la mono. Ĉu plaĉas al vi malsano? Tio estas doloriga. Estas suferiga eĉ la ventrodoloro pro malsato, kiun vi spertas antaŭ la vespermanĝo. Kio estas la plej doloriga el ĉiuj malsanoj? Eble kancero. Ĉiujare mortas pli da homoj en Usono pro kancero ol tiuj, kiuj mortis dum la dua mondmilito, la korea milito kaj la vjetnama milito entute. Unu el la ĉefaj kaŭzoj de kancero estas manĝado de viando. Simple, ju malpli da viando ni manĝas, des malpli ni suferos de kancero. Kancero kaj kora malsano ne estas la nuraj problemoj. Longa kaj terura estas la listo de malsanoj, kiujn vi suferas pro manĝado de ovoj, laktaĵoj kaj mortintaj bestoj. Sed tio estas nur duono de la rakonto: Sufero de homoj. Kiel suferas la kompatindaj bestoj mortigotaj por provizi la ingrediencojn por ĉiuj niaj malsanoj? Ĉu vi opinias, ke ili ĝuas tion? La rakontoj en tiu ĉi libro okazis antaŭ longa tempo en Azio. Kvankam la bestoj suferis multe kiam ili estis mortigataj, tamen tiam ili estis almenaŭ breditaj humane. Porkoj vivis en malpuraj porkejoj, sed ili havis almenaŭ iom da spaco. Bovoj vivis ekstere plejparte de la tago kaj laboris diligente, sed la kamparanoj ankaŭ tiel laboris. Kokidoj estis liberaj por serĉi manĝaĵon en rubo kune kun kokinoj. Iuj el la kutimaj metodoj transporti ilin al bazaro estis kruelaj, tamen malgraŭ ĉio la bestoj ne suferis tro multe kiam ili vivis. Tempo jam ŝanĝiĝis. Ĉu vi scias, kiel oni produktas viandon per moderna maniero? Terure! Nun porkoj, bovoj kaj kortobirdoj estas malliberigitaj en laŭeble plej mallarĝa spaco kaj breditaj per nenaturaj manĝaĵoj. Iliaj idoj estas forprenitaj de la patrinoj. Multaj el ili eĉ ne povas trovi spacon por sin movi. Ili neniam povas vidi la sunlumon. Ili estas breditaj per potencaj kemiaĵoj por rapida dikiĝo. Ĉiuj metodoj por bredi la senkulpajn bestojn estas kruelaj kaj senkoraj. Eĉ la plej senkoraj homoj ne toleras tuŝi pecon da viando, eĉ se ili scias nur duonon de la bestaj suferoj por produkti viandon en Usono — eĉ antaŭ la morto de la kompatindaj bestoj. Estas multaj aliaj problemoj kaŭzitaj pro manĝado de produktoj el bestoj. Ĉu vi jam aŭdis pri la malriĉuloj mortintaj pro malsato en aliaj partoj de la mondo? Iuj dirus: "Tre malbone, ke mankas greno al ili." Tio ne estas vero. La kamparanoj en la nuna tempo produktas grenon pli multe ol la bezonon de ĉiuj homoj en la tuta mondo. Sed pro kio iuj homoj estas malsataj? Ĉar plejparto da grenoj estas forkonsumitaj de bovoj, porkoj kaj kortobirdoj por provizi viandon. La produktantoj de viando bredas miliardojn da bestoj. La bestoj devas manĝi, ĉu ne? Se la viand-produktantoj foraĉetas ĉiujn grenojn por bredi la bestojn, malriĉaj homoj do havas neniom por manĝi. Se la homoj en Usono manĝus malpli da viando je 10%, estus pli multe da greno por savi la malsatajn homojn en la nuna mondo. Tero por dek kvin vegetaranoj nur povas vivteni unu viandmanĝanton. Alivorte, kiam vi manĝas viandon, vi kaŭzas malsaton al 15 homoj. Alia problemo estas tio, ke la metodo produkti viandon difektas la ekologian sistemon. Se la ekologia sistemo estos difektita, ni ĉiuj perdos la vivon. Se vi pensas, kiel riĉaj ni estos, kondiĉe ke ni nur manĝu grenojn kaj vegetalojn, eble vi ekkonscias, ke ni tute ne bezonas torturi kaj mortigi bestojn. Sed ĉasi kaj manĝi viandon ne estas la nura metodo por mortigi bestojn. Nenio pli incitas vin ol moskito zumanta ĉe viaj oreloj dum la nokto. Vi kutime mortigas ĝin. Kio estas pli abomeninda ol blato paŝanta (责任编辑:admin) |