世界语版《戒杀护生故事集》(8)
时间:2024-01-20 08:04 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
La draka imperiestro senprokraste elprenis malgrandan jadsteleon, sur kiu gravuriĝis tridek ses receptoj. Li donacis la receptojn al Sun. Akceptinte la receptojn, Sun subite vekiĝis el la sonĝo. Stranga afero okazis ekde tiam. Kian ajn malsanon li kuracis, kaj kiel ajn grave la malsanuloj suferis, li povis tuj sukcesi en kuracado. Tiel Sun savis multajn suferantojn de malsano.
17. Rakonto de Ŝramanero
Juna bonzo, kiu ankoraŭ ne atingas la aĝon por havi plenan bonzecan staton, estas nomata "Ŝramanero" (novico). Iam estis novico, kiu lernis budhismon ĉe tre saĝa Instruisto. Li estis lernanto sufiĉe bona. Li estis respektema, sincera kaj obeema. Li progresis tre rapide. La instruisto estis homo kun granda saĝo kaj ankaŭ bone konis la estintecon, estantecon kaj estontecon. Li sciis dekomence, ke lia juna lernanto ne vivos longe. Iutage li kalkulis kaj certigis al si, ke la juna novico pluvivos nur sep tagojn. Li do tre maltrankviliĝis pri tio. Li alvenigis la junan novicon kaj diris: "He, eta novico, vi ne vidis viajn gepatrojn jam de sufiĉe longe. Mi opinias, ke vi bezonas ferion. Hejmeniru kaj vizitu viajn gepatrojn. Revenu poste je la oka tago." Li tiel agis por ke la novico almenaŭ povu morti en la gepatra hejmo. Li estis tre malĝoja post adiaŭo de la novico. Li opiniis, ke li neniam revidos sian karan lernanton. La novico eksteratende revenis post ok tagoj. La instruisto estis kaj ĝoja kaj konfuzita, ĉar la juna lernanto aspektis sane kaj bonfarte, kaj neniel plu mortante. Fine, la instruisto decidis eltrovi la kaŭzon. Li demandis la knabeton: "Mia fileto, mi profetis la estontecon multfoje, kaj neniam eraris. Mi ordonis vin iri hejmen, ĉar vi estis destinita morti en sep tagoj laŭ via sorto. Sed sep tagoj jam pasis, kaj vi ne nur vivas, sed ankaŭ aspektas sufiĉe sane. La signo de morto jam forlasis vin. Kion vi faris kontraŭ tio?" La juna novico ektimiĝis. Li tute ne sciis kiel respondi. Do la instruisto enmeditiĝis kaj baldaŭ trovis la kaŭzon. "Mia fileto, ĉu vi savis formikojn sur la vojo al via hejmo?" "Jes, Instruisto. Dum mia hejmirado mi vidis amason da formikoj baraktantaj en akvo. Mi do savis ilin per peceto da ligno” respondis la novico. La instruisto diris: "Jen la kaŭzo! Per via bonkoreco vi gajnis plilongan vivon. La maljunaj saĝuloj diris: 'Savado de unu vivo estas pli meritoplena ol konstruado de sep-etaĝa pagodo'. Vi savis centojn da vivoj, do vi povas ĝui longan vivon." Li daŭrigis: "Vi havos bonan estontecon, sed ankoraŭ devas klopodi por daŭre savi vivestaĵojn. Vi devas laŭeble diskonigi la instruon de Budho kaj instrui ĉiujn homojn esti kompatemaj. Diru al ĉiuj, ke ili ne plu mortigu vivestaĵojn, sed lasu la vivestaĵojn vivi pace kaj sendanĝere!" La novico neniam forgesis la instruon. Li laboris tre diligente kaj fariĝis eminenta bonzo. Li havis tre longan vivon.
18. La Patrina Cervo
La arbaro estis kvieta en la frua mateno. La leviĝanta suno lumigis la teron, arbaron kaj ebenaĵon, ĉarmigis la montan pejzaĝon kaj ankaŭ glimigis la ondetojn de la rojo. Ĉio estis en kvieto. Subite aperis viro. Li paŝis rapide tra la rojo kaj atingis la herbaron. Li haltis kaj rigardis ĉirkaŭen kvazaŭ por ion serĉi. Li havis kvadratan vizaĝon, grandajn orelojn, glavosimilajn brovojn, kaj tigrajn okulojn. Li portis ĉasistan turbanon sur la kapo, pafarkon en la mano kaj sagujon ĉe la talio. Li aspektis forta kaj vigla. La viro estis Xu Zhenjun (Ŝju Ĝenĝjun). Li preferis eksterdomajn aktivadojn, precipe ĉasadon. Vidinte cervidon eliranta el la arboj, Xu (Ŝju) ridetis kaj tuj pretis pafi. Zum! Apenaŭ aŭdiĝis la sono de la pafarka fadeno, kiam teren falis la cervido. Xu Zhenjun eksentis fieron pro sia eksterordinara pafarto. Tuj kiam li aliris por preni la ĉasaĵon, li vidis cervinon haste kuranta al la cervido. Vidinte la okazaĵon de sia ido, la cervino ĝemis, ploris korŝire, kaj lekis ĝian vundon per la lango. Xu neniam atendis pri tio. Li gapis dum la patrino flegis sian idon. Li pafis tiel trafe kaj forte, ke la cervido baldaŭ perdis sian vivon. La patrino falis teren kaj mortis apenaŭ ĝi vidis la morton de la cervido. Xu surpriziĝis pro tio. Li neniel povis imagi, de kio mortis la patrino. Li do elprenis la ĉasistan tranĉilon kaj distranĉis ĝian korpon por eltrovi la kaŭzon. Li vidis, ke ĝiaj organoj kaj intestoj disrompiĝis en pecetojn longajn je colo. La internaĵoj de la patrino dispeciĝis pro ĝia kordoloro. Xu pentegis pro sia konduto. Li senprokraste rompis la pafarkon kaj ĵetis la sagojn en la riveron. Li forlasis hejmon, iris en profundan montaron kaj trovis al si budhisman instruiston. Li sin kulturis diligente dum multaj jaroj kaj finfine fariĝis eminenta budhana majstro. (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《百喻经故事》
- 下一篇:世界语版《佛陀及其弟子的故事》