乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 佛学世界语读物

世界语版《戒杀护生故事集》(51)

trans la planko? Vi kutime piedpremas ĝin.
Kion tiuj ĉi insektoj faras en la ĉambro? Ili sendas al vi mesaĝon. Blato estas kuriero por informi vin, ke via ĉambro estas ne sufiĉe pura. Se vi ne volas vidi blatojn, purigu kaj ordigu vian ĉambron por ke ili ne plu ĝenu vin.
Moskito estas alia kuriero por atentigi vin teni vian fenestran kulvualon firma.
Eble vi pensas: "Mi scias kion fari kontraŭ tiuj kurieroj. Mi mortigu ilin per efika insekticido. Ili scios, kiu estas la vera mastro en tiu ĉi loko!"
Hodiaŭ per insekticido oni povas mortigi la insektojn, sed kiu suferos de tio en la longa tempo poste? Vi, mi, ni ĉiuj.
Insekticido estas forta veneno por mortigi la insektojn. Produkti venenon poluas la medion. Kiam la venenoj estas ellasitaj, ili povas resti en la ĉirkaŭa medio kaj malsanigi nin.

Por unu dolaro da insekticido ŝprucigita de vi, ĉirkaŭ sep dolarojn vi devas elspezi por kuraci la damaĝojn de viaj korpo kaj medio.

Nun ni ne parolu pri dioj aperantaj en la sonĝoj de malproksimaj ĉinoj antaŭ centoj da jaroj. Ĉi tie ni parolu pri nia nuna tempo.
Se vi manĝas korpojn de mortintaj bestoj, vi suferos de: kancero, kormalsano, renaj problemoj kaj dekoj da aliaj malsanoj.

Esploru per vi mem.
* Se vi manĝas mortintajn bestojn, vi devos elspezi multe da mono por viziti kuracistojn kaj aĉeti medikamentojn.
* Se vi manĝas viandon, fiŝojn, ovojn aŭ laktaĵojn, vi kaŭzas suferon al multaj bestoj.
* Se vi manĝas viandon, vi konsumas kiel porko pli da manĝaĵo kaj kaŭzas malsategon al pli multaj homoj.

* Se vi manĝas viandon aŭ uzas insekticidon, vi helpas difekti la medion, en kiu ni vivas.
Ĉu tio havas signifon? Vi devas akcepti la fakton eĉ sen profunda diskuto pri la natura ekvilibro aŭ la natura leĝo, kiun ni nomas darmo.
Mortigi bestojn estas ago kontraŭ la naturo.
"Leonoj kaj tigroj mortigas ĉiutage, ĉu ne? Do mortigo estas natura, ĉu ne?"
Jes, leonoj kaj tigroj mortigas. Sed eble estas ne malbone por vi ekzameni vin mem, se vi neniam pensis pri tio antaŭe.

Ĉu vi havas voston kiel leono? Ĉu vi havas striojn kiel tigro? Ĉu vi havas grandajn, pintajn dentojn kaj fortajn ungojn?
Ne. Kion vi havas? Inteligentecon, multe da inteligenteco, tial vi povas paroli, legi, skribi kaj pensi, anstataŭ nur mordi kaj grati. Vi devas uzi vian inteligentecon por disvolvi saĝon.
Se vi retrorigardas la homaran historion atente, vi povas vidi klare, ke ni pli kaj pli uzas nian saĝon ol nian forton.
Se homoj antaŭ miloj da jaroj volis movi grandan ŝtonon, ili devis kunvenigi grupon da homoj kaj laboris kun krioj ĝis ili movis ĝin sukcese.
Poste, kiam oni lernis iom pri la fundamenta fiziko, la ŝtonegon povis movi nur unu homo, kiu scias kiel uzi levilon. Sed tio ankoraǔ bezonis ŝvitigan forton.

Nun se ni volas movi tiun ŝtonegon, ni havas maŝinojn. Se ni scias kiun butonon premi, ni povas movi la ŝtonegon sen granda forto.
Tio okazas ĉar ni uzas nian menson, sed ne nur nian korpon.

Alivorte, ni fariĝas pli kaj pli kapablaj. Tio estas bona, sed ankoraŭ ne sufiĉa. La fina rezulto de la homaraj klopodo kaj evoluado dum milionoj da jaroj estas ne pasigi nian vivon nur por elfosi ŝtonojn, rigardi televidon aŭ amuziĝi per ludiloj.
Ni ne plu estas sovaĝaj bestoj en ĝangaloj. Ni estas civilizitoj kaj devas konduti civilize. Kiam ni kreskas, ni forĵetas niajn pupojn kaj kolerŝtormojn; kiam nia racio disvolviĝas, ni devas forlasi nian sovaĝan manieron kaj disvolvi nian menson. (责任编辑:admin)