世界语版《戒杀护生故事集》(26)
时间:2024-01-20 08:04 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
Por la duko de Sui-regno, tio estis rekompenco multe pli valora ol la perloj.
58. Servistino Savita de Testudo
"Ne forgesu lavi la testudon antaŭ la kuirado," ordonis gesinjoroj Cheng (Ĉen) kiam ili pretis eliri. "Ĝi estas tiel granda, kaj vi devas kuiri atenteme. Faru tion bone!" "Certe, mi scias," respondis la servistino. Post la eliro de la geedzoj, la servistino iris al la kuirejo por rigardi la testudon, pripensante, kiel komenci la kuiradon. Sed kiam ŝi vidis la testudon sur la planko, ŝi ekkompatis ĝin. "Kompatinda testudo, ĉu vi ne preferas naĝi en rivero ol barakti en supo?" Pro kio la servistino kompatis speciale tiun ĉi testudon? Ŝi jam kuiris multajn testudojn por gesinjoroj Cheng, ĉar ili preferis testudaĵon. Neniu sciis pri la kaŭzo. Ŝi portis ĝin eksteren por liberigi. "Ne. Mi ne devas mortigi ĝin... Kiam gesinjoroj Cheng revenos por la testudaĵo, mi diru al ili: 'Pardonu, mi jam liberigis ĝin.' Eĉ se ili skurĝos min, tio ne pli suferigos min ol la testudon, kiam oni kuiras ĝin." Tiel pensinte, ŝi firmvole liberigis la testudon. Kiam gesinjoroj Cheng revenis por la frandaĵo kaj trovis la pladon sen testudaĵo, ili vere insultis kaj skurĝis la servistinon. Sed ŝi toleris tion silente. Ĉiuj preskaŭ forgesis la okazaĵon post tio. Nelonge poste, en la regiono okazis subita epidemio. La servistino suferis de serioza malsano. Gesinjoroj Cheng petis kuraciston kuraci ŝin, sed la kuracisto proponis, ke ili senprokraste preparu ĉerkon, ĉar ŝi estis mortanta nekuraceble. Tiunokte, la servistino sentis, ke el lageto rampas io malseka, glueca kaj koteca. Ĝi venis pli kaj pli proksimen al ŝi. Ĝi venis en ŝian ĉambron, kaj rampis al ŝia lito. Poste, ĝi grimpis sur ŝian liton. Sed ŝi sentis neniom da timo pri tio. Poste, la malseka kaj koteca vivestaĵo grimpis sur ŝian korpon, kaj ŝi tuj sentis malvarmeton en la tuta korpo. Ŝi jam ne ĝuis tian komfortecon de multaj tagoj. La sekvan matenon, sinjorino Cheng envenis kun ŝnureto en la mano. Ŝi volis mezuri la altecon de la servistino por aĉeti ĉerkon. Ŝi vidis eksteratende, ke la malsana servistino sidas sur la lito. La servistino estis plena de koto, sed aspektis multe pli bone. "Ĉu vi pliboniĝis?" mire demandis la sinjorino. "Jes, Mastrino. Vere strange, mi sentas min multe pli bone hodiaŭ." "Sed pro kio vi estas tiel kotoplena?" La servistino rakontis al ŝi pri la okazaĵo en la nokto. Sinjorino Cheng ege maltrankviliĝis, ĉar ŝi supozis, ke la servistino deliras. Ŝi decidis rigardi tion en la nokto. Noktomeze, gesinjoroj Cheng vidis propraokule, ke la granda testudo liberigita de la servistino rampas en la ĉambron kaj ŝmiras koton sur la korpo de la servistino. Ili apenaŭ kredis siajn okulojn, sed post nelonge, la servistino resaniĝis kaj vigliĝis. Ŝi estis la ununura homo resaniĝinta el la serioza epidemio. Ekde tiam, gesinjoroj Cheng ne plu manĝis testudojn.
59. Resaniĝo de Li Jingwen
Sinjoro Li Jingwen (Li Ĝjinŭen) estis bonkora. Li ofte iris al lagbordo kaj demandis fiŝistojn: "Kion vi kaptis hodiaŭ? Fiŝojn? Krabojn? Aŭ testudojn?" Poste li elprenis monon kaj aĉetis la kaptaĵojn de la fiŝistoj por liberigi. Eble vi opinias, ke li havis tro multe da mono por konsumi, sed fakte, li ne estis bonhava. Li nur ŝatis savi kompatindajn bestojn. Kiam ajn li liberigis bestojn, li ĉiam ridis feliĉe, dirante: "Rigardu! Ili estas denove liberaj!" Li sentis sin feliĉa dum la tuta tago. Sinjoro Li estis alkemiisto, kiu devas sin ekipi per scioj pri kemio, psikologio kaj filozofio samtempe. Li faris eksperimenton per diversaj nekonataj kemiaĵoj. Iam li eĉ englutis iom por sperti, kio okazos post tio. Vi povas imagi, kio okazos. Fine, li malsaniĝis pro tio. Li havis grandan furunkon sur la dorso, kaj neniu kapablis kuraci lin malgraŭ diversaj klopodoj. La furunko doloris lin tiel, ke li eĉ ne povis endormiĝi tutan nokton. Li turniĝadis en la lito. Malgraŭ en kia pozo li kuŝis, lia dorso doloris lin. Ĝuste tiam, li vidis, ke multaj fiŝoj, kraboj kaj testudoj blovadas vezikojn al lia dorso, kaj krome, ili lekis lian dorson. Li tuj sentis neeldireblan komfortecon pro tio. Plej baldaŭ, liaj ostoj ne plu doloris, kaj lia dorso tute resaniĝis. Li elsaltis el la lito kun granda ĝojo. "Ho, mi povas piediri denove. Rigardu! Mi resaniĝis!" La kuracistoj tute ne povis kredi tion. Neniu furunko tiom serioza povis resaniĝi tiel rapide! Sed la furunko malaperis, kaj ĉiuj venenaĵoj jam forlasis lian korpon. Li estis eĉ multe pli sana ol antaŭ la malsaniĝo. (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《百喻经故事》
- 下一篇:世界语版《佛陀及其弟子的故事》