikiĝis, oni informis tion al Zhang Axi (Ĝan Aŝji). Zhang Axi kutime sin vivtenis kaptante kaj vendante ranojn. Li ne scipovis legi, tial li sciis nenion pri la nova leĝo. Aŭdinte tion, li tute ne ŝatis la informon. "Bone, mi ne obeu tiun damnindan leĝon. Pro kio oni forlasos tiel bongustajn ranojn?" Li estis tiel malĝentila kaj obstina, ke liaj amikoj malsukcesis deadmoni lin de tia vivmaniero. Tiel li daŭre kaptis kaj mortigis ranojn. Li ŝatis aĉeti kaj trinki vinon per la mono gajnita pro la ranoj. Li ĉiam sin pravigis: "Kiel oni povus peki pro kaptado de ranoj? Rigardu, mi vivas sufiĉe bone." (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《百喻经故事》
- 下一篇:世界语版《佛陀及其弟子的故事》