世界语版《戒杀护生故事集》(16)
时间:2024-01-20 08:04 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
Iutage, Bodisatvo Avalokiteŝvaro, la Kompatema Savanto en la homa mondo, venis en lian sonĝon kaj diris: "En via pasinta vivo vi estis oficisto de Chu-regno (Ĉu). Kvankam honesta, vi estis tro rigora, tiel ke al la aliaj vi kaŭzis grandan suferon, kio devus esti evitita. Vi estis nek avara nek egoisma, sed via malbona konduto perdigos al vi la postenon. Kaj krome, vi manĝis multajn vivestaĵojn, kaj via vivo mallongiĝos rezulte de tio. "Feliĉe, la malsano elvekis vian konsciencon kaj vi faris elkoran ĵuron. Vi firavole decidis helpi la aliajn kaj nutri nenian malamon en via koro. Se vi deziras vivi pli longe, la plej granda merito por tio estas savi vivestaĵojn. Savu vivestaĵojn malliberigitajn en la kaĝoj aŭ bredatajn por mortigo. Tio ankaŭ plialtigos vian postenon. "Memoru kaj bone agu!" Vekiĝinte, Tu Qinwu tuj ordonis al siaj familianoj, ke ili ne plu mortigu bestojn. Li komencis donaci monon por liberigi mortigotajn bestojn. Poste, li estis promociita kiel estro de Jiujiang-gubernio (Ĝjuĝjan) vintre, kaj en la sekva printempo, li resaniĝis el ĉiuj suferoj. Li estis tre dankema al la budhoj kaj bodisatvoj. Li ĉiam memoris sian ĵuron helpi al la aliaj, kaj admonis homojn ne plu mortigi, sed laŭeble liberigi vivestaĵojn. Tu estis honesta, kaj ĉiam faris sian taskon atenteme. Li ĝuis longan vivon kaj fine mortis hejme en maljuneco.
35. Seninfana Riĉulo
En Yuan-dinastio (Jŭan, 1279-1367), mongoloj gvidataj de Ĉinĝis Ĥano konkeris Ĉinion. Tiam vivis riĉulo kun multe da havaĵoj, sed sen infano. Li kaj lia edzino vivis en granda soleco. Ili deziregis filon, sed la deziro neniam realiĝis. La riĉulo ĉiam malĝojis pro tio. Li ofte suspiris: "Pro kio miaj riĉaĵoj utilos al mi, se mi havos neniun infanon por heredi ilin?" "Kial vi ne vizitu la proksiman templon kaj konsultu tiean bonzon?" proponis amiko. "Li povas scii la pasintecon kaj aǔguri la estontecon. Li povas vin helpi, eĉ se neniu alia povas tion fari." La riĉaj geedzoj do iris al la templo, kaj esprimis sian estimon al la budhoj. Kiam ili vidis la bonzon, ili genuiĝis kaj klinis sian kapon respektoplene al la tero. "Honora Majstro, mi petas vin sciigi al ni, kio eraras en ni. Ni deziras infanon multe pli ol ĉion alian, sed nia deziro neniam realiĝis." La bonzo, farinte budhisman manovron, diris al la riĉulo: "Vi ŝuldis tro multe en la pasintaj vivoj pro mortigo de vivestaĵoj. Vi mortigis la idojn de multaj bestoj, kaj en ĉi tiu vivo, vi havos neniun infanon propran. "La ŝuldo estis tiel peza, ke estas sufiĉe malfacile por repagi. Vi devas bedaŭri kaj penti. Se vi povos savi milionojn da vivoj, vi likvidos la ŝuldon. Se vi mortigos insekton aŭ vermon, eĉ pro malatento, vi devos savi cent aŭ pliajn vivojn kompense. "Tio estas la plej bona rimedo por ŝanĝi vian sorton kaj havi infanon." La riĉulo ege emociiĝis. Li iris en la ĉefan halon de la templo kaj faris ĵuron antaŭ la budhoj, ke ili ne plu mortigos la vivestaĵojn. Kiam la geedzoj revenis hejmen, ili eklaboris por savi vivestaĵojn, kaj elspezis plej multe da havaĵoj por tio. Ili aĉetis porkojn, kokojn kaj anasojn de la bazaro, kaj aranĝis, ke ili vivu libere en la templo ĝis la natura morto. Ili aĉetis fiŝojn, krabojn, angilojn kaj metis ilin en riveron. Ili estis tre piaj al budhismo kaj partoprenis en diversaj ceremonioj en la templo por kompensi sian antaŭan pekon. Ili persistis dum multaj jaroj. Longan tempon antaŭ ol ili savis milionon da vivoj, naskiĝis al ili knabo plaĉa kaj sana. Ilia filo estis tiel inteligenta, ke elkreskinte li trapasis la kortegan ekzamenon je la unua fojo.
36. Valora Vivo
Antaŭ longa tempo iu nomata Wang Dalin (Ŭan Dalin) vivis en Suzhou-urbo (Suĝoŭ). Ĉiuj vivestaĵoj estis valoraj en liaj okuloj. Li ĉiam aĉetis bestojn kaj liberigis ilin el kaĝoj. Kiam ajn geknaboj en vilaĝo kaptis fiŝojn, birdojn aŭ insektojn, li ĉiam pagis por liberigi. Li kutime diris al la geknaboj: "Estas malbone mortigi bestojn. Ĉu vi ne vidas, kiel feliĉe la birdoj flugas en la arbaro? Kiam vi kaptas ilin, pripensu, kiel maltrankviliĝas iliaj gepatroj. Rigardu, kiel feliĉe naĝas la fiŝoj en akvo. Ili naĝas tien kaj reen ĝojplene. Ili beligas nian vidaĵon. Pro kio vi volas ilin kapti kaj peli al morto? Vi vere ne rajtas mortigi vivestaĵojn." La geknaboj revenis hejmen kaj rakontis al siaj gepatroj, kion diris Wang. Iliaj gepatroj konsentis kun li. Foje, Wang malsaniĝis. Li suferis de nekuracebla malsano. Kuracisto proponis al liaj familianoj, ke ili elfosu tombon por li. Apenaŭ li estis mortanta, kiam li aŭdis dion parolanta al li. Li eĉ ne aŭdacis kredi siajn proprajn orelojn. (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《百喻经故事》
- 下一篇:世界语版《佛陀及其弟子的故事》