乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 佛学世界语读物

世界语版《戒杀护生故事集》(48)

Dirinte, li liberigis la testudon. Ĝi aspektis feliĉa en la akvo! Ĝi sin amuzis laŭplaĉe en la ondoj. Antaŭ ol fornaĝi, ĝi retrorigardis kaj kapklinis al Tang trifoje, kvazaǔ dirante adiaŭon.

Monaton poste, Tang Yi'an ricevis leteron de sia frato, kiu skribis, ke ĉio estas bona ĉe li. La letero datiĝis ĝuste en la oka de la naǔa monato.

Ĉu tio estis koincido aŭ tio, ke la testudo komprenis la vortojn de Tang kaj portis la mesaĝon al lia frato? Eble tio estis danko de la testudo.

Ambaŭ fratoj Tang faris grandan kontribuon al sia lando en la malfacila tempo, kaj ili spertis multe da bataloj kaj havis multe da milita gloro. Poste, ili retiriĝis kaj vivis kviete en sia resta tempo. Ili ofte rakontis sian historion al la najbaroj, por atentigi ilin, ke ankaŭ bestoj amas sian vivon kaj per helpo al la bestoj iam oni povos helpi sin mem.

99. Senrankoriĝo per Budhismo

"Strange!" demandis Yin Anren (Jin Anĵen) al siaj familianoj, "Kiu mortigis nian azenon?"

"Kio?"

"Iu mortigis nian azenon kaj postlasis la felon en la korto."

Ili eliris por esplori.

"Ŝajnas, ke iu manĝis la viandon kaj postlasis la felon." Ili koleriĝis. Ĝi ja estis tre bona azeno.

Unu aŭ du jarojn poste, iu renkontis Yin sur la strato kaj diris al li: "Venos via fino. Lakeoj de la anima mondo venos al vi morgaŭ." Dirinte, li malaperis en la aeron.

Yin tuj estis trafita de timego. Li konis kelkajn monaĥojn en Cimen-monaĥejo, li do iris rekte en la monaĥejo kaj sidiĝis en la ĉefhalo. Anstataŭ reveni hejmen, li pasigis la tutan nokton senĉese kultante, kaj recitante sutrojn kaj nomon de Amitabo.

Vere, en la sekva mateno li vidis dekojn da demonoj, kiuj venis kun lancoj, spadoj kaj halebardoj por kapti lin. Ili staris ekster la monaĥejo kaj kriis: "Tuj elvenu!" Yin Anren ne zorgis pri ili, sed senĉese recitis sutrojn.

Iu el la demonoj plendis: "Mi jam diris al vi, ke ni devus kapti lin hieraŭ. Nun li recitas sutrojn tie, kaj ni kapablas fari nenion kontraŭ li." Kiam Yin Anren aŭdis tion, liaj haroj stariĝis. Li sin okupis pri la recitado tutkore. La demonoj interkonsiliĝis. Poste, ili foriris por kapti aliajn animojn, lasante unu demonon ĉe la pordo por kapti Yin Anren tuj post lia eliro.

Post nelonge, la gardanta demono diris: "Jen! Kial vi ne elvenu pace sen kontraŭstaro? Tio estus bona al ni ambaŭ. Ni persone havas nenian malamon kontraŭ vi. Ni nur plenumas nian taskon."

"Jen la problemo: la azeno mortigita de vi akuzis vin, do ni devas kapti vin por la prijuĝado. Pardonu, homo, tio ja estas nia devo."

"Demandu miajn familianojn!" Yin Anren respondis: "La kompatindan azenon mortigis ne mi! Aliulo faris tion kaj postlasis la felon en mia korto. Mi estas senkulpa!"

"Raportu tion al la juĝisto."

"Do, ni tiel agu. Mi ĉantu sutrojn kaj okazigu budhismajn ceremoniojn por favori al mia estinta azeno. Se mi mortus, mi ne povus tion plenumi. Ĉu vi bonvolas iri kaj peti la azenon por tio?"

"Bone. Mi iros vidi, kion mi povas fari. Se la azeno ne konsentos, ni denove revenos morgaŭ por kapti vin. Estos malbone por vi kaŝi vin ĉi tie. Tamen, se ni ne venos morgaŭ, tio signifas, ke ĝi jam konsentis." Dirinte, la demono malaperis kiel fulmo.

En la sekva tago Yin Anren estis tre maltrankvila kvazaŭ sidante sur pingloj, sed la demonoj ne plu vidiĝis. Li recitis sutrojn kaj okazigis ceremoniojn por liberigi la azenon el sufero.

Estis plej bone, ke Yin Anren havis gravan lecionon. Li komprenis, ke ĉiuj vivestaĵoj amas sian vivon. Ekde tiam, li kaj lia tuta familio ne plu manĝis viandon.

100. Plej Bona Donaco

 La dek-dua ĉapitro de Saĝo-malsaĝo-Sutro (Damamuka-nidana) rakontis, ke monaĥo praktikis meditadon en arbaro proksima kiam nia budho Ŝakjamunio estis en Ŝravastio. Tie li ankaŭ recitis sutrojn. Lia voĉo estis tre belsona, do lia recitado eĉ plaĉis al la birdoj kaj bestoj.

Malgranda birdo precipe ŝatis lian recitadon. Kiam ajn la bonzo recitis sutrojn, ĝi ĉiam sidis sur la proksima branĉo kaj aŭskultis atente.

Iutage, kiam la birdeto absorbiĝis en la sutro, ĉasisto trafis ĝin. Sed post la morto ĝi tuj iris en la ĉielon kaj renaskiĝis kiel glora ĉielulo pro la merito aŭskulti sutrojn. La ĉielulo havis magian povon rememori sian antaŭan vivon. Konsciinte pri la kaŭzo de sia naskiĝo en la ĉielo, li portis ĉielajn florojn kaj ŝutis ilin al la monaĥo recitanta la sutrojn en la arbaro. Poste, li genue kliniĝis al la monaĥo por esprimi siajn elkorajn dankon kaj estimon. (责任编辑:admin)