世界语版《戒杀护生故事集》(41)
时间:2024-01-20 08:04 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
En du semajnoj lia dorso multe pliboniĝis. Li eksentis komfortecon ambaŭ mense kaj korpe. Post nelonge li tute resaniĝis. La malsanulo savis sin mem el la terura fino pro tio, ke li vidis la veron kaj obeis al sia konscienco.
86. Zhao Qun kaj Rivera Testudo
La historio okazis en Dantu, Jiangsu-provinco (Ĝjansu). Iam fiŝisto kaptis grandan testudon. Li ne sciis kion fari per ĝi plej bone. Li do pensis: "Vere granda testudo! Ĝi valoras tre multe. Neniu sufiĉe riĉas por aĉeti ĝin krom Zhao Qun (Ĝaŭ Ĉjun) en la regiono. Li estas la plej riĉa homo en la gubernio." Li metis la testudon en ĉaron kaj portis ĝin al Zhao Qun. Vidinte ĝin, Zhao Qun tuj diris: "Faru testudan supon per ĝi!" Li pagis altan prezon al la fiŝisto por la testudo. Ekde tiam, kiam ajn fiŝistoj kaptis testudojn, ili ĉiam vendis al Zhao Qun. Do kapti testudojn por Zhao Qun fariĝis speciala kariero en la regiono. Post unu jaro, Zhao Qun sonĝis, ke li estas akuzita antaŭ juĝisto en la Templo de la Orienta Montaro. La akuzanto estas dikulo kun triangula kapo. Li sin nomis Rivera Testudo. La rivera testudo raportis al la reĝo de la Orienta Montaro: "Zhao Qun mortigis multajn el ni testudoj. Li devas kondamniĝi pro tio." "Neniom. Mi nur ŝatas manĝi testudaĵon. Nur tiom. Neniom da malbonaĵo mi faris! Mi diras, ke mi tute ne kaptis la testudojn." La reĝo respondis: "La fiŝistoj estas senkleraj, kaj oni ne povas supozi ilin kompreni la veron, ke mortigi senkulpajn bestojn rompas la ekvilibron de la universo. Vi, kiel klerulo, devas scii pli bone pri tio. Se vi estas senscia, ni donos al vi lecionon en la infero." La reĝo najlis sian indignoplenan rigardon al Zhao Qun, dum la rivera testudo kapjesis. "Zhao Qun," tondris la voĉo de la reĝo, "kion vi diros por vin defendi?" "Ĉu vi korektos vian eraron? Ni donu al vi bonan ŝancon. Se vi ne plu mortigos nek kaŭzos mortigon al ĉiuj bovoj, porkoj, kortobirdoj, hundoj, testudoj kaj aliaj bestoj, sed laŭeble deadmonos aliulojn de mortigado, vi povos kompensi vian kulpon per vi mem." "Ĉu la akuzanto havas ion por aldoni?" "Jes, Via Majesto," petis la rivera testudo, "Ĉu vi forlasos lin tiel facile? Ne forgesu, kiom el miaj parencoj finiĝis en lia ventro." "Jes, prave! Se ni ne donas al li lecionon pro liaj kruelaj kondutoj, ni ne povas esprimi la koleron de ĉiuj vivestaĵoj. Subuloj! Bategu lin dekfoje per bambuaj stangoj." Ses demonoj faligis Zhao Qun kaj premis lin al la tero dum aliaj du bategis lin per bambuaj stangoj. Kiam Zhao Qun stariĝis de la tero, la reĝo diris: "Se iu posedas bonan ideon, la dioj kaj demonoj povas donaci al li bonan sorton. Se iu malbone kondutas, fatalaĵo trafos lin. Se vi ŝanĝos vian konduton, vi povos gajni bonan sorton. Se vi daŭre agos laŭ via malbona hobio, vi ne estos indulgita." Kelkaj demonoj kondukis lin el la templo. Zhao Qun vekiĝis en sia propra lito. Liaj sidvangoj estis ŝveliĝintaj. Li kuŝis en la lito dum semajno por resaniĝi. Li diris al sia tuta familio, kio okazis al li. Ekde tiam, ili ĉiuj fariĝis vegetaranoj. Ili ne plu manĝis viandon. Ili aĉetadis kaptitajn bestojn kaj liberigis ilin. Nelonge poste, ĉiuj opiniis, ke la familio de Zhao Qun ŝanĝiĝis entute. Ili fariĝis ne nur la plej riĉaj, sed ankaŭ la plej bonkoraj homoj en la regiono.
87. La Genuoj de Maljuna Xu
Maljuna Xu (Ŝju) eklaboris kiel servanto en la familio Gao (Gaŭ) jam en siaj kvindek jaroj. Li laboris diligente kaj ĉiam faris sian laboron rapide kaj atente sen plendo aŭ malkontento. Do li tre plaĉis al Gesinjoroj Gao. Iutage la suno jam leviĝis alte en la ĉielo, tamen Maljuna Xu ankoraŭ ne ellitiĝis. Tio estis kontraŭ lia kutimo, ĉar li ĉiam ellitiĝis plej frue en la mateno. Alia servanto iris al lia ĉambro por vidi, kio okazis. Komence li frapis je la pordo, kaj poste, li bategis la pordon ĝis Maljuna Xu eliris ŝanceliĝante kun esprimo de granda doloro. "Kio okazis al vi je la kruroj?" mire demandis la alveninto. "Rigardu, miaj genuoj ruĝiĝis kaj ŝvelis. Eble mi suferas de furunkoj," diris Maljuna Xu, kuspinte siajn krurumojn. Li daŭrigis: "Mi havis strangan sonĝon lastanokte. Mi vidis centojn da angiloj. Du el la plej grandaj angiloj sin ĵetis al mi kaj mordis min je la genuoj. Tio tiel dolorigis min, ke mi vekiĝis. Mi trovis, ke mi ne plu povas moviĝi. Jen kial mi ne povis rapide malfermi la pordon." (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《百喻经故事》
- 下一篇:世界语版《佛陀及其弟子的故事》