乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 佛学世界语读物

世界语版《戒杀护生故事集》(40)

"Bone, lasu min diri al vi. Nun la oficistoj observadis min ĉie por certigi al si, ke mi neniam mortigis bestojn. Eble ili misopiniis, ke mi mem mortigis la kompatindan kokon. Nun ili ĉiam intervenas en miajn aferojn kaj instruas al mi, kion mi devas fari kaj kion mi ne rajtas fari. Vi kaj via koko..."

"Mi tre bedaŭras... Shiyan, vi scias bone, ke mi jam reedziniĝis. Mi ĝojas, ke vi ne malhelpis min kontraŭ tio. Ĉu vi ankaŭ scias, ke mi jam gravediĝis?"

"Jes. Mi scias bone. Estas knabo."

"Knabo? Bonege!"

"Tiu ĉi estos bona, tamen alifoje..."

"Kio okazos alifoje?"

"Alifoje vi kaj via bebo ne fartos tiel bone. Jen, miaj oficistoj revenis, do mi devas forlasi vin. Sed aŭskultu! Mi esperas, ke vi fariĝu vegetarano. Ne plu metu mortajn bestojn ĉe mian tombon. Ĉu vi komprenas?"

Poste, ĉio okazis kiel Jin diris en la sonĝo de sia estinta edzino.

Atentu, kiel grava estas la morta koko por la animo de mortinto. Do pensu, kio okazas al la animoj de la homoj, kiuj manĝadis kokaĵon, porkaĵon kaj bovaĵon tagon post tago!

84. Ruĝaj Ŝnuroj

Fama klerulo Ji Xiaolan (Ĝi Ŝjaŭlan) notis jenan historion:

Grandioza boato atingis bordon. Oni surprizite vidis, ke mezaĝa sinjorino dolore ploregas ĉe la fenestro de la boato. Ŝi estis en belega kostumo, kaj oni povis konstati tuj je la vido, ke ŝi estas la edzino de iu granda sinjoro.

Iu flustris: "Ĉu ŝi ne estas la edzino de Lia Subprovincestra Moŝto?"

"Jes. Sed pro kio ŝi malĝojas en tiel alta pozicio?"

Ŝiaj servantoj en la boato ankaŭ provis informiĝi pri la sama afero.

Fine, maljuna nutristino malkaŝis la sekreton. La sinjorino sonĝis, ke ŝia filineto, kiu mortis tre juna, estas ligita per ruĝaj ŝnuroj por esti mortigota. La filino petegis ploregante, ke la patrino savu ŝin. Tio estis tiel korŝira, ke la sinjorino vekiĝis timigite.

Sed la sonĝo ne tuj finiĝis. Kiam ŝi vekiĝis, ŝi ankaŭ povis aŭdi la ploradon de la kompatinda filino, kaj la voĉo aŭdiĝis el la najbara boato.

La nutristino iris esplori tion. Atinginte la boaton, ŝi tuj vidis sangan bildon.

Buĉisto okupiĝis mortigi porkidon, kaj la porkido vekriis plengorĝe. Kiam la nutristino iris sur la boaton, ĝi baraktis kaj spasmis tutkorpe. Vere terure! Ĝiaj kruroj estis ligitaj per ruĝaj ŝnuroj, same kiel en la sonĝo de la sinjorino.

La nutristino venis tro malfrue por savi la porkidon. La sinjorino ĝin aĉetis kaj solene enterigis sur la bordo.

Poste oni babilis multe pri la stranga afero.

La filino de la subprovinca estro estis aminda kaj inteligenta. Ŝi ne havis malbonan konduton, tamen al ŝi tre plaĉis kokida viando. Ŝi rifuzis manĝi sen plado da kokaĵo. Ĉiujare sepcent aŭ okcent kokidoj mortis por kontentigi ŝian apetiton. Kiam ŝi mortis malfeliĉe en la aĝo de dek ses jaroj, ŝi devis respondeci pri la vivo de miloj da kokidoj.

Kiu povas eskapi el la sanga ŝuldo de miloj da vivoj?

85. Konscienco de Ĉasisto

Sinjoro Huang Xiuyuan (Hŭan Ŝjujŭan) estis fama kuracisto sperta pri malsanoj de haŭto.

Iutage li sidis en kuracejo kiam viro eniris ĝemante. "Kia malbelulo!" Li ne povis sin deteni de la penso, kvankam li sciis bone, ke kuracistoj devas laŭeble kuraci la suferon de malsanuloj malgraŭ ilia aspekto.

La viro demetis sian veston kaj sidiĝis sur seĝon por ke la kuracisto vidu lian dorson. Estis dekoj da furunkoj sur la dorso kaj ŝultroj de la malsanulo. Iuj furunkoj estis tiel grandaj kiel tasoj, ĉirkaŭataj de multaj malgrandaj. Ili ĉiuj odoras naŭze.

Kuracisto Huang estis tiel surprizita, ke li diris pretervole: "Via tuta dorso jam putriĝis."

"Kio?" demandis la malsanulo sin turninte.

"Tio estas vere rara malsano nomata 'Birdoj Omaĝi al la Imperiestro'. Ne kuraceble!"

Kuracisto Huang supren puŝis siajn okulvitrojn sur la nazo kaj demandis: "Kian karieron vi faras? Mi opinias, ke estas plej bone por mi informiĝi pri tio unue."

"Ĉu vi scias pri la nova armilo nomata 'pafilo'? Mi havas pafilon, kaj uzas ĝin por pafi birdojn. Mi kutime renversas nestojn tiel ke la birdoj ne plu povu reiri. Poste mi pafas ilin kiam ili flugas ĉirkaŭe. Mi tion faras jam de multaj jaroj." konfesis la malsanulo.

"Jen la kialo!" respondis la kuracisto, "Pensu, kiom da familioj vi ruinigis, kaj kiom da vivestaĵoj vi mortigis! Vi suferas la doloron de vi mem pro la kulpo kontraŭ la natura leĝo."

La ĉasisto maltrankviliĝis: "Do kion mi faru?"

"Se vi estas sufiĉe brava por konfesi, ke vi ne rajtis mortigi la senhelpajn birdojn, kaj se vi ĵuras, ke vi ne plu mortigos vivestaĵojn, ni eble havus ŝancon, alie..."

La ĉasisto enpensiĝis pri tio, kaj li konsciis, ke li vere estis tro kruela mortigi tiel multajn senhelpajn birdojn. Li senprokraste ĵetis sian pafilon en riveron kaj prenis alian karieron. (责任编辑:admin)