世界语版《戒杀护生故事集》(36)
时间:2024-01-20 08:04 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
Ekvidinte Zhu Ping, ĝi sin ĵetis al li kiel sago el pafarko. Zhu Ping stuporiĝis kaj eĉ ne povis krii pro timo. En la danĝera momento, la kvar hundoj sturmis fluge al la serpento. Ili sentime atakis la gigantan monstron kune de kvar flankoj, bojante kaj hurlante. La bruo alvenigis najbarojn de la mastro, tamen neniu el ili aŭdacis proksimiĝi al la giganto, krom nur senĉese hurai por la bravaj hundoj starante malproksime. Post nelonge, la hundoj mordis la serpenton je la gorĝo. Ili sin tenis sufiĉe malproksime por ke la serpento ne atingu ilin. La sango de la serpento elŝprucis kaj ĝi mortis momenton poste. La hundoj atenteme snufis por konstati, ĉu la serpento vere mortis. Ili malestime ĵetis polvon al ĝia kadavro kaj kuris al Zhu Ping, etendinte la langon kaj svingante la voston. Ĉiuj najbaroj aplaŭdis kiam Zhu Ping kaŭriĝis kaj karesis la savintojn. La hundoj lekis liajn vizaĝon kaj manojn. "Kiu diris, ke kvarĝemeleco de hundoj donos malbonan sorton?" Zhu Ping diris al siaj hundoj. "Mi neniam imagis, ke post mia savo al vi, vi savos mian vivon." "Savi la vivon de aliaj ja signifas savi la propran!"
77. Virinoj en Porkejo
La ĉefurbo de Anhui-provinco (Anhŭi) havas interesan nomon: Hefei (Hefej), kiu signifas "Kunan Grasiĝon". Ne malproksime, en Paitou-vilaĝo (Pajtoŭ) estis porkobuĉisto nomata Xuan (Ŝjŭan) la Kvara. Li havis dudekjaran sperton pri buĉado. Li enspezis multe el tiu ĉi profesio, kaj ŝparis monon zorgeme, do li havigis al si tri domojn. Li loĝis en unu el ili, kaj ludonis la aliajn. Li ankaŭ posedis cent akreojn da fekunda kampo. Alivorte, li jam havis sufiĉan monon por pasigi la restan vivon. Sed ne estas multaj homoj sciantaj kontentecon. Fakte, Xuan tiel kutimiĝis al la buĉado, ke li sentus ĝenon se li pasigus tagon farante nenion. Eĉ en la festoj li akrigadis tranĉilon. Li ellitiĝis frue iumatene kiel kutime por komenci la tagan laboron. Lia edzino iris al necesejo ĉe porkejo. Ŝi senatente ĵetis rigardon al la porkejo, kaj ekkris. Je tio la edzo alkuris haste. "Kio okazas? Kio okazas?" "Mi hazarde rigardis en la porkejon, kaj vidis du virinojn kuŝantaj tie, anstataŭ la porkojn. Mi opiniis, ke tio estis iluzio. Mi do frotis al mi la okulojn kaj rigardis atente, tamen mi certis, ke tio estas du virinoj, sed ne porkoj. Mi pensas, ke tio aŭguras ion. Mia kara! Bonvolu ne plu mortigi porkojn!" “Ha, ha, ha!” ekridis Xuan la Kvara, "Vi havas strangan ideon! Eble vi ankoraŭ ne sobriĝis el sonĝo?" Sinjorino Xuan vidis, ke li ne akceptis ŝian admonon, ŝi do forkaptis lian tranĉilon kaj ĵetis ĝin en fekejon. Xuan la Kvara ne mortigis porkojn tiutage, sed li eliris kaj aĉetis novan tranĉilon. En la sekva tago, Sinjorino Xuan petis siajn gepatrojn veni por admoni la edzon: "Rigardu, vi jam havas sufiĉe multan monon por la resta vivo. Kial vi ankoraŭ ne obeas la deadmonon de via edzino?" "Sed estas mia kariero mortigi porkojn." "Se vi ne rezignos tion, nia filino eksiĝos de vi." Xuan pensis pri la geedza vivo dum longaj jaroj, kaj ankaŭ pri la gajnita mono pro buĉado de porkoj. "Do lasu ŝin eksiĝi." Xuan donis al sia eksedzino duonon de ilia havaĵo kaj ankaŭ la rajton prizorgi ilian infanon. Kiam ĉio estis aranĝita, Xuan revenis al sia laboro kaj buĉis la porkojn, kiujn lia eksedzino iam opiniis virinoj. Li mortigis ankaŭ iliajn porkidojn. Sed apenaŭ li finis la laboron, iu enkuris kaj informis lin, ke lia infano subite mortis. Xuan ekpentis, tamen li estis tro obstina por konfesi, ke li eraras. Li komencis partopreni en hazardludado por forgesi sian malĝojon. Sed post nelonge, ĉiuj ludantoj sciis bone, ke iliaj poŝoj pleniĝos de mono kiam ajn Xuan venas al ilia tablo, ĉar li perdadis monon ĉiufoje. Nelonge poste, li perdis ĉiujn havaĵojn pro la monludado. "Kion fari?" li diris al si mem, "Mi nur povas repreni mian antaŭan karieron mortigi porkojn, ĉu ne?" Li kolektis iom da mono, aĉetis kelkajn porkidojn kaj ekbredis ilin. Sed antaŭ ol pasis unu monato, li ekmalsaniĝis kaj devis kuŝi surlite. Li suferis pro stranga malsano. La sango kaj puso senĉese fluis el lia nazo, kaj tio tiel dolorigis lin, ke li vekriis plengorĝe. Kiam homoj aŭdis tion, ili ĉiuj opiniis, ke tio sonas same kiel vekrio de buĉata porko.
78. Ekzekuto de Tondro
Laŭ Kolektitaj Perloj en la Darma Ĝardeno (Fajŭan Ĝulin), en Tang-dinastio (Tan) estis lerta kuiristo Feng Yuan (Fen Jŭan) en Changsha, (Ĉanŝa), Bohai (Bohaj). La reĝo de Regno Khotan en la okcidento venis omaĝi al la reĝo de Ĉinio. Oni dungis Feng Yuan por prepari festenon al la honoraj gastoj. La gastoj manĝis kaj frandis ĝissate kaj ĉiuj laŭdis, ke vere bongustas la pladoj. Tamen je la fino de la festeno, restis ĉirkaŭ cent kaproj ne mortigitaj. La respondeculoj de la festeno ne sciis kion fari per la restaj kaproj. Kiam la reĝo de Khotan hazarde aŭdis tion, li postulis, ke oni savu la kaprojn. (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《百喻经故事》
- 下一篇:世界语版《佛陀及其弟子的故事》